Propaganda piedvojaĝo

El Vikifontaro

Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/3 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/5 en Oŝmjana). Fine, post la VII Universala Kongreso en Antverpeno, mi translokiĝis en Parizon, kie mi loĝis preskaŭ la tutan jaron (de Aŭgusto 1911 ĝis Julio 1912) tute dediĉinte min al Esperanto kaj Esperantismo.

En Parizo mi preskaŭ ĉiutage estis vizitanta diversajn sekciojn de Pariza Esperantista Grupo, en kiuj mi ankaŭ faris paroladojn, konferencojn kaj lecionojn de Esperanto, kaj en Decembro de pasinta (1911) jaro mi fondis tie „Diversnacian Esperantan Societon Artistan“, kiun dum nia unua ĝenerala kunveno la 21an de Decembro 1911 ni decidis nomi „Zamenhofa Artista Adeptaro“, kaj kies reĝisoro estis elektita mi, sekretario-kasisto s-ro H. van Etten kaj sufloro s-ro Blangarin.

La celo de la fondita Societo estas jena: 1.- Propagandi Esperanton per diversaj artoj, prezentataj publike. 2.- Doni al la geesperantistoj la eblecon, dum la horoj de ripozo, agrable kaj utile amuziĝi, aŭdante sian, tiel diri, duan. patran lingvon, prezentatan en teatra ludado, muziko k.t.p. 3.- Ekzercadi en partoprenantaj amatoroj bonan artistan gus- ton, disvolvadi en ili la naturan, iafoje kaŝitan talenton, kaj alku- timigadi ilin ludi, muziki, kanti, deklami kaj paroli publike. 4.- Arangi enlandajn kaj eksterlandajn artistajn vojaĝojn, por montri en aliaj esperantigataj urboj la belecon de nia kara lingvo kaj tiamaniere akceli ĝian ĉiulokan disvastiĝadon- 5.- Partopreni en teatraj prezentadoj kaj koncertoj dum la estontaj Kongresoj Internaciaj.

Kaj jen estas la ĉefaj principoj de Z. A. A. I. Nerompebla fideleco al la Fundamento de Esperanto. II. Libereco, egaleco kaj frateco inter ĉiuj geanoj. III. Deviga uzado de Esperanto dum ĉiuj niaj kunvenoj. IV. Forigo de ĉiuj religiaj aŭ politikaj diskutoj. V. Absoluta sendependeco.

Dum la unua jaro de sia ekzistado, Z. A. A. akiris jam 63 geanojn, apartenantajn al 14 diversaj nacioj kaj tute ĝuste plenumis sian taskon: de Januaro ĝis Julio ni aranĝis en Parizo kvin esperanto-propagandajn spektaklojn; la 3an de Marto, laŭ invito de niaj samideanoj, ni partoprenis en Esperanta Spektaklo-Koncerto en franca urbo Creil kaj, fine, tri niaj anoj (s-ino Schaefer, Romano kaj mi) ludis unuaktan komedion „Urso“ dum la Oka Universala Kongreso en Krakovo.

Sendube, ni havis la sukceson, kaj nia kara Majstro doktoro L. L. Zamenhof afable konsentis akcepti la titolon de honora membro de nia Z. A. A!

Sed… tiu ĉi esperanta agado ne povis min plene kontentigi!… Mi ĉiam pensis, ke nun venis jam la tempo, kiam ni, apostoloj de Esperanto, devas propagandi nian karan lingvon inter tiel nomata „simpla popolo“, kiu certe pli ol ni, „kleruloj“, bezonas lingvon internacian, kaj pri kiu ni, propagandistoj, scienculoj-gramatikistoj, tro multe nin okupantaj per diversaj lingvaj, sĥolastikaj demandoj, — tute forgesis!…

Kaj mi decidis, ke mia devo estas iri al tiu „simpla popolo“, nome iri, iri piede, sed ne komforte veturi, — kaj doni al ĝi ne ŝtonon, sed panon, kiun alportis nia kara Majstro por la feliĉo de la tuta homaro, sed ne por plezuro de kelkaj feliĉaj kleruloj.

Do, mi decidis iri piede el Parizo en Krakovon al la VIII Kongreso, kaj dum mia piedvojaĝo propagandi nian karan lingvon en ĉiuj laŭvojaj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj, kaj tiamaniere akiri inter niaj malfeliĉaj kaj spirite pli malfortaj gefratoj kiel eble plej grandan nombron da adeptoj.

Mia decido estis firma kaj nerompebla, — sed por plisukcesigi mian sufiĉe malfacilan entreprenon, mi volis trovi kelkajn samideanojn, kiuj konsentus akompani min en mia vojaĝo, kaj mi anoncis pri mia intenco dum unu el kunvenoj de Latina sekcio de Pariza esperantista grupo, kiun mi estis vizitanta ĉiusabate.

Sed mia anonco estis renkontita per ridego!… Nur unu sola samideano — turko (!) Romano ekinteresiĝis pri mia intenco, kvankam ankaŭ li demandis min, ĉu mi efektive serioze intencas iri piede ĝis Krakovo? Kaj kiam mi respondis jese, li diris, ke li ankaŭ volas iri kun mi.

Post unu semajno, vendrede, mi venis en la kunvenon de l’ Pariza Esperantista grupo, en Sorbonne, kaj sciigis pri mia decido al la prezidanto de l’ grupo s-ro Bourlet, kiu komunikis pri tio al ĉiuj ĉeestintoj kaj… en grandega salono de Sorbonne ankaŭ ektondris ridego!…

Ĉiuj de ĉiuj flankoj penis min konvinki, ke mia ideo estas freneza, ke marŝi piede preskaŭ du mil kilometrojn ne estas eble, ke min povas ataki rabistoj, ke mi povas malsaniĝi, eĉ morti pro laciĝo k.t.p., — kaj unu el plej obstinaj skeptikuloj s-ro Ferter eĉ simple diris, ke mi neniam per miaj propraj kruroj atingos Krakovon. Tamen mi ne ŝanceliĝis kaj komencis min prepari por vojaĝo. Tiam subite aperis ankoraŭ tri junuloj, kiuj esprimis sian deziron iri kun mi, kaj tiamaniere komence ni havis malgrandan trupon el kvin personoj de kvin diversaj nacioj: mi — ruso, Romano — turko, Cervos — hispano, Chomette — franco kaj Urban — bohemo.

Pri nia vojaĝo ekparolis multaj esperantaj kaj eĉ naciaj gazetoj, pri ni parolis en ĉiuj esperantaj sekcioj de Parizo kaj ĉiuj senpacience atendis la komencon de nia vojaĝo. Sed kiam fine venis la tago de nia eliro el Parizo, tri el niaj kunvojaĝontoj malaperis, kaj restis fidela al sia vorto nur unu turko Romano, kiu tre frue matene la 2an de Julio, akompanata de sia kuzo Max Leon, venis al mi, kaj ni triope direktis nin al antaŭurbo de Parizo Vincenne, en kiu devis kunveni niaj parizaj samideanoj, dezirantaj nin akompani, kaj ankaŭ kinematografistoj de la firmoj Gaumont kaj Pathé frères.

En Meaux (Francujo). S-ro Menier, s-ro Romano, s-ro Devjatnin, s-ro Varnier (delegito de U. E. A.)
En Meaux (Francujo). S-ro Menier, s-ro Romano, s-ro Devjatnin, s-ro Varnier (delegito de U. E. A.)
II. De Parizo ĝis Meaux

En la 9a matene la 2an de Julio, marde, en Vincenne kolektiĝis niaj amikoj samideanoj: f-ino Gaillot (mia ĉarma Toe!), s-ino Prevost, s-roj Couteaux, Solsona, Zigler, Höubart, Max Leon, Remond, multaj samideanoj de la XIII kvartalo kaj de la grupo en St. Gervais. Ni estis kelkfoje kinematografitaj, kaj, post belega adiaŭa deklamado de s-ro Couteaux, ni tutkore kaj amike disiĝis kun tiuj, kiuj devis rapidi al sia laboro, kaj akompanataj de f-ino Gaillot, s-ino Prevost, s-roj Solsona, Couteaux, Max Leon kaj kelkaj aliaj, ni ekmarŝis antaŭen, direktante nin al Ligny. Niaj amikoj akompanis nin pli ol du kilometrojn, sed, fine, ankaŭ ili adiaŭis nin kaj ni restis nur duope antaŭ longega vojo al Krakovo!…

La komenco de la vojo estis por ni plej malfacila: unue, ni ne ankoraŭ alkutimiĝis al marŝado, la rimenoj de niaj ŝarĝaj sakoj tranĉis kaj dolorigis niajn ŝultrojn, la vojo ŝajnis al ni ne oportuna, kaj due, niaj koroj estis plenaj de malgaja sento post la ĵusa adiaŭo kun niaj geamikoj!… Kaj mi devas konfesi tute malkaŝe, ke mi preskaŭ estis certa, ke ni, efektive, neniam atingos Krakovon kaj revenos en Parizon. Tamen paŝo post paŝo ni ĉiam marŝis kaj marŝis antaŭen, ripozante en laŭvojaj urbetoj kaj vilaĝoj kaj disdonante dum la ripozoj la propagandajn broŝurojn, per kiuj nin provizis s-ro Bourlet kaj kiuj estis senditaj de li en tiujn urbojn, kiujn ni devis trairi.

En la 8a vespere ni, fine, venis en urbon Meaux, en kiu estas esperantista grupo, antaŭsciigita pri nia alveno. Kiam ni alproksimiĝis al Meaux, estis jam mallumo kaj komenciĝis pluvo, — kaj ni, kvazaŭ blinduloj, preskaŭ palpe vagadis en la urbo, penante trovi la loĝejon de l’ delegito de U. E. A. s-ro Varnier. Ni estis tute malsekaj, malsataj kaj lacaj kaj kredeble ni longe ankoraŭ vagadus en la urbo, se ni ne renkontus la estimatan pastron Fleury, kiu, malgraŭ pluvo, afable akompanis nin ĝis la loĝejo de s-ro Varnier. Sed tie ĉi nin atendis ree malagrablaĵo: s-ro Varnier ne estis hejme, ĉar li ankoraŭ antaŭ du horoj forveturis sur bicikledo por nin renkonti, sed kredeble, dank’ al mallumo kaj pluvo, li nin ne povis ekvidi!… Tamen ni eksciis pri la loko de esperantistaj kunvenoj, kaj la pastro afable proponis al ni akompani nin ĝis la kunvenejo esperantista. Proksime de la hotelo „des Trois Rois“ ni fine renkontis s-ron Varnier, kiu ĝoje salutis nin kaj akompanis al tiu hotelo, ĉar en ĝi estis kunveno de esperantistoj, kaj ankaŭ estis preparita por ni ĉambro kun du litoj kaj bonega vespermanĝo. Memkompreneble, ke ni estis malsataj, kvazaŭ lupoj kaj tute lacaj, tial, malgraŭ tre agrabla kaj amika societo kaj tutkora akcepto de niaj gesamideanoj, ni ne povis longe resti en la kunveno kaj baldaŭ post la vespermanĝo foriris en nian ĉambron kaj ekdormis tiel, kiel povas dormi nur homoj, farintaj 55 kilometrojn kun ŝarĝegaj sakoj sur la ŝultroj.

III. De Meaux ĝis Chateau Thiery.

La 3an de Julio, merkrede, frue matene, post amika adiaŭo ni devis forlasi niajn gastamajn samideanojn kaj iri al sekvanta urbo — Chateau Thiery. Malgraŭ tio, ke estis ankoraŭ tre frue, sur la stratoj de Meaux kolektiĝis amaso da scivoluloj, kiuj kun mirego rigardis nin, kaj ni de ĉiuj flankoj aŭdis la signifplenajn vortojn: „Esperanto“, „piedvojaĝo“, „Parizo“, „Krakovo“… Evidente ĉiuj tre interesiĝis pri nia afero. Unu el niaj samideanoj, s-ro Roussel, nin fotografiis, kaj ni ekmarŝis antaŭen. S-roj Varnier kaj Menier akompanis nin dum 5 kilometroj ĝis nia unua ripozo kaj poste revenis, kaj ni daŭrigis nian vojon.

Subite, kiam ni estis proksimume dek kilometrojn de Meaux, ni ekaŭdis post ni bruon de aŭtomobilo. Ni haltis, por doni al ĝi la vojon, sed la aŭtomobilo ankaŭ haltis, kaj ni ekaŭdis krion: „bonan tagon, sinjoroj! Ĉu vi ne konsentos veturi iomete kun mi?“ Ni estis tre agrable surprizitaj: en la aŭtomobilo estis nia samideano s-ro Dauvergne, kiu veturis pro siaj komercaj aferoj laŭ nia vojo. Kompreneble ni kun plezuro akceptis lian afablan proponon, kaj 16 kilometrojn ni komforte veturis en la aŭtomobilo, gajninte tiamaniere pli ol kvar horojn kaj konservinte niajn fortojn por la plua vojo.

En malgranda urbeto Mery sur Marne ni haltis, kaj s-ro Dauvergne gastame proponis al ni tagmanĝi kun li en restoracio. En la sama restoracio ni trovis multajn gastojn, kiuj tagmanĝis en la sama salono. S-ro Dauvergne komunikis al ili pri nia entrepreno, ĉiuj tre ekinteresiĝis, kaj ni havis bonegan okazon por propagando, disdonante propagandajn broŝurojn kaj foliojn kaj multe parolante pri nia lingvo kaj pri Esperantismo. Ĉiuj kun granda intereso aŭskultis nin, demandis pri diversaj detalaĵoj de Esperanta gramatiko, admiris la belecon kaj la facilecon de nia mirinda lingvo, provis eĉ paroli kelkajn esperantajn frazojn kaj apartajn vortojn kaj estis tute frapitaj per la simpleco kaj logikeco de Esperanta vortfarado. Tiamaniere ni akiris kelkajn sincerajn amikojn kaj adeptojn de nia ideo. Post la tagmanĝo ni adiaŭis s-ron Dauvergne kaj niajn noveakiritajn gesamideanojn kaj, plikuraĝigitaj per niaj unuaj sukcesoj, vigle ekmarŝis antaŭen laŭ la vojo al Chateau Thiery, daŭrigante la propagandon en ĉiuj urbetoj kaj vilaĝoj, kie ni estis ripozantaj en kafejoj aŭ en bierejoj.

IV. Chateau Thiery.

La 3an de Julio vespere ni venis en Chateau Thiery. Sur la vojo apud la urbo nin renkontis s-ro Borson, del. de U. E. A. kaj prezidanto de la grupo esperantista. Li alkondukis nin en la „Hotel de Cygne“, kie estis preparita por ni ĉambro, sed ni ne estis tre lacaj, ĉar parton da vojo (16 kil.) ni veturis en aŭtomobilo kaj marŝis nur proksimume 36 kilometrojn, — tial ni, lasinte en la hotelo niajn pakaĵojn, tuj mem ekiris kun s-ro Borson, por ĉirkaŭrigardi la urbon. Estas tie rimarkinda la antikva kastelo, fondita ankoraŭ en 723 jaro de Karlo Martelo (pro tio nome la urbo ricevis sian nomon: „Kastelo“ — france „Chateau“). La restaĵoj de tiu kastelo, ĝis nun ankoraŭ bone konservitaj, staras sur alta monto kaj estas ĉirkaŭitaj per belega parko — la plej ŝatata de la urbanoj loko por promenado. De la kastelo etendiĝas ankaŭ tre bone konservitaj antikvaj altaj kaj dikegaj muroj, kaj sub la kastelo kaj sub la tuta parko en la monto estas vidataj grandaj subteraĵoj, kies longaj koridoroj kondukas al ĉirkaŭaĵoj de la urbo.

