Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiuj ĉiuj malaperis. Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. Ŝi ne sciis, kien ŝi volas iri, sed en sia malĝojo ŝi sopiris al siaj fratoj, kiuj certe, simile al ŝi, estis elpelitaj en la mondon. Ŝi volis ilin serĉi, kaj ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos.

Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. Ŝi tute perdis la vojon. Ŝi kuŝiĝis sur la mola musko, faris sian vesperan preĝon kaj apogis sian kapeton al trunko de arbo. Estis tiel senbrue, la aero estis tiel milda, kaj ĉirkaŭe en la herbo kaj sur la musko briletis per verdeta lumo pli ol cent lampiroj. Kiam ŝi iomete ektuŝis unu branĉon per la mano, la lumantaj insektoj falis al ŝi malsupren kiel falantaj steloj.

Dum la tuta nokto ŝi sonĝis pri siaj fratoj; ili denove ludis kiel infanoj, skribis per diamantaj grifeloj sur oraj tabeloj kaj rigardis en la belan bildolibron, kiu kostis duonon de regno. Sed sur la tabeloj ili skribis ne nulojn kaj streketojn, kiel iam antaŭe, sed la kuraĝajn farojn, kiujn ili plenumis, ĉion, kion ili travivis kaj vidis. En la bildolibro ĉio estis vivanta, la birdoj kantis, la homoj plenforme eliris el la libro kaj parolis kun Elizo kaj kun ŝiaj fratoj, sed kiam ŝi transigis la foliojn, ili tuj returne ensaltis, por ke ne fariĝu malordo inter la bildoj.

Kiam ŝi leviĝis, la suno staris jam alte. Ŝi ne povis ĝin vidi, ĉar la altaj arboj etendis dense siajn branĉojn, sed la radioj ludis tie supre kiel flugetanta malpeza teksaĵo. Tre agrabla odoro eliĝadis el la verdaĵo, kaj la birdoj estis tiel konfidemaj, ke ili preskaŭ sidiĝadis sur la ŝultroj de Elizo. Ŝi aŭdis la plaŭdadon de akvo, kiun kaŭzis multe da abundaj fontoj, kiuj ĉiuj elverŝiĝadis en lageton, kies fundo konsistis el plej bela sablo, kvankam ĉirkaŭe kreskis densaj arbetaĵoj, tamen sur unu loko la cervoj faris grandan liberan lokon, kaj en tiu direkto Elizo iris al la akvo. La lasta estis tiel klara, ke, se la vento ne movus la branĉojn kaj la arbetaĵojn, oni povus preskaŭ kredi, ke ili estas pentritaj sur la fundo, tiel klare tie speguliĝis ĉiu folio.

Kiam ŝi ekvidis sian propran vizaĝon, ŝi eksentis grandan teruron, tiel bruna kaj malhela ĝi estis. Sed kiam ŝi malsekigis sian malgrandan manon kaj frotis al si per ĝi la okulojn kaj la frunton, aperis denove ŝia blanka haŭto. Tiam ŝi demetis ĉiujn siajn vestojn kaj eniris an la freŝan akvon. Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo.

Kiam ŝi denove sin vestis kaj plektis siajn longajn harojn, ŝi iris al la ŝprucanta fonto, trinkis el sia kavigita mano kaj ekiris pli profunden en la arbaron, mem ne sciante kien. Ŝi pensis pri siaj fratoj, pensis pri la bona Dio, kiu certe ne forlasos ŝin. Kaj Li, kiu kreis la sovaĝajn arbarajn