Paĝo:Feliks Hiller - Esperanto super ĉio.jpg

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Esperanto super ĉio[1]

Esperanto super ĉio,
Super ĉio en la mond’,
Brilu kvazaŭ sunradio
Fame, glore en la rond’.
Al homaro sen envio
De l’ feliĉo estu font’:
Esperanto super ĉio,
Super ĉio en la mond’.

Karaj gesamideanoj
Sub standard’ de verda stel’,
Estu pretaj viaj manoj
Al labor’ por sankta cel’.
Benos vin la homaranoj,
Benos Dio en ĉiel’,
Karaj gesamideanoj
Sub standard’ de verda stel’.

Vivu nia Esperanto
De karmajstro Zamenhof,
Vivu ĉiu lingvamanto,
Disvastiĝu ĝia blov’.
Kaj en ĉiu urb’ kaj lando
Sonu nia bela strof’:
Vivu nia Esperanto,
De karmajstro Zamenhof.

Feliks Hiller
  1. Kantebla laŭ la melodio de la germana kanto „Deutschland, Deutschland über alles…“. (Vidu la Esperantan tradukon en „Pillath: Germanaj Kantoj Esperantigitaj“, ĵus elveninta en nova eldono ĉe Ellersiek & Borel G. m. b. H., Berlin.)