En la muro de unu el malnovaj domoj, kie nun estas la redakcio de loka ĵurnalo „L’ Avenir de l’ Aisne“, ni vidis kanonan kuglegon, kiu restis post la milito de 1814 jaro (dum Napoleono).

Post la promenado en la urbo, dum kiu ni ankaŭ ne preterlasis kelkajn okazojn por propagando, ni, laŭ invito de s-ro Borson, vizitis lian loĝejon, kie ankaŭ estas Esperanta Oficejo. S-ro Borson akceptis nin tre gastame kaj amike, konatigis nin kun sia filo (ankaŭ esperantisto) kaj kun kelkaj samideanoj, kaj poste proponis al ni eltrinki po unu glaso da ĉampanvino, sed, anstataŭ unu, ni eltrinkis, kompreneble, po kelkaj glasoj. Dum nia amika babilado s-ro Borson interalie rakontis al ni tre interesan historion el sia propra vivo. Tiu ĉi historio estas vera esperanta romano.

En 1870 li volis edziĝi kun s-ino Julliette Lefort, — sed, dank’ al milito, la geedziĝo ne okazis, la gefianĉoj disiĝis kaj tre longe ne vidis unu la alian. Poste s-ro Borson edziĝis kun alia virino kaj s-ino Lefort ankaŭ edziniĝis, kaj tiamaniere ŝajnis, ke la estintaj gefianĉoj disiĝis por ĉiam, sed la sorto, aŭ pli bone Esperanto, ĉion ŝanĝis. En 1908 jaro s-ro Borson vidviĝis kaj antaŭ ne longe vidviniĝis ankaŭ s-ino Lefort, — kaj ĉar nun ili ambaŭ estas liberaj kaj ambaŭ estas esperantistoj, ili renovigis siajn rilatojn kaj interkonsentis post unu monato geedziĝi. Nun, kiam mi skribas tiujn ĉi liniojn, niaj karaj gesamideanoj certe jam estas geedzoj kaj kune laboras por nia ideo.

Vespere la saman tagon ni ĉeestis la kunvenon de la grupo de Chateau Thiery kaj konatiĝis kun multaj niaj gesamideanoj, inter kiuj ni pasigis kelkajn tre agrablajn horojn en amika babilado. Same kiel en Meaux, niaj gesamideanoj subskribis nian taglibron kaj s-ro Delanoue eĉ skribis por ni tre belan francan versaĵon. La kunveno finiĝis tre malfrue nokte, kaj ni, veninte en nian hotelon, kun plezuro kuŝiĝis en la preparitajn por ni molajn kaj purajn litojn. Superflue estas diri, ke ni bonege ekdormis, kaj vekiĝis frue matene tute refreŝigitaj kaj pretaj daŭrigi nian vojon.

V. Epernay. Chalons sur Marne

Ĵaŭde, la 4an de Julio, frue matene ni foriris el Chateau Thiery, direktante nin al Epernay. En tiu ĉi urbo, kiel ni sciis ankoraŭ en Parizo, estas koncentrigitaj la idistoj, kaj ni havis la intencon fari tie ĉi paroladon, por montri, ke Ido havas nenian signifon, sed, veninte la urbon, ni estis agrable surprizitaj, eksciinte, ke Ido tie ĉi tute formortis kaj ke el kelkaj idistoj en Epernay nuntempe restis nur s-ro René Lemaire, kiu tamen ankaŭ jam disreviĝis, forlasis Idon kaj ne fariĝis esperantisto nur pro tio, ke li hontas konfesi sian eraron!… Do, ni havis nenion por fari en Epernay, kaj ni tre rapidis veni frutempe en St. Dizier, kie oni nin jam delonge atendis, kaj pro tio ni decidis, kontraŭ nia piano, veturi 30 kilometrojn ĝis Chalons sur Marne per vagonaro.

Tiamaniere ni venis en Chalons je la 10½ matene. Tie ĉi nin atendis la unua malagrablaĵo, kiu povus tute malkuraĝigi nin, se nur ni ne estus ĝustaj esperantistoj!… Laŭ la jarlibro de U. E. A. por la nuna jaro, ni sciis, ke en Chalons sur Marne estas delegito de U. E. A. s-ro Boyer, — do ni sendis al li cirkuleron pri nia vojaĝo, s-ro Bourlet ankaŭ sendis al li por transdoni al ni la pakaĵon kun propagandaj broŝuroj kaj ni mem, el Meaux, sciigis lin per poŝtkarto pri la tago de nia alveno, sed… ĉio estis vana! Kiam ni, post longa marŝado tra la urbo, kun niaj ŝarĝegaj pakoj, tute lacaj, trovis fine lian loĝejon, li forestis, kaj lia edzino, eĉ ne invitinte nin eniri, diris al ni, ke ŝia edzo estas tiel multe okupata, ke li tute ne havas sufiĉe da tempo, por okupi sin per Esperanto, ke nun li estas forveturinta el Chalons, kaj ŝi eĉ ne scias, kiam li revenos. Ni petis la permeson lasi en ilia loĝejo almenaŭ niajn pakaĵojn, ĉar ni estas tro lacaj kaj ni bezonas trovi ie en la urbo lokon por ripozo, — sed ŝi respondis, ke ŝi tuj ankaŭ devas foriri kaj pro tio ŝi ne povas akcepti niajn pakaĵojn. Ni tre petis ŝin esti pli favora al ni, dirante, ke ni baldaŭ revenos, — kaj tiam ŝi, fine (kvankam tre ne volonte), konsentis, kaj montris al ni ian malpuran ĉambraĉon en teretaĝo, en kiu ni metis sur la plankon niajn pakaĵojn kaj tuj foriris en la urbon, esperante trovi almenaŭ unu esperantiston.

Ni estis en la urbdomo (mairie), en kelkaj librovendejoj kaj kafejoj, en la redakcio de ĵurnalo „Petit Républicain“ k. t.p. sed neniu povis sciigi nin pri iu ajn adreso de esperantistoj.

Fine, vagante jam sencele sur la stratoj, ni renkontis nekonatan sinjoron (li estis, kiel ni poste eksciis, s-ro Bernard, 16, rue Lachet), kiu, kvankam li tute ne estas esperantisto, tre volonte kaj afable konsentis nin helpi. Li alkondukis nin al s-ro Roussel, oficisto de fame konata Chalona advokato s-ro Beilay (rue Chamorus), kiu akceptis nin sufiĉe afable. S-ro Roussel rakontis al ni, ke li estis iam esperantisto, sed, kiam aperis Ido, li, kiel amiko de René Lemaire, ne dezirante ofendi lin, forlasis Esperanton, sed tamen ne akceptis ankaŭ Idon, kiun li tute malaprobas. Tiamaniere li estas nun nek Esperantisto, nek Idisto, kvankam li tre ŝatas Esperanton kaj la ideon de Esperantismo. Li tre volis nin helpi kaj aranĝi kunvenon, por ke ni povu fari la konferencon, sed ĉar ni ne povis resti en Chalons por la tuta morgaŭa tago, li ne havis sufiĉe da tempo, por anonci pri nia konferenco. Tamen s-ro Roussel estis tre afabla kaj promesis al ni publikigi pri nia piedvojaĝo kaj pri la progreso de Esperanto en loka gazeto. Nia afabla akompananto s-ro Bernard ankaŭ donis al ni solenan promeson nepre ellerni nian lingvon, ĉar li, evidente, estis tute konvinkita. Ĉe l’ adiaŭo li diris al mi: „nun mi kredas, ke Esperanto, havante tiajn batalantojn, kiel vi, finfine venkos, devas venki ĉiujn skeptikulojn!“

Antaŭ la tagmezo ni revenis al la loĝejo de s-ro Boyer, por preni niajn pakaĵojn kaj foriri el Chalons. S-ino Boyer nun jam estis pli afabla kaj invitis nin en la loĝejon, dirante, ke post kelkaj minutoj, al tagmanĝo devas reveni ŝia edzo… Evidente ŝi forgesis, ke antaŭ du horoj ŝi diris al ni, ke ŝi tute ne scias, kiam revenos ŝia edzo. Ni eniris kaj, efektive, post 10 — 15 minutoj venis ankaŭ s-ro Boyer (mi kuraĝas kredi, ke li nenie estis forveturinta kaj ke li eble estis hejme, kiam ni vizitis lin antaŭ du horoj). Li transdonis al ni la pakaĵon kun propagandaj broŝuroj, kiun li ricevis de s-ro Bourlet el Parizo, kaj ni, ripozinte proksimume 10 minutojn, dankis s-ron Boyer por lia eksterordinara afableco kaj foriris el malgastama Chalons sur Marne.

Tuj apud la urbo, en bela valo, sub altaj kaj densaj arboj ni decidis ripozikaj iomete manĝeti. Hazarde en la sama valo promenadis kaj petolis multaj gelernantoj de popollernejo — geknaboj de 8-12 jara aĝo — kun siaj instruisto kaj instruistino. Iii kun miro ĉirkaŭis tiun lokon, kie ni ripozis kaj kun scivolo rigardis niajn kostumojn, niajn esperantajn ĉapojn kaj la verdajn standardojn kun la steloj, penante diveni, kiu ni estas. Ni aŭdis, ke kelkaj el ili diris, ke ni estas japanoj, la aliaj supozis, ke ni estas. vagantaj muzikistoj k. t. p. . . Dezirante kontentigi ilian infanan scivolecon kaj uzante bonan okazon por fruktoporta propagando, ni komeneis paroli al ili pri Esperanto kaj disdonis pli ol cent francajn esperantajn broŝurojn, kiujn ili kun ĝojo akceptis kaj gaje ekkuris al siaj geinstruistoj. Romano sekvis ilin, dezirante konatiĝi kun iliaj geinstruistoj, — kaj subite mi aŭdas lian ĝojan ekkrion: „sinjoro! venu tien ĉi: jen estas esperantistoj!" Kio do okazis? Kiam li estis alproksimiĝanta al tiu benko, sur kiu sidis la geinstruistoj, li ekaŭdis la voĉon de l' instruistino, kiu diris: „bonan tagon, sinjoro!"

Kompreneble mi tuj mem venis al la samideanino kaj konatiĝis kun ŝi. S-ino Campion (tia estas ŝia nomo) antaŭe loĝis en Aŭerre (dep. Jonne) kaj tie ŝi ellernis nian lingvon kun helpo de s-ro Cestre (la prezidanto de Aŭerre'a grupo), — sed poste, translokiĝinte en Chalons'on, ŝi de longa tempo ne okupis sin per Esperanto kaj preskaŭ forgesis ĝin. Ni detale rakontis al ŝi pri la nuna brilanta stato de nia lingvo, ŝi estis tute mirigita kaj diris al ni, ke de nun ŝi renovigos siajn okupojn per Esperanto kaj propagandos ĝin inter siaj gelernantoj kaj gekonatoj. La instruisto ankaŭ tre favore rilatis al niaj rakontoj kaj promesis al ni kun helpo de s-ino Campion'senprokraste'cllerni Esperanton kaj presi pri ĝi kaj pri hia propaganda piedvojaĝo artikolon en lokaj gazetoj.

Ni tre longe interparolis kun simpatiaj geinstruistoj kaj ankaŭ kun multaj seivolemuloj el Chalons, kiuj, ekvidinte niajn verdajn standardojn kaj la ĉapojn kun verdaj steloj aliĝis al nia sufiee multnombra grupo kaj tre atente aŭskultis, nian propagandon. Tiu ĉi agrabla aventuro tute rekompencis nin por la malagrablaĵoj, ricevitaj de ni en Chalons, kaj ni estis tre kontentaj, ĉar ni estis tute certaj, ke post nia vizito tre multaj] ge-Chalonanoj fariĝos niaj samideanoj-esperantistoj.

En la 3a posttagmeze ni foriris, akampanataj per bondeziroj de niaj hazardaj aŭskultintoj, kaj ekmarŝis laŭ la vojo al St.-Dizier, kie ni devis esti morgaŭ.

VI. Unua nokto en kampo. Vitry. St. Dizier.

Ni marŝis tre rapide, farante po 6 kilometroj ĉiuhore kaj ripozante nur po 5 — 10 minutoj post ĉiu horo, sed la suno ankoraŭ pli rapide ruliĝis al la horizonto, kaj Tdam ni estis apud vilaĝo Pogny (14 kilometroj de Vitry), estis jam malfrua vespero kaj ni estis tiel lacaj, ke ni devis halti por longa ripozo.

Mi restis apud la vojo gardi niajn pakaĵojn kaj Romano ekiris en vilaĝon, por aĉeti lakton. Reveninte, li emocie rakontis al mi, ke vilaĝanoj komence ne volis vendi al li lakton kaj supozis, ke li estas, eble, rabisto aŭ ŝtelisto, — kaj kiam mi proponis tie ĉi noktiĝi, li energie protestis, dirante, ke nin povas ataki rabistoj, aŭ sovaĝaj bestoj, aŭ ke venös ĝandarmoj kaj arestos nin. Mi tarnen insistis pri mia propono, kaj ni restis. Mi preparis fajron, trovis en apuda kampo terpomon, kiun mi bakis sur la fajro, sed dormi mi tute ne povis: unue, malbenitaj kuloj furioze nin atakis; due estis terure varmege: Romano ĉiuminute ĝemis kaj plendis, dirante, ke post tiu ĉi terurega noktiĝo Ii [certe malsaniĝos kaj ne povos daŭrigi la vojon al Krakovo; trie, Ii ĉiuminute atendis, ke nin atakos rabistoj aŭ sovaĝaj bestoj kaj, apenaŭ mi ko- mencis dormeti, Ii estis demandanta min, ĉu mi dormas, aŭ ne. . . Ĉiu eĉ plej malgranda nokta brueto ttmigis lin kaj Ii demandis min, kio ĝi estas! Finfine mi tute perdis la esperon ekdormi, kaj en la 2a nokte ni ekmarŝis al Vitry. Tiu ĉi nokta marŝado ĝis Vitry tute ne estis laciga, ĉar ni ne sentis varmegon de 1' suno, kaj ni povis iri multe pli rapide, ol dum tago. En Vitry ni tute ne haltis, sed ripozis dum unu horo apud tiu ĉi urbeto sur la bordo de rivero. Tie ĉi ni trovis kelkajn fiŝkaptistojn kaj bonege propagandis inter ili nian karan lingvon. Poste ni daŭrigis nian vojon preskaŭ senhalte kaj nur en mezo de 1' vojo inter Vitry kaj St. Dizier ni haltis en kampo kaj dormis proksimume du aŭ tri horojn. En St. Dizier ni venis en la 8 a vespere, vendrede, la 5 an de Julio. Ni direktis nin al la stacidomo, ĉar s-ro Aussenac, del. de U. E. A., kiun ni sciigis pri nia alveno, estas fervojo- ficisto. Sed ni ankoraŭ sufiĉe longe vagadis en la urbo, ĝis kiam ni fine trovis la stacidomon, ĉar la urbo estas granda kaj kelkaj el renkontitaj de ni personoj ne povis bone klarigi al ni la vojon. Unu fojon, ekzemple, du |junuloj komencis disputi inter si, ĉu ni devas iri dekstren, aŭ maldekstren! . Sed ni forlasis ilin kaj ekiris rekten, ĝis kiam ni renkontis unu sinjoron, kiu montris al ni la ĝustan vojon.

En la stacidomo ni baldaŭ trovis s-ron Aussenac, kiu alkondukis nin en la hotelon „du Soleil d'Or", en kiu estis preparita por ni ĉambro kaj tre bongusta vespermanĝo, kaj ni kun neesprimebla plezuro formetis niajn ŝarĝegajn pakajojn kaj kuŝiĝis sur molaj puraj litoj, kiuj, post noktiĝo en kampo, ŝajnis al ni ĝusta paradizo.

La tutan duan tagon, sabate (la 6 an de Julio), ni restis en St. Dizier. De la mateno ni ĉirkaŭrigardis kelkajn vidin- daĵojn de la urbo, kaj post tagmeze ni helpis al s-ro Aussenac prepari per gektografo invitojn al la konferenco, kiun ni devis fari hodiaŭ vespere, kaj ankaŭ artikolon pri nia vojaĝo kaj pri Esperanto por loka gazeto „Le Patriote", kies direktoro, s-ro Gaviard, eksciinte pri nia piedvojaĝo, fariĝis tre favora al Esperanto kaj per la letero de la 6/VII proponis sian gazeton por ĉiama publikigado 'de diversaj propagandaj artikoloj pri Esperanto. Tio estis tre grava fakto por loka esperantista movado, kaj ni vizitis estimatan direktoron de „Le Patriote" por danki lin en la nomo de la geesperantistaro.

La invitojn por la vespera konferenco ni mem kun s-ro Aussenac disdonis en la urbo, kaj tiamaniere je la 8V2 vespere en la urbdomo, kie devis esti niaj paroladoj, kun- venis proksimume 25 — 30 personoj, kiuj tre atente aŭskultis niajn paroladojn.

Romano rakontis france pri nia piedvojaĝo kaj mi esperante — pri Esperanto kaj Esperantismo, kaj mia parolado estis tradukata en francan lingvon de s-ro Aussenac. Post la paroladoj, multe aplaŭdataj de la ĉeestintoj, ni disdonis al ĉiuj po unu ekzemplero da francaj propagandaj broŝuroj kaj po unu numero de „La Movado". La kunvenon ceestis ankaŭ s-ro Gaviard, kiu faris multajn notojn dum niaj paroladoj kaj poste presis en sia gazeto longan artikolon (en franca lingvo), kiu kompreneble havis grandan signifon por nia afero. La kunveno finiĝis en la 111/2 nokte, kaj ni, akompanataj de kelkaj niaj novaj konatoj, revenis en nian hotelon, kaj duan lagon tre frue matene ni foriris el St. Dizier, direktante nin al Commercy.
VII. Stainville, Ligny, Commercy.

La 7 a de Julio, dimanĉe, apenaŭ tagiĝis ni jam daŭri- gis nian vojon. Kiam ni estis apud urbeto Stainville kaj sidiĝis, por iomete ripozi, ni ekvidis francan ĝandarman oflciron, kiu iris, kredeble promenante, kun iu sinjorino. Proksimiĝinte al ni, Ii haltis, suspekteme ekrigardis nin kaj demandis, kiuj ni estas kaj kien ni iras. Mi respondis, ke ni estas esperantistoj-propagandistoj kaj ke ni iras Krakovon al la VIII Universala Kongreso Esperantista. Tiu ĉi respon- do evidente ne kontentigis lin kaj Ii demandis nin, ĉu ni havas pasportojn. Mi montris al Ii la paperon, kiun ni rice- vis de la Franca Propaganda Societo Esperantista, kiun Ii tre atente traleĝis kaj vidcble tre ekinreresiĝis pri nia entrepreno, — aparte Ii miris, ke ni vajaĝas piede. Ni komencis detale rakontadi a Ii pri nia lingvo kaj pri ĝia disvastiĝo en la tuta mondo. S-ro ĝandarmo kaj ankaŭ akompananta lin sinjorino jam aŭdis 10m pri Esperanto, sed ĝis nun ili ne havis la okazon konatiĝi kun ĝi pli proksime, — kaj jen ni donis al ili la unuan lecionon kaj havigis ilin per kelkaj ekzem- pleroj de franca propaganda broŝuro, esperanta ĵurnalo „La Movado", kelkaj esperantaj poŝtkartoj k. t. p. Iii ambaŭ tre ekinteresiĝis kaj admiris la facilecon de Esperanta g'-amatiko kaj vortfarado, — kaj tiamaniere nia estimata ĝandarmo, de- zirinte eble kapti nin, mem estis kaptita de ni por nia ideo. Iii akompanis nin pli ol unu kilometron ĝis proksima vilaĝo kaj poste ni tute amike disiĝis.

Kiam ni estis apud urbeto Ligny, estis jam tre malfrue, kaj ni vidis, ke ni ne povas hodiaŭ veni en Commercy, kie ni esperis trovi grandan esperantistan grupon kaj delegiton de U. E. A. s-ron Bastien (ĉar pri tio estis noto sur la ko- vriloj de francaj propagandaj broŝuroj kaj ankaŭ en Julia numero de „Franca Esperantisto"). Do, ni decidis iri en la stacidomon, por tie noktiĝi, — sed . . . multajn „sedojn" ni renkontls dum nia longa marŝado! . . Kiam ni venis en la stacidomon, la staciestro diris, ke Ii ne povas permesi al ni resti en la stacidomo ĝis la mateno, ĉar en la IIa nokte oni fermas ĉiujn ĉambrojn. Kion fari? Ni devis foriri, por trovi ian alian lokon por noktiĝo. Ni venis en ian malpuran hotelon, sed la mastrino, post longa interkonsiliĝo kun iu sinjoro (kredeble ŝia edzo, aŭ io simila), diris al ni, ke ŝi ne havas por ni ĉambron. Tiam lau la konsilo de iu hazarda konatulo, kiun ni renkontis sur la vojo, ni ekiris al la urba senpaga noktiĝejo (france oni nomas ĝin „aisile de nuit"). Tie ĉi iu tre serioza kaj severa sinjoro atenteĝe trarigardis niajn dokumentojn, kaj, fine, oni malfermis antaŭ ni la pordon de ia ĉambraĉo, simila al malpura kelö de malliberejo (eĉ kun krado en la fenestro!). . . Memkompreneble, ni ne konsentis akcepti tiun afablan gastamecon kaj foriris el Ligny, pre- ferante ankoraŭ unu fojon noktiĝi en kampo, anstataŭ esti formanĝitaj de cimoj. Do, trapaŝinte du kilometrojn post Ligny, ni haltis kaj kuŝiĝis apud la vojo en arbetaĵoj. Sed la nokto ree estis treege malvarma, kaj mia juna, timema kunvojaĝanto Romano tremegis, neniamaniere povinte var- miĝi. Por tio ni ree preskaŭ tute ne dormis kaj en la 2 a nokte daŭrigis la vojon. La 8an de Julio, lunde, antaŭ tag- mezo, ni venis en Commercy kaj haltis en [la unua kafejö, kiun ni trovis apud la vojo en la komenco de la urbo. Tie ĉi ni trinkis ĉokoladon, kaj poste mi restis en la kafejo kaj Romano ekiris en la urbon, por trovi s-ron Bastien (del. de U. E. A.), al kiu ni ankoraŭ el Parizo sendis cirkuleron pri nia piedvojaĝo kaj poste, dum la vojo, poŝtkarton pri la ta- go de nia alveno. Romano vagadis sufiĉe longe, kaj, reve- ninte, sciigis al mi tre malagrablan novajon, — ke s-ro Bastien antaŭ tri jaroj translokiĝis el Commercy en St.-Briene kaj ke post lia forveturo la esperanta movado en Commercy tute haltis! Tarnen Ii sukcesis trovi du estintajn esperantistojn: direktoron de popola lernejo s-ron Mongeau kaj doktoron Charvel, kiuj nuntempe tute forlasis kaj forgesis Esreranton. Do, ni luis ĉambron en la „Hotel de France", lasis niajn pakaĵojn kaj ekiris viziti „la estintajn esperantistojn".

S-ro Mongeau akceptis nin tre afable, sed Ii jam tute ne povis paroli esperante, malgraŭ tio, ke Ii ankoraŭ antaŭ 15 jaroj fariĝis esperantisto. Tarnen, kiam ni rakontis al Ii, kiel disvastiĝis nuntempe nia lingvo en la tuta mondo, Ii estis tute mirigita kaj solene promesis al ni renaskiĝi por Esperanto kaj rekomenci' propagandi ĝin inter siaj lernantoj kaj gekonatoj. Jen kion Ii skribi? en mia taglibro: „Mi deziras bonan sukceson al la kuraĝaj vojaĝantoj, kiuj havis la afablecon saluti malnovan samideanon, kiu esperas renaskiĝi por Esperanto." Poste ni vizitis ankaŭ doktoron Charvel, konatiĝis kun lia edzino kaj konvinkis ankaŭ ilin renovigi siajn sciojn pri Esperanto. Reveninte en la hotelon, ni skribis multajn lete- rojn al niaj Parizaj geamikoj kaj poste kun plezurego kuŝiĝis en freŝajn litojn.

VIII. La vojo ĝis Nancy. Nancy.

La 9an de Julio, marde, ni vekiĝis en la 6a matene kaj ree ekmarŝis antaŭen, direktante nin al Nancy. Nia vojo kuŝis laŭ la bordoj de 1' kanalo „Marne au Rhein", kaj dum unu el niaj ripozoj mi kun plezuro min banis en la ne tre pura akvo de 1' kanalo. En urbeto Liverdun ni vidis tre strangan femonenon: trans la ponton oni trenis per ĉevaloj tre grandan boaton — unu el tiuj, kiuj naĝas en la kanalo. Ĝis nun mi neniam vidis, ke boatoj uzus pontojn por translokiĝi de unu bordo de rivero aŭ kanalo al la alia. En Nancy ni estis proksimume en 6a vespere kaj ni venis rekte al la loĝejo de s-ro Maresquelle (profesoro de liceo kaj delegito de U. E. A.), kiun ni antaŭ du tagoj sciigis pri nia alveno. La sorto nun estis pli favora al ni, ĉar ni renkontis s-ron Maresquelle ĉe la pordo de lia loĝejo. Li akceptis nin tut- kore, konatigis nin ankoraŭ kun unu samideano, s-ro Niegier, kaj ni, akompanataj de ambaŭ niaj novaj konatuloj, iris al la „Hotel de la Meuse", en kiu estis preparita por ni ĉambro kaj vespermanĝo. Bedaŭrinde ni estis en Nancy en tre mal- bona tempo: estis ekzamenoj, — kaj ĉar la plej granda parto da esperantistoj en Nancy estas profesoroj aŭ studentoj, ĉiuj estis okupataj per ekzamenoj kaj oni ne povis aranĝi por ni kunvenon. Do, post tre bongusta vespermanĝo, ni tuj kuŝi- ĝis kaj dormis ĝis la 8 a matene.

Dum la tuta dua taĝo de nia ĉeesto en Nancy, mer- kredon de la 10 a de Julio, ni uzis por ĉirkaŭrigardi la urbon en kiu estas tre multe da vidindaĵoj, kiel ekz^mple „la place de Stanislas" kun belega statuo de pola reĝo Stanislavo, mirinde belaj fontanoj, grandiozaj konstruaĵoĵ de la „Hotel de ville" (urbdomo), „Bureau de Postes" (poŝtoficejo), Uni- versitato k. t. p. Kiam ni estis promenantaj en la stratoj de 1' urbo, en kelkaj lokoj tre multaj personoj estis haltantaj kun miro kaj ni aŭdis, kiel ili diris: „jen estas tiuj du esperantistoj, kiujn ni vidis en kinematografejo de Pathe"! Romano hazarde renkontis sur la stratoj du siajn samlan- danojn kaj mi unu polon (studenton), kiujn ni tre facile adep- tigis al Esperanto, kaj ili diris al ni, ke nun, kiam ili kon- vinkiĝis pri la viveco, facileco kaj praktikceo de Esperanto,, ili nepre kaj senprokraste ĝin ellernos. Kun unu el samlandanoj de Romano ni sufiĉe longe promenadis en belega urba ĝardeno. Tie ĉi ni renkontis tre interesan, kvankam iom malsobran, viron, kiu treege mirigis nin: Ii parolas france, itale, hispane, germane kaj eĉ arabe; Ii estas simpla laboristo — anarhisto. Sur la dekstra kruro Ii havas elpikitan (tutuitan) surskribon: „A bas buveurs du sang" („for trinkantoj sanĝon"), kaj sur la fdekstra brako: „vive l'anarchie!" („vivu la anarĥio"). Li tre longe kaj sufliĉe tedige estis rakontanta al ni pri siaj aventuroj kaj pri siaj planoj, kaj ni estis tre kontentaj, kiam ni fine liberiĝis de lia malsobra babilado. En la 6a vespere ni ankoraŭ unu fojon vizitis s-ron Maresquelle kaj konatiĝis ĉe Ii kun nia samideano s-ro Verain (konsulo por junuloj), kiu transdonis al ni pakaĵojn kun francaj propagandaj broŝuroj, kiujn Ii ricevis por ni de s-ro Bourlet el Parizo. Reveninte en la hotelon, ni trovis en la manĝejo tre multe da gastoj, inter kiuj ni komencis propagandi nian lingvon. Ni havis ĝrandegan sukceson, ĉar ĉiuj nin aŭskultis tre atente kaj kun granda intereso, kaj kun danko akceptis de ni multajn propagandajn broŝurojn, foliojn kaj poŝtkartojn. Tiamaniere dum la vespermanĝo ni akiris multajn adeptojn de nia ideo.

Inter la gastoj estis unu jurnalisto, kiu estis deman- danta min pri diversaj detalaĵoj de nia piedvojaĝo kaj pri la esenco de Esperantismo, kaj diris al mi, ke Ii intencas verki kaj presi en loka gazeto grandan artikolon pri nia afero. Li mem, laŭ liaj vortoj, kelkfoje jam aŭdis pri Esperanto, sed ĝis nun Ii opiniis, ke tiu ĉi movado ne estas serioza, ke per Esperanto sin okupas nun diletantoj, aŭ homoj, kiuj ne scias, per kio pleniĝi sian liberan tempon; sed nun Ii konvinkiĝis, ke Esperanto efektive estas tre serioza afero, kiu evidente havos brilantan estontecon kaj per kiu oni devas sin okupi, — kaj tial Ii promesis tuj mem ellerni nian lingvon kaj propagandi ĝin en sia rondo.
IX. De Nancy ĝis Strasburg.

ĵaude, la 11 an de Julio, en la 7 a matene ni foriris el Nancy, lasta granda franca urbo, kaj paŝo post paŝo prok- simiĝadis al la germana limo. Kiam ni estis apud urbeto Hudviller, ni ekaŭdis post ni la bruon, kaj tre proksime de ni (kaj tre malalte), maldekstre de la vojo, ni ekvidis unu post la alia du aeroplanojn, kiuj flugis laulonge de nia vojo, direktante sin evidente ankaŭ al la germana limo. Ni povis sufiĉe longe ilin vidi, ĝis kiam ili malaperis post horizonto; — kaj mi diris ŝerce al mia kunvojaĝanto, ke estus tre bone kaj agrable, se ni povus same rapide flugi: kiel multe da diversaj landoj ni povus viziti dum tiu tempo, kiun ni uzos, por veni nur en Krakovon! Sed poste, kiam ni estis en urbo Luneville, ni ekvidis la samajn aeroplanojn sur mi- lita kampo apud la urbo. „Vidu, mi diris al Romano: ni sekve marŝas pli rapide, ol aeroplanoj!" En urbeto Marainviller ni ripozis kaj trinkis kafon en ia restoracio apud la vojo, kompreneble, propagandante nian lingvon. Sed, dum interparolo, unu el gastoj de la restoracio diris al ni, ke sur la germana limo limgardistoj iafoje arestas transmigrantojn la limon kaj longe esploras iliajn pakajojn kaj vestojn, ofte malliberigante ilin por du—tri tagoj. Do ni decidis transiri la germanan limon ne piede, sed per vagonaro, kaj pro tio ni deflankiĝis iomete de nia vojo norden, kaj de Avricourt France ĝis Avricourt Deutsch, kiu estas jam en Germanujo, ni veturis per vagonaro. Kaj ni tre bone faris, ĉar en Avricourt Deutsch limaj impostoficistoj tute ma- latente kaj ne severe rigardis niajn pakaĵojn, kaj post kvin minutoj ni jam estis tute liberaj por daŭrigi nian vojon tra Germanujo. En la stacidomo mem ni ŝanĝis niajn francajn frankojn (kiuj —• ho, ve! — estis jam tre malmultaj) per la germanaj markoj.

Ripozinte iomete en la stacidomo, kie ni trinkis kafon, ni kuraĝe ekmarsis antaŭen al la unua nia germana etapo — urbeto Zabern. Ni venis tien ĉi jam tre malfrue vespere kaj, por ne noktiĝi ree en kampo (ĉar estis tre malbona vetero), ni luis ĉambron en ia hotelo (gasthaus) apud la stacidomo. Nun komenciĝis por ni malfacilajoj pro nesciado de germana lingvo, ĉar mi tute ne povas paroli germane kaj mia kunvojaĝanto Romano, kiu kredis, ke Ii scias germanan lingvon, apenaŭ povis balbutante kaj kun multaj eraroj el- diri unu—du germanajn frazojn, sed en tia bona germana lingvo, ke oni lin preskaŭ tute ne povis kompreni. En Zabern tute ne ekzistas esperantistoj, tial ni eĉ ne vizitis la urbon, sed vekiĝinte en la 4 a matene, ni ekmarŝis al Strasburg, rapidante veni kiel eble plej frue, por havi su- fiĉe da tempo ĉirkaŭrigardi la urbon, en kiu estas tre multaj vidindajoj. Kaj ni faris bonegan marŝadon, veninte en Strasburg al la tagmezo (dum ok horoj ni faris 32 kilometrojn, nur du fojojn ripozinte po duono da horo!). Do, ni venis en Strasburg vendrede, la 12 an de Julio, ĝuste tagmeze. Nur iomete ripozinte, ni tagmanĝis en ia restoracio kaj tuj mem ekiris serĉi esperantistojn lau la adresoj, kiujn ni trovis en la jarlibro de U. E. A. Sed la sorto ree estis malfavora al ni: pro la somero, ĉiuj niaj samideanoj forveturis el la urbo en kamparon, kaj ni trovis absolute neniun. Tarnen ni ne perdis la kuraĝon, ĉar ni trovis en la jarlibro de U. E. A. adreson de unu delegito, s-ro Schwartz, kiu loĝis en Kehl—am—Rhein, tre proksime de Strasburg (nur kvin kilometroj). Kaj ni komencis ĉirkaŭri- gardadi la urbon. Ni vidis belegan reĝan palacon, en kiu nun loĝas unu el la filoj de l'imperiestro Vilhelmo, ĉar Ii estas efektiva studento (juristo) de Strasburga universitato. Estas ankaŭ rimarkinda la publika biblioteko, universitato, multegaj pontoj kaj statuoj, inter kiuj al mi aparte plaĉas la statu» de l'imperiestro Vilhelmo 1 a antaŭ reĝa palaco. Sed la plej ĉefa el la Strasburĝaj vidindajoj estas sendube majesta konstruaĵo de la ĉefpreĝejo aŭ katedralo, fame konata pro sia belega hotika arbitekturo kaj aparte per la famega astro- nomia horloĝo, kiu estas efektive mirindaĵo el mirindaĵoj (unu el la sep mirakloj de l'mondo) kaj kiun mi detale pris- kribas en la sekvanta ĉapitro.

X. La Strasburga Katedrala horloĝo.

La unua astronomia horloĝo en la Strasburga ĉefpreĝejo estis komencita de iu nekonata meĥanikisto en 1352 jaro. Tiu horloĝo staris iam apud la muro, kiu troviĝas nun kon- traŭ la horloĝo. Apud tiu muro ĝis nun ankoraŭ konserviĝis la ŝtonoj, kiuj estis subtenantaj la lignan kaĝon de riiorloĝo.

Ĝi konsistis el tri partoj: sube estis universala ka- lendaro, en la meza parto — astrolabo kaj en la supra — tri reĝoj kaj la Sankta Virgulino, skulptitaj el ligno. Ĉiuhore la reĝoj estis klinantaj sin antaŭ la Virgulino kaj samtempe sonorilaro estis sonoranta diversajn melodiojn. Poste koko svinĝis la flugilojn kaj kantis.

En la mezepoko oni alkalkulis tium horloĝon, kune kun la ĉefpreĝeja belega turo, al la sep mirakloj de Germanujo, pri kio ĝis nun oni povas legi en la biblioteko de la urba preĝejo en Mainz. Jen kio estas tie skribita: „Septem Germaniae spectamina: turris Argentinensis, chorus Colo- niensis, horologium Argentinum, Organum Ulmense, nundinae Francofurtenses, mechanika Nurnbergensis, structura Aŭ- gustana". Sed la movilaro de tiu unua horloĝo difektiĝis (oni ne scias, kiam) kaj ĝi haltis. Tial en 1547 jaro oni decidis anstataŭi ĝin per alia horloĝo, starigota sur la nuna loko. Tri famaj matematikistoj de tiu epoko (Miĥailo Herr, Kristo Herlin kaj Nikolas Prugner) desegnis la planon kaj zorge estis observantaj la konstruadon de la nova horloĝo. Tiu laboro en 1570 jaro estis daŭrigata de studento Dasypodius el Strasburgo, kaj la konstruado mem estis komisiita al du horloĝistoj meĥanikistoj el Schaffhausen, la fratoj Isaako kaj Josias Habrecht. La Strasburga legendo rakontas, ke al Dasypodius oni elpikis la okulojn, por ke Ii ne povu fari alian similan horloĝon. Tobiestimmer estis pentrinta la horloĝon, kaj en 1574 jaro ĝi estis finita. Sed en 1789 la horloĝo ree difektiĝis kaj haltis.

En 1836 jaro la urba Strasburga konsilantaro decidis rekonstrui la faman vidindaĵon kaj komisiis tium laboron al fame konata meĥanikisto el Strasburg — s-ro Schwilgne. Li komencis sian laboron la 24an de Junio 1838 kaj finis ĝin en la fino de 1842.

Jen estas la detala priskribo de tiu belega miraklo. Tuj post la fera krado (barilo) estas ĉielglobo, kies videbla kvadranto montras la astronomian steltempon. La malantaŭe vidata granda metala rondo estas eterna kalendaro, mon- tranta la monatojn, la tagojn, la dimanĉan literon, la tagan sanktulon kaj ĉiujn ekleziajn festojn. En la mezo de tiu ĉi kalendaro oni povas vidi la ĉefajn fenomenojn de l'suno, kiel sunleviĝo kaj sunkuŝiĝo, la turnado de 1' tero ĉirkaŭ la suno kaj la eklipsojn. Maldekstre de la kalendaro staras Apolo, montranta per la sago daton, kaj dekstre — Diano, diino de ĉasado. Maldekstre de Apolo troviĝas radaro, super kiu estas skribite: „Comput eclesiatique", montranta la kom- plikitan tempokalkuladon de Mezepoko, kium eklezio Katolika uzas ankoraŭ ĝis nun. Sur tiu ĉi „Comput" oni povas vidi la jaron, la indikton, la sunan ciklon, la oran nombron (lunan ciklon), la indikton, la dimanĉan literon, la epaktojn kaj eĉ la ŝanĝiĝantan Paskon. Dekstre de Diano estas „Equations solaires et lunaires", kiu anstataŭas la mezan tempon per la vera kaj montras ĉiujn lunajn deirojn de la tervojo. Super eterna kalendaro ĉiutaĝe trapasas po unu veturileto; tiuj veturiletoj (ĉaroj) montras la sep tagojn de la semajno: dimanĉe la sunaj ĉevaloj tiras la ĉaron de Apolo; lunde — Ĉaro de Diano, tirata per cervo; marde — ĉaron de Merkuro tiras linkoj; ĵaŭde veturas Jupitero sur aglo; vendrede — amdiino Venus en la ĉaro, tirata per kolomboj; fine, sabate venas dio Saturno, formanĝanta infanon, kiel la emblemo de 1' ĉion detruanta tempo. La ornamaĵoj de la suba parto de l'horlogo estas tre antikvaj: ili estis pentritaj de Tobias Stimmer an 1574 jaro. En la kvar anguloj de la kalendaro estas vidataj la kvar regnoj de l'antikva mondo: Persujo, Asirio, Grekujo kaj Romo. Super la diaj veturiletoj (ĉaroj) estas „Pio„ kaj „Peko" kaj apud ili — kreado kaj revivigo de l'mortintoj, la mondjuĝo kaj disigo de la piuloj de la pekuloj.

La horloĝo super la dia Cararo montras la mezan tempon Strasburgan, sed ne mezeŭropan, kiu je 29 minutoj an- taŭiras la Strasburgan. Ambaŭflanke de tiu ĉi horloĝo sidas po unu anĝeleto: la maldekstra sonoras kvaronhorojn kaj la dekstra tenas en la manoj sablhorloĝon, kiun Ii ĉiuhore ren- versas. Tuj super tiu ĉi horloĝo, en la mezo mem de la tuta horloĝkonstruaĵo, estas la planedaro. En la centro troviĝas la suno, kaj ĉirkaŭ ĝi moviĝas Merkuro, Venus, Tero kun luno, Marso, Jupitero kaj Saturno. En la kvar anguloj vidi- ĝas la 4 epokoj de l'homa vivo.

Super la planedaro estas vidata la luno en la stelita ĉielo. Maldekstre de ĝi virino personigas la Kristan Eklezion kaj dekstre — sepkapa drako, kiel emblemo de Antikristo.

Super la luno troviĝas ankoraŭ du etaĝoj: en la suba staras la Morto, sonoranta la horojn per osto; la Morton ĉirkaŭas kvar figuroj, prezentantaj la 4 homajn epokojn. La unuan kvaronon de ĉiu horo sonoras per ludilo la infano, la duan — ĉasisto per la sago, la trian — militisto per la glavo, kaj la kvaran — maljunulo per sia lambastono. Ĉiuj kvar sonoras nur dum tago, — dume la Morto sonoras ankaŭ nokte. En la supra etaĝo staras Jezuo Kristo, kaj kiam sonoras la 12 a horo, preter Ii trapasas la dek du apostoloj, kiujn Ii ĉiun aparte benas. Sur la supraĵo de 1' meza parto de la horloĝo staras profeto Jeremio kun la kvar evangelistoj kaj anĝeloj, — kaj sur la pinto estas Uhlb erger, fama preĝejkonstruisto, kiu en 1574 jaro gvidis la korstruadon de l'horlogo.

Dekstre de la horloĝo estas vidata ŝraubforma ŝtuparo, kiu kondukas al la diversaj fakoj, por reguligi la mehaniz- mon. Maldekstre estas kvarangula turo, en kiu troviĝas la horloĝaj peziloj. Giaj tri bildoj prezentas: Uranion, Koper- nikon (pentritaj ankaŭ de Stimmer) kaj Schwilgne, la genian konstruinton de la unua horloĝo; tiu ĉi bildo anstataŭis la bildon de Stimmer.

Sur la supro de l'turo staras koko, kiu en la tagmezo kantas trifoje, frapas per la flugiloj kaj streĉas la kolon kaj voston.

Oni rakontas, ke du leonoj, starantaj dekstre kaj maldekstre de la horloĝo, blekis dum la dekdua horo, sed kiam al Dasydopius oni elpikis ia okulojn, Ii por venĝo difektis tiun mehanismon kaj ĝis nun oni ne povis ĝin refunkeiigi.

La priskribita horloĝo povas akurate montri la tempon dum 25000 jaroj, — kaj tial ne estas mirinde, ke apud tiu efektiva miraklo konstante oni vidas multegajn vizitantojn,. kiuj atente aŭskultas la klarigojn de la pordisto.
XI. Kehl-am-Rhein. Sundheim.

Ĉirkaŭrigardinte ankoraŭ kelkajn vidindaĵojn de l'urbo, ni estis iei lacaj, ke kvin kilometroj de Strasburg ĝis Kehl am-Rhein ŝajnis al ni grandega vojo, kaj ni decidis veturi ĝis tiu ĉi urbo per tramvojo. Dum la vojo ni havis la ple- zuron vidi majestan, larĝan kaj repidfluantan Rejnon, trans kiu apud Kehl estas konstruita belega kaj tre longa ponto. En Kehl ni alveturis en la 6V2 vespere kaj tuj komencis serĉi s-ron Schwartz. Laŭ la jarlibro de U. E. A. ni havis tute precizan lian adreson: Hauptstrasse N. 147 (poste ni eksciis, ke preskaŭ ĉiuj germanaj urboj kaj vilaĝoj havas „Hauptstrasse", ĉar „Hauptstrasse" signifas „Cefa Strato"), sed ni neniamaniere povis trovi tium ĉi numeron! . . Ni vidis numerojn 142, 145 poste 237, 483 k. t. p., sed 147 tute ne ekzistis. En niaj serĉadoj al ni tre fervore helpis kelkaj el lokaj loĝantoj, sed vane: la numeron 147 ni ne povis trovi! . .

Tute lacaj kaj ĉagrenitaj pro nia malsukceso, ni eniris en la ĝardenon de iu restoracio, por ripozi kaj trinki kafon. La mastro de l'restoracio, hazarde, povis paroli france. Ni demandis lin, ĉu Ii ne scias, kie troviĝas la domo kun No. 147. Kaj Ii respondis, ke tiu ĉi numero apartenas al la domo, en kiu troviĝas lia restoracio kaj en kiu ni nun estas. Tiam ni demandis, ĉu Ii ni konas s-ron Schwartz? Li respondis, ke Li tre bone konas s-ron Schwartz, kiu antaŭ du jaroj loĝis en tiu ĉi domo, sed nun Li translokiĝis en vilaĝon Sundheim, kiu troviĝas proksimume en 3 kilometroj de Kehl-am-Rhein. Feliĉe en Sundheim estas telefono, kaj nia afabla mastro tuj mem elvokis s-ron Schwartz, kiu respondis, ke Li tuj alvenos, kaj efektive post kvarono da horo Li alveturis sur bicik- ledo al ni. Ni restis en la ĝardeno apud restoracio ankoraŭ unu aŭ du horojn kaj poste, en la LIa nokte, laŭ invito de s-ro Schwartz, ni iris al Li en Sundheim por tie pasigi la nokton.

Ni venis tien tre malfrue kaj por neniun maltrankiligi en la domo, ni mallaŭte trairis en la fojnejon sub la teg- mento de korta stalo kaj kun plezuro ekdormis sur la freŝa aromanta fojno. Matene ni konatiĝis kun la patro de s-ro Schwartz, kiu parolas france, kaj la tutan tagon (sabaton) de la 13a Julio ni pasigis en tiu afabla kaj simpatia familio. Ni ĉirkaŭrigardis ilian vilaĝan mastrumajon, poste ni nin banis en la rivereto, kiu fluas apud la domo mem en la ĝar- deno, poste ni kun apetito tagmanĝis, kaj s-ro Schwartz nin fotografiis.

Antaŭ vespero ni revenis en Kehl-am-Rhein kune kun s-ro Schwartz, kiu devis veturi en Colmar (en Alzaso). Ni venis en la saman restoracion, ĉar tie ĉi, laŭ invito de s-ro Schwartz, devis kunveni kelkaj esperantistoj, kiuj estis scii- gitaj pri nia alveno. Sed pro iaj kaŭzoj venis nur unu s-ro Denner, junulo, tute nova kaj ne ankoraŭ sperta esperantisto, kiu tarnen estas tre fervora kaj aldonita al nia afero.

Post forveturo de s-ro Schwartz, Li restis kun ni en la restoracio ĝis la LIa nokte kaj multe helpis al ni propa- gandi Esperanton inter la gastoj, kiuj kunvenis en tre granda nombro, pro tio, ke morgaŭ estis dimanĉo. Forirante hejmen, s-ro Denner promesis al ni montri la vojon al Karlsruhe, kiun ni decidis viziti laŭ konsilo de s-ro Schwartz, ĉar tie estas tre granda kaj fervora esperantista grupo. Tiu ĉi decido estis iom tro rapida, ĉar Karlsruhe tute ne kuŝis laŭ nia vojo, kaj por viziti ĝin, ni devis fari proksimume 200 superfluajn kilometrojn! La nokton ni pasigis en la ĝardeno, ĉirkaŭanta la restoracion, ĉar en la ĉambroj estis tro varmege. En la 6a matene ni leviĝis kaj trinkis teon, kaj al la 7 a venis s-ro Denner, kiu ne sole montris al ni la vojon al Karlsruhe, sed eĉ akompanis nin du kilometrojn.
XII. De Kehl-am-Rhein ĝis Baden-Baden.

ĉuste en la tagmezo dimanĉe la 14 an de Julio ni venis en urbeton Neufreistat (20 kilom. de Kehl-am-Rhein), kaj haltis en restoracio por ripozi kaj manĝi. De nun ni decidis marŝi malfrue vespere, eĉ nokte kaj tre frue matene, ĉar dum tagoj, pro varmego, la marŝado estis tro malfacila. Tie ĉi ni ankoraŭ unu fojon konvinkiĝis, kiel ne oportune estas vo- jaĝi en lando, kies lingvo ne estas konata. En la restoracio en Neufreistat ni uzis multe da penoj, por klarigi al la ma- stro, kion ni volas manĝi, kaj kiam Romano demandis, kiel nomiĝas la urbo, en kiu ni haltis, la mastro respondis: „Baden." Ni estis tre mirigitaj kaj embarasitaj per tiu ĉi respondo, ĉar ni sciis, ke Baden tute ne kuŝas sur nia vojo, sed, feliĉe, en tiu ĉi momento venis iu sinjoro, kiu parolis france, kaj tiam ni klarigis tiun ĉi malkompreniĝon: la mastro ne komprenis la demandon de Romano kaj, anstataŭ urbo, no- mis la regionon, en kiu ĝi troviĝas, — dume la urbo nomiĝas „Neufreistat."

AI ia 6 a vespere ni venis en la urbeton Schwarzach. Dum la ripozo en kafejo, ni konatiĝis kun iu sinjoro, kiu povis paroli france, kaj Li demandis nin, ĉu ni venis tien ĉi por viziti Baden-Baden? Ni respondis, ke ne: ni iras al Karlsruhe. Li tre miris pri tio kaj insiste konsilis al ni ne- pre viziti Baden, kiu estas tre vidinda kaj kuŝas nur je 12 kilometroj de Schwarzach iom flanke de la vojo al Karlsruhe. „Ĉu vi scias, aldonis tiu sinjoro, ke germanoj havas eĉ kanton kiu diras, ke „kiu ne vidis Baden-Baden, tiu ne estis en Germanujo". Ni pripensis la aferon kaj decidis jene: ĉar ni jam tute egale deflankiĝis de nia vojo, decidinte iri de Kehl-am-Rhein ne al Stutgart, sed al Karlsruhe, do por ni ne faros grandan diferencon viziti ankaŭ Baden, — sed por regajni la perditan tempon, ni povas poste veturi parton da vojo de Karlsruhe ĝis Stuttgart per vagonaro. Kaj jen en la 8a vespere ni ekmarsis al Baden. Sed la klarigoj de sinjoro en Schwarzach nin iomete trompis, ĉar Li nomis al ni nur tri urbetojn |is Baden (Leiberstung, Halderstung kaj Sinzheim) kaj forgesis ankoraŭ unu urbeton — Oos (antaŭ Baden), kaj tiamaniere ĝis Baden efektive estis ne 12, sed 18 kilometroj. Do kiam ni faris 10 kilometrojn, estis jam nokto, kaj nokto tre malluma, kaj tial ni haltis apud urbeto Sinzheim kaj kuŝiĝis en arbaro apud la vojo, farinte el branĉoj ion si- milan al tendoj. Sed la nokta malvarmo kaj timemeco de Romano ree ne permesis al ni longe dormi, kaj en la unua nokte ni foriris de nia noktiĝo. AI la 6a matene ni estis en urbeto Oos (3 kilom. de Baden) kaj, ekvidinte malfermitan restoracion, kun ĝojo eniris en la ĉirkaŭantan ĝin ĝardenon, por ripozi kaj eltrinki po unu taso da kafo. Antaŭ ni aperis fame konata SchwarzWald, apud kiu, aŭ pli vere inter kiu, kuŝas Baden-Baden, kaj ni, rapidante viziti la urbon, ekmarŝis antaŭen al la „Nigra Arbaro."

En Baden-Baden ni venis proksimume en la 8a matene kaj direktis nin rekte al la stacidomo, por forlasi tie niajn pakaĵojn en la konservejo. Iomete ripozinte, ni ekiris ĉirkaŭ- rigardi la urbon, kiun tiel laŭdis al ni sinjoro en Schwarzach. Baden ne estas granda, sed efektive belega! Gi kuŝas en pitoreska, poezia valo inter montoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin de ĉiuj c flankoj kaj kvazaŭ zorgeme gardas kontraŭ nralvarmaj ventoj. En la 9j/2 matene granda urba termometro sur unu el pla- coj montris 23° super nulo en ombro, sed la varmego ne estis tro forte sentata, ĉar tra la tuta urbo laŭlonge estas farita kanalo, kiu donas tre agrablan malvarmeton. Tiu ĉi kanalo estas tre rimarkinda per tio, ke ĝi prezentas el si kvazaŭ ŝtuparon (kompreneble — tute deklivan), kies ĉiu ŝtupo estas digita per larĝaj kaj dikaj tabuloj. La akvo de l’ kanalo estas malprofunda, sed tre pura, ĉar la fundo de 1' kanalo estas pavimita per lignaj tabuloj kaj nur en ĝia mezo estas ne pavimita per tabuloj (sed kun ŝtona fundo) kvazaŭ alia kanalo, larĝa proksimume du metrojn kaj pli profunda, en kiu estas vidataj multnombraj fiŝoj. Trans la kanalo estas konstruitaj multegaj pontoj por pied- irantoj kaj por veturantoj. La piano de 1' urbo estas tre originala: preskaŭ ĉiuj domoj estas tute apartigitaji unu de la alia per belegaj ĝardenoj kaj florĝardenetoj. La arĥitekturo de 1' domoj ankaŭ estas tre originala kaj mirinde bela: multaj domoj aspektas kvazaŭ iaj kasteloj kun turoj kaj turetoj en diversspecaj stiloj, kaj faros neesprimebleagrablan impreson.

Cirkaŭrigardinte la urbon, ni vizitis ankaŭ la urban ĝardenon, kiun oni nomas „Cuner-am-Lage" (la nomo de iam estinta urbestro); tiu ĉi ĝardeno, kun ĉiuj ĝiaj mirinde belaj konstruaĵoj, estis donacita al la urbo de unu riĉa amerikano Lichtental. Mi nenie kaj neniam vidis tiel belan ĝardenon. El la urba ĝardeno ni supreniris laŭ unu el krutaj stratoj sur altan plataĵon, kie ankaŭ estas granda ĝardeno kun multaj restoracioj kaj kafejoj. Tie ci ni iomete ripozis, trinkis lakton kaj poste suprenleviĝis sur la monton „Merkur" (800 metrojn alta). Nia marŝado laŭ la zorge farita vojeto al la supro de „Merkur" daŭris du horojn, — do sekve tiu vojo estas longa proksimume 10 kilometrojn! Sur la supro de „Merkur" estas konstruita el ŝtonoj centmetra rondforma turo, kiun ni, kompreneble, supreniris kaj de sur kiu ni havis la plezuron admiri belegan panoramon de Baden-Baden, de multaj aliaj urbetoj kaj vilaĝoj, ankaŭ la siluetojn de l'montoj „Schwarz-Wald" kaj tre malproksime sur horizonto la bluiĝantan kurban rubandon de Rhein.

S!,r la muroj, sur la pordoj kaj sur ia fenestroj de l'turo esias multegaj subskriboj kaj datoj de vizitintoj, sed nenie ni trovis eĉ unu vorton pri Esperanto! Sekve ni estis la unuaj esperantistoj, kiuj visitis Merkuron kaj ĝian altan turon, — kaj ni en multaj lokoj sur la supraĵo de 1' turo skribis: „Vivu Esperanto!" kaj la daton de nia vizito (la 15an de Julio).

XIII. Karlsruhe.

Malsuprenirinte de sur Merkuro, ni ekiris al la stacidomo kaj preninte niajn pakaĵojn, aĉetis biletojn kaj, laŭ la antaŭe decidita piano, forveturis al Karlsruhe per vagonaro, — kaj ni tre bone faris, ĉar vagado en Baden-Baden kaj supreniro sur la „Merkur" tiel lacigis nin, ke ni absolute ne estis kapablaj iri piede, kaj sekve ni devus resti en Baden-Baden por la tuta nokto kaj perdi tro multe da tempo.

En Karlsruhe ni alveturis en la 6 a vespere, lunde, la 15an de Julio. Tie ĉi mi restis en la stacidomo por gardi niajn pakajojn, kaj Romano ekiris en la urbon, por trovi delegiton de U. E. A. s-ron Bode, kies adreso estas presita en la jarlibro de U. E. A. Post duono da horo Li revinis kun la frato de — s-ro H.Bode, kiu akompanis nin ĝis la hotelo. Ni alivestiĝis, iomete nin purigis kaj poste, akom- panataj de s-ro Max Bode, sufiĉe longe ĉirkaŭrigardadis la urbon. Sed la samideanojn ni bedaŭrinde ne trovis, ĉar, same kiel en aliaj urboj, la plej granda parto da ili, forveturis en kamparon. En la 9a vespere ni venis en la loĝejon de s-roj Bode, kie ni estis tre amike akceptitaj. Ni kona- tiĝis kun la gepatroj de s-roj Bode kaj kun tri iliaj fratinoj, el kiuj unu (f-ino Lina Bode) povas jam iomete paroli esperante kaj la alia nur komencis lerni nian lingvon, sed ambaŭ ili parolas france, kaj ni kun helpo de Esperanto povis facile kompreni unu la alian. Post vespermanĝo, kiun afable proponis al ni la gastamaj gemastroj, ni kune kun la tuta familio de gesinjoroj Bode, vizitis unu el restoraciaj ĝardenoj kaj aŭskultis belan orkestran koncerton. Max Bode, kaj ni kune kun li vizitis la redakcion de 1'gazeto „Badische Presse", la plej grava gazeto en la provinco Baden, kies ĉefurbo estas Karlsruhe. La redaktoro ne konas ankoraŭ Esperanton, kaj dum nia interparolo s-ro Bode estis nia interpretisto. Estimata s-ro. redaktoro kun scivolemo kaj tre detale estis demandanta nin pri nia pied- vojaĝo, pri disvastiĝo de nia lingvo kaj generale pri Esperanta movado. Li diris al ni, ke li tre interesiĝas pri Esperanto kaj dum tiu ĉi somero, kiam li estos iom pli libera, Ii nepre ĝin ellernos. Kiel rezultato de nia vizito, en la ves- pera eldono de „Badische Presse" aperis artikoleto pri ni, pri nia propaganda esperanta piedvojaĝo, pri la VIII Universala Kongreso en Krakovo kaj generale pri Esperanto. Eli- rinte el la redakcio, ni tre longe vagadis en la urbo, ĉirkaŭ- rigardante ĝiajn stratojn, ĝardenojn, statuojn kaj aliajn vi- dindaĵojn, sed post Baden ni trovis tie ĉi nenion aparte ri- markindan, krom la palaco de 1' granda Badena duko (provincestro).

Vespere ni intencis fari konferencon pri Esperanto, kaj fratoj M. kaj H. Bode vizitis kaj invitis al tiu konferenco tre multajn siajn konatojn (ne esperantistojn), sed al la 9a vespere ni kunvenis nur sesope: mi, Romano, fratoj Bode, ilia patro kaj [ankoraŭ unu juna ^samideano — s-ro Baumgarte, kiu nur antaŭ nelonge komencis lerni Esperanton. Tarnen, estante en la sama ĝardeno, en kiu ni estis hieraŭ, ni faris sufiĉe bonan propagandon eĉ per nia ĉeesto, — ĉar tre multaj el ĉeestintoj en la ĝardeno jam legis la noteton, presitan en „Badische Presse" kaj evidinte tre interesiĝis pri nia afero.

Reveninte en la hotelon, mi sufiĉe longe interparolis kun mia kunvojaĝanto Romano kaj ni venis al la konkludo, ke ni faris sufiĉe malsaĝe, deflankiĝinte de nia vojo, ĉar ni faris preskaŭ 200 superfluajn kilometrojn nur por konatiĝi kun du esperantistoj, kaj ni perdis tute vane tri tagojn! . .

XIV. De Karlsruhe ĝis Stuttgart.

Merkrede, la 17 an de Julio en la 8 a matene ni forlasis Karlsruhe kaj ekmarŝis laŭ la vojo al Stuttgart. La urbetojn Durlach kaj Krufzingen ni trairis ne haltante kaj nur iomete ripozis en kampo, — sed apud vilaĝo Berghausen ni decidis ripozi iom pli longe. Kiam ni sidis apud la vojo kaj interparolis pri nia ankoraŭ tre longa piedvojaĝo, ni subite ekvidis iun sinjoron, veturantan sur bicikledo. Sur la kapo de tiu sinjoro estis turka nacia ĉapo (feso), kaj Romano, eksciinte en Ii samlan- danon, ekkriis al Ii turkan „selamon" (saluton). La sinjoro haltis, respondis la saluton ankaŭ en turka lingvo kaj konatiĝis kun ni. Li estis turka milita sendito en Germanujo, s-ro „Sŭchdi Mechmed". Post kelkaj minutoj de interparolo, eksciinte pri nia entrepreno, Ii invitis nin al si en vilaĝon Berghausen, kie Ii loĝis dum la somero, kaj proponis al ni tre^bongustan tagmanĝon. Kompreneble dum la tagmanĝo ni tre multe parolis al Ii pri Esperanto kaj pri nia ideo, kaj Ii estis tute ravita per la simpleco, beleco kaj facileco de nia lingvo. Romano donis al Ii turkan lernoli- bron kaj mi la germanan, kaj Ii diris al ni, ke Ii tuj mem komencos lerni Esperanton, kaj poste propagandos ĝin en sia lando. Post la tagmanĝo ni dankis nian gastaman mastron kaj ekmarsis antaŭen. La urbetojn Sullingen kaj Klein Steinbach ni trairis sen apartaj aventuroj kaj nur en Pforzheim (35 kil. de Karls ruhe) ni hazarde akiris du adeptojn por Esperanto. Jen kio okazis.

Veninte en Pforzheim proksimume en la 10a vespere, ni demandis du renkontitajn de ni sinjorojn pri la vojo al Illingen. Iii detale klarigis al ni la vojon, sed poste unu el ili, ekvidinte eĉ en mallumo la verdajn stelojn sur niaj ĉapoj, ekkriis: „ha, vi estas esperantistoj!" Iii ambaŭ aŭdis pri nia lingvo, sed ne ankoraŭ lernis ĝin, — sed kiam ni rakon- tis al ilf pri la nuna disvastiĝo de Esperanto, pri Esperantaj kongresoj kaj pri tio, ke ni'nun faras propagandan piedvojaĝon el Parizo en Krakovon, — ili estis tre mirigitaj kaj prome- sis al ni tuj komenci lerni Esperanton. Ni donis al ili kel- kajn propagandajn germanajn broŝurojn (eldono de Mŭller kaj Borel) kaj, demandinte ankoraŭ unu fojon pri la vojo, foriris laŭ direkto al Stuttgart.

. Proksimume en la 12a nokte ni haltis en kampo, por almenaŭ iomete ekdormi, sed la nokta malvarmo ree ne per- mesis al ni bone dormi, kaj en la 3a matene ni daŭrigis nian vojon. En Illingen ni iomete ripozis kaj poste jam preskaŭ senhalte irisLen Stuttgart. Tie ĉi ni ankaŭ eniris en la stacidomon, por ne marŝi en la urbo kun niaj ŝarĝaj sakoj, — kaj post mallonga ripozo kaj matenmanĝo, Romano ekiris en la urbon, por trovi deleĝiton de U. E. A. s-ron Haussler, al kiu ni skribis pri la tago de nia alveno. Post unu horo Romano revenis, akompanata de s-ro Haussler, kiu alkon- dukis nin en Ia „Hotel Central," en kiu estis preparita por ni la ĉambro. Tie ĉi ni povis alivestiĝi kaj ripozi ĝis la vespero. Guste en la 8 a vespere s-ro Haussler, venis al ni en la hotelon kaj akompanis nin en „Elzasan Tavernon," kie lokiĝas konstanta sidejo de la Stuttgarta Esperantista grupo „Esperanto-Stelo" kaj kie hodiaŭ, pro nia alveno, devis kun- veni la stuttgartaj gesamideanoj. Kiam ni eniris en la salonon, tie jam estis tre multaj geesperantistoj (proksimume 30-32 personoj). AI la 9 a horo venis la prezidanto de la grupo s-ro Christaller, kaj poste petis permeson ĉeesti la kunvenon la reprezentantoj de|Stuttgarta esperantista labo- rista grupo. Post tre varma kaj amika saluto de s-ro Christaller, ni komencis la paroladojn: Romano rakontis pri nia piedvo- jaĝo de Parizo ĝis Stuttgart, kaj mi parolis pri Esperanto kaj Esperantismo kaj pri la taskoj de la esperantistoj-propagan- distoj. Niaj paroladoj havis 'tre grandan sukceson kaj estis brue aplaŭditaj de ĉiuj ĉeestintoj, kaj kelkaj ne esperantistoj, kiuj venis pro simpla scivoleco, estis tute konvinkitaj pri la vivkapableco kaj grandega utileco de Esperanto.

La kunveno finiĝis en 11V« nokte kaj ni foriris en nian hotelon, akompanataj de s-ro Bölling, kiu afable proponis al ni montri la vojon. La kunvenon ĉeestis ankaŭ la vicepre- zidanto de la esperantista grupo en Esslingen (14 kilom. de Stuttgart) s-ro Jan, kiu afable invitis nin viziti morgaŭ vespere la Esslingenan grupon, kaj nninterkonsentis renkontiĝi morgaŭ je la 3a post tagmeze en la stacidomo, por iri de tie kune en Esslingen.1 Duan tagon, vendrede, la 19an"de Julio en la 9a matene nin vizitis en la hotelo s-ro Christaller kaj proponis al ni akompani nin tra la urbo kaj viziti la redakciojn de lo- kaj gazetoj. Ni kun danko akceptis lian afablan proponon, kaj ĝis la tagmezo ni vagadis en la urbo kaj vizitis la redakciojn de la gazetoj „Schwäbischer Merkur", „Wŭrttemberger Zeitung" kaj „Neues Tagblatt". Ni dankis la redaktorojn por ilia favora rilato al nia afero kaj por la presitaj de ili arti- koloj pri nia piedvojaĝo kaj pri la konferencoj, ĉar tiuj arti- koloj faris bonegan kaj ĝrandegan impreson al la publiko. Ĉiuj redaktoroj akceptis nin tre afable kaj promesis al ni ĉiam servi per siaj gazetoj al la afero de 1' propagando de Esperanto, kies disvastiĝon kiel eble piej larĝan ili tutkore deziras. AI la tagmezo ni venis en Esperantan restoracion. Ĝi efektive estas Esperanta, ĉar la mastro jam iomete parolas esperante, Ii aligis sian entreprenon al U. E. A. kaj eĉ uzas apartajn metalajn markojn kun la surskribo .Esperanto," per kiuj oni pagas la tagmanĝojn. • Tie ĉi kunvenis ankoraŭ kelkaj niaj samideanoj kaj ni kune tre gaje tagmanĝis. En la 3a horo, laŭ hieraŭa in- terkonsento, ni renkontiĝis en la staeidomo kun s-ro Jan, por iri kune en Esslingen, sed s-ro Christaller, kiu ankaŭ decidis iri kun ni, invitis nin komence al si, por eltrinki po unu glaso da kafo. Kompreneble ni akceptis lian afablan inviton kaj vizitis lian hejmon, kie ni konatigis kun rlia edzino kaj filo. Tuj post la kafo ni kvarope, (mi, Romano, s-ro Chris- .taller kaj s-ro Jan) ekmarsis al Esslingen. XV. Esslingen. Heidenheim. Giengen.]

En Esslingen ni venis en la 7 a vespere, vendrede, la 19an de Julio. Min tre mirigis kaj kortuŝis s-ro Christaller! Jen efektive estas esperantisto, tutkore aldonita al nia afero: Ii estas sufiĉe malforta homo kaj tarnen Ii, kiel junulo, mar- ŝis kun ni piede 14 kilometrojn de Stuttgart ĝis Esslingen!

Tie ĉi, postamika adiaŭo, ni disiĝis, ĉar s-ro Christaller devis rapidi per vagonaro reveni en Stuttgart. En la 8a vespere okazis granda kunveno de Esslingenaj geesperantistoj, kiun vizitis ankaŭ multaj reprezentantoj de 1' loka laborista sindikato, kiuj deziris konatiĝi kun Esperanto kaj kun la ideo de Esperantismo.

Do niaj paroladoj devis ^havi pure'propagandan karakteron, —• tial mi post la rakonto de Romano pri nia piedvojaĝo, klarigis al la ĉeestintoj pri la celo kaj signifo de nia piedvojaĝo kaj poste tre detale parolis pri la esenco de Esperantismo kaj pri signifo de lingvo internacia generale kaj de Esperanto, aparte por gelaboristaro. Mia parolado evidente faris tre bonan impreson, ĉar post bruaj aplaŭdadoj, la reprezentantoj de laborista sindikato diris al mi, ke ili senprokraste komencos kursojn de Esperanto por laboristoj. Kompreneble, mi parolis esperante, kaj mia parolado estis tradukata de s-ro Jan en germanan lingvon, por ke min bone komprenu neesperantistoj kaj aparte la reprezentantoj de 1' laborista sindikato.

La kunveno finiĝis en la 12 a nokte kaj poste, akom- panataj de multaj junuloj-samideanoj, ni foriris en la hotelon, en kiu estis preparita por ni ĉambro. Sed ni ne tuj kuŝiĝis, £ar la junuloj invitis nin ankoraŭ en la restoracion de l'ho- telo, kie ni trinkis kafon kaj amike babiladis ankoraŭ prok- simume unu horon.

En la 7a matene sabate la 20an de Julio ni ekmarsis laŭ la vojo al Heidenheim, kie, kiel ni eksciis en Stuttgart kaj Esslingen, ekzistas esperantista grupo kaj loĝas delegito de U. E. A. s-ro Mayer, al kiu hieraŭ el Stuttgart ni sendis la cirkuleron pri nia piedvojaĝo kaj la sciigon pri la tago de nia alveno.

Dum la marŝado ni haltis ne malproksime de urbeto Vestinheim en unu kafejo por ripozo. En la kafejo ni trovis germanan ĝandarmon, kiu ion manĝis. Li ekrigardis nin suspekteme kaj post du - tri minutoj sin turnis al ni kun la demandoj, kiu ni estas, de kie, kien kaj pro kio ni iras. Romano, kiu iom pli multe komprenas germane, ol mi, diris al Ii, ke ni estas esperantistoj-propagandistoj kaj ke ni iras piede el Parizo en Krakovon por ĉeesti la VIII Universalan Kongreson Esperantistan. La ĝandarmo rigardis nin kun mirego kaj videble ne kredis tion, kion diris al Ii Romano.

Tiam mi montris al Ii la paperon de 1' Franca Societo Esperantista kun la germana traduko de ĝia enhavo kaj ankaŭ mian taglibron kun multegaj subskriboj de tiuj esperantistaj; grupoj, kiujn ni vizitis kaj eltranĉaĵojn el francaj kaj germa- naj gazetoj pri nia piedvojaĝo. La ĝandarmo estis frapita: Ii rigardis niajn dokumentojn, legis eltranĉaĵojn el gazetoj kaj, fine, evidente konvinkiĝis, ke ni ne estas rabistoj, aŭ iaj- danĝeraj vagistoj, sed tre pacaj piedvojaĝantoj. — El Parizo? En Krakovon? Piede?! Ĉiam piede?! Tiuj deman- doj senhalte kaj seninterrompe saltis unu post la alia el' lia buŝo.

Ni kontentigis lian scivolemecon, donis al Ii germanan propagandan broŝuron kun vortareto kaj kelkajn propagandajn foliojn, kaj Ii mem komencis rakontadi pri ni kaj pri nia afero al multaj ĉeestintoj en la kafejo, propagandante nian lingvon senkompare pli bone, ol ni mem, ĉar ĉiuj lin tre atente aŭskultis kaj petis de ni la libretojn, kiujn ni tre- volonte disdonis al ili. AI la 7 a vespere ni venis en Heidenheim. Tie ĉr nin de ĉiuj flankoj ĉirkaŭis strataj knabaĉoj, kiuj akompanis nin tra la tuta urbo kaj helpis al ni trovi la loĝejon de s-w Mayer (del. de U. E. A.). Sed bedaŭrinde s-ro Mayer ne estis hejme: oni diris al ni, ke Ii pro iaj aferoj forveturis el la urbo kaj revenos nur morgaŭ. Ni volis atendi lin, sed ni ne povis trovi por ni ian ĉambron por la nokto: en la urbo estis ia nacia festo kaj ĉiuj hoteloj estis troplenigitaj. Kion fari? Ni ja ne povis noktiĝi sur la Strato! Kaj jen ni ree ekmarŝis antaŭen, decitinte halti por ripozo en proksima urbeto.

Tute lacaj, sub pluvego, ni en la 11 a nokte venis en Giengen. Feliĉe ni baldaŭ trovis sufiĉe puran hotelon kaj por 2 markoj luis ĉambron kun du litoj. La mastro de l'hotelo tuj mem ekkonis nin lau la ĉapoj, dar en hodiaŭa numero de l'stuttgarta gazeto. „Neues Tagblatt", kiun Ii abo- nas, Ii jam legis pri nia piedvojaĝo. Do, ni trovis tre bonan okazon por la propagando inter multaj gastoj, kiujn ni trovis en la hotela restoracio. La mastro subskribis mian taglibron,. donis al ni poŝtkartojn kun la bildoj de Giengen kaj pro- mesis al ni sendi artikoleton pri nia trapaso al la loka gazeto „Brenztal-Bote", kiu estas eldonata en Giengen a. Br. Ni reciproke donacis al Ii kelkajn esperantajn poŝtkartojn kaj ankaŭ propagandajn broŝurojn, por ke Ii disdonu ilin alr. siaj gastoj. —-

XVI. Brenz. Günzburg. Burgau.

La 21 an de Julio, dimanĉe, ni vekiĝis sufiĉe malfrue — je la 8V2. La pluvo dauriĝis fali senhalte, haj ni tute vane atendis ĝis kiam ĝi ĉesiĝos. Do, malgraŭ la pluvo, ni en la 10a matene daŭrigis nian vojon kaj posttagmeze venis. en urbeton Brenz. Tie ĉi ni haltis en „Gasthaus" por iomete ripozi kaj sekiĝi. En la kafejo, dank' al dimanĉo, kolektiĝis multaj vizitantoj kaj ni havis tre bonan okazon por la propagando. Aparte ekinteresiĝis pri nia vojaĝo la gemastroj kaj ilia kuzino (gesinjoroj Boschl: ili eĉ penis, kun helpo de l'donitaj de ni germanaj lernolibroj, interparoli kun ni pri nia ofero kaj videble estis tre kontentaj, kiam ili sukcesis nin kompreni. Ni donis al ili esperantan tekston kaj ili ĝojis, kiel infanoj, kiam ili konstatis, ke ili tute facile, sen antaŭa lernado, povas legi esperante kaj preskaŭ ĉion kompreni kun helpo de maigranda esperante-germana vortaro. Tiu ĉi originala leciono daŭris pli ol unu horon kaj tre multaj ceestintoj ku;n intereso aŭskultis niajn klarigojn. Gesinjoroj Bosch tre domaĝis, ke ni ne povas resti kun ili pli longe, kaj petis nin sendi al ili el Augsburg aŭ el Mŭnchen, pli detalajn lernolibrojn kun germane-esperanta vortaro.

Iomete sekiĝinte, ni daŭrigis nian vojon, sed apenaŭ ni faris du aŭ tri kilometrojn, ree komeneiĝis pluvo kaj malvarma vento, kiuj persekutis nin dum la tuta tago. Prok- simume 4 kilometroj antaŭ Gŭnzburg ni kaŝis nin sub la ponto, kiu estas konstruita trans ia malplena loko, en kiu akvo estas kredeble nur dum printempo. Tarnen ni estis tre kontentaj, ke ni almenaŭ povis ripozi en senpluva loko. Tuj post tiu ĉi ponto ni vidis ankoraŭ tri similajn kaj ni ŝerce diris, ke tiuj pontoj estas intence konstruitaj por kaŝi sub ili diversajn vagantojn, similajn al ni, dum mglbona vetero.

En la oka vespere ni venis en Gŭnzburg kaj decidis kaŝi nin de la pluvo en la restoracio de l'stacidomo. Feliĉe la mastrino de l'restoracio parolis france. Kiam ni rakontis al ŝi pri nia piedvojaĝo kaj pri ĝia celo, ŝi tre ekinteresiĝis kaj afable konsentis iamaniere nin helpi: ŝi iris al la staci- domestro, rakontis al Ii pri niaj vojaj aventuroj, montris niajn paperojn kaj taglibron, troplenigitan per subskriboj de niaj samideanoj kaj per gazetaj eltranĉaĵoj pri nia piedvojaĝo, kaj la stacidomestro afable konsentis permesi al ni pasigi la nokton en la atendejo de la 2a klaso.

En la restoracio de l'stacidomo dum la vespermanĝo ni konatiĝis kun kvar laboristoj (masonistoj) italoj, kiuj, ekaŭdinte nian esperantan interparolon, pensis komence, ke ni parolas itale. Iii tre ekinteresiĝis pri nia lingvo, ĉar ili preskaŭ ĉion kotnprenis, same kiel mi estis komprenanta ilian italan interparolon (Romano parolas itale, sed mi tute ne). Ni tre longe parolis kun ili pri Esperanto kaj pri ĝia utileco en alilando — kaj ili entuziasme akceptis nian pro- ponon ellerni Esperanton, kiu montris sin al ili tiel simpla kaj facila. Do, ni akiris ankoraŭ kelkajn adeptojn por nia lingvo.

La nokton ni pasigis preskaŭ sen dormo pro mal- varmo, ĉar ni estis tute malsekaj. En la 6a matene ni eliris el Gŭnzburg laŭ la vojo al Burgau. La pluvo, feliĉe,. ĉesiĝis, sed malvarmego kaj vento estis teruraj! . . Tarnen tiu malvarmego multe helpis al nia marŝado, ĉar, dezirante varmiĝi, ni marŝis tre rapide kaj faris dum du horoj 16 kilometrojn sen ripozo! Tiamaniere en la 8a matene ni estis jam en Burgau. La urbo Burgau estas tre rimarkinda pro sia komika originaleco, kiun ni nevole estis rimarkantaj sur ĉiu paŝo. Enirinte en la urbon, ni kun miro ekvidis, ke laŭ unu el stratoj preskaŭ ĉiuj domoj havas numeron unuan nur kun partumoj: ekzemple, unu domo havas N 12/3, la dua — N l'/ss, la tria l'/i» k. t. p., kaj sur unu ni subite ekvidis N 38372! La arhitekturo de 1'domoj ankaŭ estas originala : la plej granda parto el ili estas unuetaĝaj kun tre malgran- daj fenestroj; en la anguloj de multaj domoj estas starigitaj statuoj de diversaj sanktuloj, kaj unu eĉ havas tiujn sanktu- lojn en du eksteraj anguloj kaj, krom tio, en la muro super la fenestroj estas skulptitaj kvar evangelistoj. La stratoj estas kurbaj kaj mallarĝaj kun tre neoportunaj trotuaroj, fa- ritaj el simplaj neglatitaj ŝtonoj. Sur unu el la stratoj ni renkontis tre strangan veturilon, en kiu estis enjungitaj ĉevalo kaj bovino! Mi neniam vidis ion similan dum mia sufiĉe longa vagado en la mondo. . . . Ni estis tiel lacaj kaj la vetero tiel malbonega, ke ni decidis de Burgau ĝis Augsburg (32 kilom.) veturi per vago- naro, des pli, ke de Burgau ĝis Augsburg ni ne sciis iajn ajn almenaŭ iomete rimarkindajn aŭ vizitindajn lokojn. La stacidomo, kredeble por ne interrompi la originalecon de 1' urbo, troviĝas ne en la urbo, sed du kilometrojn de ĝi, kaj la vojo al la stacidomo estas eksterordinare stranga: ni, ekzemple, trapasis unu straton, kiu prezentas el si tre malgrandan lignan ŝtuparon kun difektitaj ŝtupoj kaj kondukas trans mallarĝan ankaŭ lignan ponton, sur kiu eĉ du homoj ne povas iri apude, sed devas sekvi unu post la alia. Ne malproksime de stacidomo ni rimarkis ankoraŭ unu stran- gaĵon: tra la fenestro de unu dometo ni ekvidis Cevalon, kiu estis en la ĉambro.

XVIII. Augsburg.

En Augsburg ni alveturis en la 2 a post tagmeze, lunde, la 22an de Julio. Mi restis en la stacidomo kaj Romano ekiris en la urbon, por trovi delegiton de U. E. A. s-ron Schmalzl, al kiu ankoraŭ el Stuttgart ni sendis la leteron pri nia alveno. Baldaŭ Ii revenis kun s-ro Schmalzl, kiu alkondukis nin en preparitan por ni hotelon (Hotel Central), en kiu ni povis ripozi ĝis la vespero. Ni estis tiel lacaj, ke eĉ ne povis manĝi, sed tuj mem kuŝiĝis kaj ekdormis, kvazaŭ mortaj. En la 6 a vespere al ni venis s-ro Schmalzl kaj ni kune kun Ii ekiris rigardadi la'urbon. Ni promenadis ĝis la oka kaj poste revenis en la hotelon, kie jam kunvenis multaj Augs- burgaj gesamideanoj, por nin saluli kaj aŭskulti niajn paro- ladojn. Ceestis pli ol 50 personoj. Post la rakonto de Romano pri nia propaganda piedvojaĝo, mi faris paroladon pri Esperanto kaj Esperantismo. "Niaj paroladoji: estis bruege aplaŭditaj kaj poste preskaŭ ĉiuj ĉeestintoj kantis ĥore nian Esperantan himnon. La prezidanto, s-ro Schmalzl, dankis kaj tutkore salutis nin en la nomo de [siaj societanoj, kaj poste, kiam mi, same kiel en aliaj vizititaj urboj, petis, ke ĉiuj ĉeestintoj en la kunveno subskribu mian taglibron, Ii eĉ skribis por ni esperantan versaĵon. Generale la akcepto estis ne nur bona kaj gastama, sed entuziasma! La tutan duan tagon ni vagadis tra la stratoj de l'urbo kaj rigardis diversajn vidindaĵojn.

El la specialaĵoj de 1' urbo estas tre rimarkindaj la fron- ■tonoj de multaj domoj sur la ĉefaj stratoj. Multajn el ili mi eĉ desegnis en mia voja kajero. Krom tio tre multaj, pli malnovaj domoj havas kuprajn tegmentojn, kiuj estas tre multekostaj (ekzemple, la tegmento de 1' urba domo kostas pli ol 100000 markojn). Estas ankaŭ tre rimarkindaj kelkaj antikvaj domoj kun pentrajoj sur la muroj; kelkaj el tiuj pentraĵoj preskaŭ jam tute malaperis, sed multaj bone konserviĝis ĝis nun.

Belega estas la urbdomo kaj tiel nomata „Perlaĥturo", ikonstruita laŭ pura Renesanca stilo, kaj ankaŭ la Armilejo ^konstruita en 1607 jaro de Elias Holl) kun bronza grupo, prezentanta Ĉefanĝelon Miĥaelon, kiu mortigas drakon per ponardego. Ni vizitis ankaŭ belegan kaj tre vastan urban ĝarde- .non, kaj poste tagmanĝis en gastama familia rondo de s-ro Schmalzl. Post la tagmanĝo ni vizitis la redakcion de 1' gazeto „Neue Augsburger Zeitung" kaj tie tre longe interparolis kun la redaktoro (s-ro Schmalzl estis nia interpretisto) pri nia afero, pri la .celo de nia piedvojaĝo, pri tiuna disvastiĝo de Esperanto k. t, p. La redaktoro nin akceptis tre afable kaj promesis al ni propagandi nian lingvon inter siaj gelegantoj kaj gekonatoj, ĉar, kiel Ii diris, nun Ii konvinkiĝis, ke Esperanto kaj Esperantismo evidente disvolviĝas kaj ĉiam pli kaj pli disvastiĝas en la tuta mondo kaj sekve tiu ĉi movado estas tre grava. En la 6V2 vespere ni ĉeestis multnombran social-de- mokratan kunvenon de la Augsburgaj laboristoj-teksistoj, kiuj tiutage matene komencis sian ekonomian strikon, kaj la redaktoro de loka social-demokrata gazeto, kun kiu nin ko- natigis s-ro Schmalzl, rakontis pri nia afero kaj pri la celo de nia piedvojaĝo al multaj ĉeestintoj, kaj promesis al ni presi pri ni kaj pri Esperanto en sia gazeto. Tiamaniere ni nur per nia ĉeesto inter laboristoj-teksistoj jam faris propa- gandon de nia lingvo kaj interesigis tre multajn. Post la kunveno ni ankoraŭ iomete vagadis en la urbo, kaj malfrue vespere revenis en nian hotelon, tute kontentaj. je la pasinta tago.

XVIII. München.

Frue matene merkrede, la 24an de Julio ni foriris el Augsburg kaj rapidege ekmarŝis al Mŭnchen, kie hodiaŭ vespere nin atendis niaj gesamideanoj, antaŭsciigitaj pri nia alveno el Augsburg.

La vetero estis belega, kaj ni rapide tramarŝis pli ol 30 kilometrojn kun malgrandaj ripozoj en Hochzoll, Mering, Merching kaj Alt Hegnenberg, en kiu ni, kiel ĉie kaj ĉiam, konstante kaj tre sukcese propagandis Esperanton.

Sed veninte al Hegnenberg, de kiu ĝis Munĥeno res- tis ankoraŭ 35 - 40 kilometroj, ni konstatis, ke ni neniamaniere povas ĝustatempe veni en Mŭnchen, — aŭ, se eĉ ni venös frutempe, ni estos tiel lacaj, ke ni ne povos partopreni la kunvenon, kaj nur vane perdos la tutan tagon kaj trompos niajn gesamideanojn.

Do ni decidis lastan pecon da vojo ĝis Mŭnchen veturi per vagonaro. Kaj ni bonege faris, ĉar ni alveturis en Mŭnchen en la 3 a horo post tagmeze, bone ripozis en la vagono kaj ankoraŭ havis sufiĉe da tempo, por ne rapidante tagmanĝi en la stacidomo. Post la tagmanĝo Romano ekiris en la urbon, por trovi iun samideanon, kaj baldaŭ revenis kun s-ro Hans Tressel (del. de U. E. A.), kiu afable alkondukis nin en la „Pension Herzog Wilhelm " (en Georg Wilhelmstrasse), en kiu estis preparita por ni tre bona ĉambro kun du litoj.

En la 9 a vespere ni, akompanataj de s-ro Tressel, venis en Munĥenan Esperantistan Klubon. kie nin jam atendis multaj gesamideanoj. Post la reciproka amika interkonatiĝo kaj post saluto de la prezidanto, ni, same, kiel en aliaj urboj, faris niajn paroladojn kaj estis brue aplaŭditaj de ĉiuj ĉeestintoj. La kunvenon ĉeestis ankaŭ la prezidanto de Mŭnchena Esperantista grupo „München de 1904" s-ro Karl Meyer, kiu tutkore salutis nin de siaj samsocietanoj.

Por morgaŭa tago ĝis tagmezo nin promesis akompani tra la urbo s-ro Geyer, kaj en la 4a horo post tagmezo al ni promesis veni s-ro Pfeufer. La kunveno finiĝis en la 12a nokte, kaj poste ni foriris en nian loĝejon, akompanataj de s-ro Tressel. Matene la 25an de Julio al ni venis s-ro Geyer, kiu afable akompanis nin kaj montris la urbon.

Kompreneble, dum unu tago ni ne povis ĉirkaŭrigardi ĉiujn vidindaĵojn de la urbo, ĉar ili estas tro multaj, tarnen ni vidis sufiĉe, por havi ĝeneralan ideon pri Mŭnchen, urbo de artoj. •

La centra, pli malnova parto de l'urbo, estas apartigita per multaj belaj pordegoj, post kiuj komenciĝas jam antaŭ- urboj, nun preskaŭ ciuj kunigitaj sub la sama nomo „Mŭnchen". Ni vidis la pordegon de Sendlinger kaj de Isar. Tiu ĉi lasta estas sufiĉe antikva (de XV centjaro) kaj sur ĝiaj muroj ĝis nun konserviĝis belegaj pentraĵoj.

En la centro de 1' urbo troviĝas belega „Marienplatz", sur kiu fiere altiĝas majesta urba (aŭ magistrata) domo, kon- struita en hotika stilo kun multegaj turoj kaj turetoj. Sur la plej alta el ili troviĝas rimarkinda horloĝo: ĉiutage en la 11-a antaŭ tagmeze aperas la figuroj de armitaj kavaliroj, kiuj batalas inter si, dume en la pordo sub ili estas vidataj la figuroj de muzikistoj, kiuj ludas. El multaj preĝejoj ni vidis fame konatajn katolikajn preĝejojn de Sankta Petro kaj de Sankta Spirito kaj la pro- testantan preĝejon en Romano-Hotika stilo sur la maldekstra bordo de la rivero Isar en Steinsdorfstrasse. El aliaj kon- struaĵoj, kiujn ni vidis, estas aparte rimarkindaj jenaj: 1. La urba popolbanejo kun alta turo. Tiu banejo estis donacita al la urbo de inĝeniero Mŭller kaj kostas 7 000000 markojn. Gi estas fama pro sia purega akvo, kiu estas alkondukita el apudaj montoj.

2) „Maximilianeum" — palaco de la reĝo Maksimiliano, kon- struita en speciala Maksimiliana stilo kun intenca celo — bele flni la straton (Maksimilian), kies ĉiuj domoj ankaŭ estas konstruitaj en la sama stilo. La Strato estas ornamita per belega statuo de Maksimiliano. 3) Stata (urba) bierfarejo kun popola restoracio, kiu estas tre rimarkinda pro tio, ke ĝi egale estas vizitata kiel de simpla popolo, tiel ankaŭ de la mondumanoj kaj inteligentuloj. 4) Grandega reĝa palaco, en mezo de kiu troviĝas vasteĝa kvarangula korto kun kvar pordegoj. 5) Apud la reĝa palaco troviĝas granda majesta halo kun du statuoj de generaloj Tilli kaj Wreede kaj kun du blankaj marmoraj leonoj. En tiu ĉi halo ĉiutage dum la tagmezo ludas milita muziko.

En la mezo de 1' urbo fluas la rivero Isar kun multaj digoj kaj belegaj akvofaloj; tiu ĉi rapida rivero fluas en Danubon. Gi estas rimarkinda pro verda koloro de la akvo kaj pro sia rapideco kaj malvarmeco. La verdan koloron de l'akvo oni klarigas per tio, ke Isar fluas el Bavaraj Alpoj, kie estas multe da feracido. Jen efektive estas Esperanta rivero!
XIX. Esperanta Propaganda Ligo. Parkurbo-Esperanto.

En Munheno ekzistas du Esperantaj Societoj kun Esperanta Klubo, kelkaj esperantaj hoteloj, restoracioj kaj kafejoj, multaj konduktoroj de tramvojoj parolas esperante. Generale la Esperanta movado tie ĉi estas tre vigla. Sed la plej rimarkinda, oni povas eĉ diri unika en la mondo, Esperanta entrepreno estas, sendube, Munhena Esperanta „Propaganda Ligo", kiu nun estas okupata per grandioza laboro: „ĝi ko- mencis konstruadon de esperanta urbo, kiu estos nomata „Parkurbo-Esperanto"!

Ĉiuj novaj ideoj en la senhalta evoluo de la tutmonda civilizacio kaj kulturo havas la saman sorton. Rememoru Galileon, Kolumbon, Kopernikon, aeroplanojn, elektron, kine- matografon, k. t. p. —, senfine! En ĉiuj regionoj de arto, scienco, industrio kaj socia vivo ni povas rimarki la saraan strangan fenomenon: komence unuajn geniajn pionirojn oni mokas, insultas, nomas malsaĝuloj, frenezuloj, eĉ danĝeraj homoj, iafoje oni eĉ severe persekutas ilin, — sed forpasas tempo, la homaro pliriĉiĝas ankoraŭ per unu nova, tre utila akiro, senkonseie uzas tiun akiron en sia ĉiutaga vivo, — kaj al neniu eĉ por unu momento venas la penso, ke iam estis la tempo, kiam oni kredis, ke nia tero estas senmova,. ke oni veturis per ĉevaloj en neoportunaj veturiloj, ke ni lumigadis niajn loĝejojn per fumantaj kaj malbonodorantaj sebaj kandeloj, ke pri flugado en la aero ni ne kuraĝis eĉ revi. . AI ĉiuj ŝajnas, ke tiuj utilaj kaj nun necesegaj fruktoj de homa genio ekzistis eterne, ke sen ili eĉ la vivo mem ne . estas ebla, kaj neniu volas kompreni, kiom da laboro, kiom da energio, kiom da fizikaj kaj spiritaj fortoj elspezis la krein- toj de nia nuna moderna oportuna ekzistado! . . .

. Tralegu teĥnikajn esploradojn pri simpla, de ĉiuj konata ŝraŭbo, aŭ fizikajn, ĥemiajn aŭ medicinajn spertojn pri : inercio, pri la konsisto de akvo kaj aero, pri la malgranda. mikrobo, k. t. p., kaj vi estos frapita! Paŝo post paŝo, briko post briko, malrapide estis preparata de multaj modestaj geniuloj majesta konstruaĵo de la moderna civilisazio. Sed ĝi, tiu majesta konstruaĵo, ne estas ankoraŭ finita. La progreso senhalte marŝas antaŭen, kaj ĉiu nova tago al- portas novajn perfektaĵojn, novajn elpensaĵojn en ĉiuj regionoj de la moderna homa vivado. Kaj en la nombro de tiuj sen- finaj elpensajoj unu el la unuaj lokoj sendube apartenas al la efektivigo de la ideo pri lingvo internacia.

Tiu ĉi ideo ne estas nova: ankoraŭ en la antikva epoko de Aleksandro Macedona la homaro komprenis, kiel multe da malbono povus esti forigita, se ĉiuj popoloj de la tuta mondo, krom multegaj naciaj lingvoj, bavus unu komunan internacian lingvon, —• kaj jen, lau muta, eble ne ankoraŭ tute konscia interkonsento, estis akceptita, kiel internacia lingvo, la lingvo latina. Kiel granda estis la urĝa bezono de 1' homaro havi internacian lingvon, montras tio, ke la lingvo latina ekzistis en la rolo de lingvo internacia dum 1500 jaroj post malapero de la popolo, kiu en ĝi parolis!

Sed finfine la lingvo latina malmoderniĝis, fariĝis tro malfacila por lernado kaj iom post iom konservis sian internacian signifon nur en malgranda rondo da scienculoj, — kaj anstataŭ ĝi sur la areno de socia vivo aperis kune kvar internaciaj lingvoj; la lingvo franca, kiel lingvo salona kaj politika, la germana — lingvo de scienculoj, la angla — lingvo de komercistoj kaj la itala, kiel lingvo de muziko. Tiamaniere, por esti meze klera, meze edukita homo, estis necese lerni almenaŭ kvar internaciajn lingvojn. Mem- kompreneble, ke por la plej granda parto da homaro tia laboro estis neplenumebla, kaj jen per si mem naskiĝis la ideo krei iun artefaritan internacian lingvon. Mi ne volas enuigi vin per rakontado pri multegaj pro- voj de multaj scienculoj kaj kvazaŭ-scienculcj, kiuj penis solvi tiun ĉi malfacilan taskon, — pri tiu temo mi devus paroli tro longe, dar nur dum du lastaj centjaroj, komencante de franca filozofo Deskarts, aperis kelkaj centoj da diversaj sistemoj de artefarita internacia lingvo — mi devas nur diri, ke ĉiuj tiuj sistemoj montriĝis aŭ tro malfacilaj kaj ne- kompreneblaj, aŭ ne logikaj, iafoje eĉ sensencaj, kaj pro tiuj multaj kaj tre gravaj kaŭzoj ili tute ne estis taŭgaj por tiu rolo, kiun ili pretendis — kaj unu post la alia ili nerimar- keble malaperis, cedinte sian lokon al unu unika, efektive internacia lingvo, kreita de D-ro Zamenhof kaj publikigita la 2-an de Junio 1887.

Mi ne bezonas ankaŭ multe paroli pri nia kara Esperanto kaj pri ĝiaj mirindegaj kvalitoj, per kiuj ĝi superis ĉiuĵn ĝis nun ekzistintajn aliajn sistemojn de lingvo inter- nacia, ĉar tio signifus frapi en malfermitan pordon, aŭ argumenta ke duoble du estas kvar. Nun venis la tempo, kiam ĉiuj, kies kapoj ne estas ankoraŭ difektitaj, konsentas, ke Esperanto, kaj nur Esperanto, estas tiu unika lingvo, kiu kapablas efektivigi la belan antikvan ideon pri la kreo de lingvo internacia, ke unike nur ĝi estas tiu potenca Ievilo, per kiu oni povas renversi „la murojn de miljaroj inter la popoloj dividitaj", kaj pri kiu iam profetis en la Biblio antik- va profeto Ĉefaniaĥ. Nun la tuta mondo, eĉ ĉiuj niaj malamikoj, multnom- braj skeptikuloj, akceptis, ke nia kara Esperanto ne nur ek- zistas, sed vivas. Niaj multnombraj por-Esperantaj kaj per Esperantaj organizajoj, niaj societoj kaj grupoj, dissemitaj en diversaj urboj kaj urbetoj en ĉiuj landoj de la tuta mondo, niaj ĉiujaraj Universalaj Kongresoj, ĉiam pli kaj pli almili- tas novajn adeptojn en plej diversaj klasoj de la tuta tera loĝantaro, kaj paŝo post paŝo ni senhalte ĉiam pli kaj pli alproksimiĝas al tiu tempo, kiam „la bela sonĝo de l'homaro por eterna ben' efektiviĝos" ! . . .

Sed en tiu ĉi senhalta Esperanta movado laŭ la vojo de civilizacio kaj kulturo, la vojo, kiu tarnen komenciĝis nur antaŭ 25 jaroj, kompreneble, estas ankoraŭ (kaj devas. esti) multaj mankoj: idealo ne estas atingebla, alie ĝi ne estus idealo, — kaj eĉ la suno havas makulojn . . . Certe ni bezonas ankoraŭ multajn perfektigojn, multajn novajn uti- lajn organizaĵojn, multajn plibonigojn en diversaj fakoj de nia Esperantujo.

Jen kial ni, malnovaj pioniroj- de l'unua epoko de nia movado, kiuj vidis la unuajn timemajn paŝojn de Esperanto- infano, kiuj direktis laŭ la ĝusta vojo Esperanton-junulon kaj kiuj nun helpas al Esperanto-viro — ien kial ni ĉiam kun ĝojo salutas naskiĝon de iu nova societo aŭ grupo, nova organizaĵo, novaentrepreno en nia Esperanta mondo, kaj jen kial ni ne povas trovi necesajn konformajn vortojn, por sufiĉe bone esprimi nian eksterordinaran admiron kaj koran dankon, al niaj Mönchenaj samideanoj kaj al la elpensinto de nova grandioza Esperanta entrepreno, s-ro^Schuler, — entrepreno similaj al kiu ĝis nun neniam ankoraŭ ekzistis en nia movado de tiu jam sufiĉe malproksima tempo, kiam „en la mondon venis nova sento".

Sajne, estas superflue klarigi, ke mi volas paroli pri la intencata konstruado de Parkurbo-Esperanto. Tiu ĉi signifplena entrepreno estas tiel grandioza, tiel giganta, tiel eksterordinara, ke ĝi ŝajnas eĉ ne versimila, kaj oni ne devas miri, se la plej granda parto da niaj ee plej fldelaj samideanoj ne povas kredi, ke jam nun io simila estas efektivigebla. Tarnen la fakto restas fakto, kaj en ĝia realeco povas konvinkiĝi per siaj propraj okuloj ĉiu, kiu havas la deziron kaj eblecon viziti en Mŭnchen la admini- strejon de la Propaganda ligo „Parkurbo-Esperanto".

Mi mem laŭ la naturo estas tre skeptikema, kaj kiam mi, dum nia propaganda piedvojaĝo de Parizo ĝis Krakovo. la 24-an de Junio, venis en Mŭnchenon kaj estis invitita kune kun mia kunvojaĝanto s-ro Romano, viziti la oficejon de la Propaganda Ligo, — mi devas konfesi, ke mi ne volonte, nur pro ĝentileco, akceptis tiun afablan inviton. Mi, kiel ĉiuj, tute nature opiniis, ke konstrui urbon ne estas same facile, kiel fortrinki glason da biero kaj ke de deziro ion fari ĝis la plenumo 'estas ankoraŭ [tre granda spaco. Sed kiam mi transpaŝis la sojlon de la granda kaj tre oportuna oficejo, mi estis frapita! Mi ne kredis al miaj propraj okuloj: al mi ŝajnis, ke mi vidas ian mirindan agrablan sonĝon, el kiu mi tuj mem estos vekita, por reveni al mia ĉiutaga enua vivo . . . Sed, feliĉe, ĝi ne estis sonĝo: antaŭ mi staris vivaj homoj, entuziasmigitaj per viva afero kaj energie laborantaj pro nia sankta ideo. La animo de la tute entrepreno, neel- ĉerpebla fonto da energio kaj morala forto, nelacigeblaj ad- ministrantoj klarigis al mi la esencon de la direktata de Ii komerca fako de la entrepreno; talenta arĥitekturisto s-ro Sievers, la direktoro de la tehnika fako, montrisl a detalan planon de la konstruota Parkurbo kaj multajn detalajn desegnojn de la privataj domoj kaj de kelkaj kon- struaĵoj k'omunaj (teatro, kazino, hotelo, publikaj banejoj k. t. p.); mi konatiĝis kun la geoficistoj, laborantaj en la administrejo, mi vidis la fruktojn de ilia diligenta laborado', kaj . . . kaj mi ne povas [al vi klarigi, kion mi sentis! . . Do, jen estas la efektiviĝanta bela sonĝo de l'homaro! Jen estas unu el „utopioj", pri kiuj mokis kaj mokas niaj antikvaj kaj modernaj saĝeguloj, kaj kiuj tarnen, spite al malbonaj profetadoj de sennombraj skeptikuloj, subite fariĝas evidentaj faktoj , same kiel moviĝo de la tero, transoceana vojo al Ameriko, elektra lumo, telegrafo, aerve- turado, lingvo internacia Esperanto! . . . Kaj mi ekhontis mian nekredemecon, mian skeptikecon, same kiel tiuj, kiuj juĝas ian aferon apriori kaj poste konstatas, ke ili eraris! . . . Sed kiamaniere tiel subite kreiĝis tiu ĝi grandioza entrepreno! „Vouloir c'est pouvoir", diras francoj, kaj mi volas kredi, ke tiu ĉi proverbo estas vera, ĉar la konstruado de la Esperanta urbo dependas nur de bona volo de kelkaj niaj entrepre- nemaj samideanoj, kiuj „volis" dediĉi sin al tiu ĉi afero.

Unu Mŭnchena bankiero, s-ro Schuler, tre klera kaj progresema homo, favora al Esperanto kaj komprenanta ĝian grandan signifon por la homaro, proponis al la Mŭnchenaj esperantistoj grandan spacon da tero (pli ol 1000000 da kv. metroj) en „Gräfelfing", apud Mŭncheno (en Bavajuro). Kaj jen lau la piano de nia kara samideano s-ro Schuler, Mŭnchenaj, samideanoj fondis societon, nomitan Propaganda Ligo, kies la plej ĉefa tasko estas efektivigi la ideon pri la konstruo de Esperanta urbo. Por tiu ĉi celo estas invitita konata Mŭnchena arĥitekturisto S-ro Sievers, kiu ellaboris belegan planon de la estonta urbo, kaj la afero rapidpaŝe ekmarŝis antaŭen.

S-ro Schuler ne ŝparis monrimedojn, por firme starigi la entreprenon: li luis bonegan loĝejon por la administrejo, invitis kelkajn spertajn geoficistojn, kaj komenciĝis la laboroj.

Sur tiu spaco da tero, kiu estas prezentita sur la plano oni povas konstrui 800 domojn, sed se tiu ĉi nombro estos ne sufiĉa, tiaokaze oni povas aligi ankoraŭ tre grandan spacon de apudkuŝanta tero, kiu estas ne okupita.

Nun jam estas venditaj kelkaj domoj kun la placoj kaj ĝardenoj al kelkaj diversnaciaj samideanoj, kaj en la oficejo de la Ligo oni preparas nun desegnojn de kelkaj apartaj domoj.

Laŭ la ideo de la entreprenantoj, ĉiu aparta domo estos ĉirkaŭita per ĝardeno, aŭ parko, kaj pro tio la urbo mem nomiĝas „PARKURBO“. Dank’ al tio, en la urbo estos ĉiam freŝa parka saniga aero, kaj la domoj estos bone ŝirmitaj kontraŭ polvo kaj strata bruo kaj ankaŭ garantiitaj kontraŭ fajro.

Laŭ la regularo de la Propaganda Ligo, en PARKURBO povas loĝi nur esperantistoj, aŭ amikoj de Esperantismo, en kies familioj almenaŭ po unu ano devas ellerni Esperanton.

Sed, kiel tute juste opinias la entreprenantoj, PARKURBO-ESPERANTO devas esti dezirinda pilgrimloko ne nur por esperantistoj, sed ĝi devas forlogi per siaj vidindaĵoj ankaŭ ĉiujn aliajn ne-esperantistojn, kiuj pro tio certe adeptiĝos al la ideo de Esperantismo. Tial la entreprenantoj intencas prepari en la PARKURBO klimatan kaj aeran kuraclokon, en kiu multaj fremduloj povus trovi por si refreŝigon, resanigon kaj distron. Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/60

Por atingi tiun ĉi celon, en PARKURBO estas projektitaj multaj komunaj konstruaĵoj, kiel ekzemple, teatro, kazino, publikaj banejoj, restoracioj, hoteloj, k.t.p., kaj en la oficejo de la Propaganda Ligo estas jam preparitaj multaj desegnoj de tiuj konstruaĵoj, kaj kelkajn el ili proponis konstrui multaj privataj entreprenistoj. Do, la konstruado povas esti tuj komencita.

Krom tio en PARKURBO estas projektita rifuĝejo, en kiu povas pasigi someran libertempon malriĉaj infanoj de lerneja aĝo, kiuj interesiĝos pri Esperanto, kaj tiu ĉi ideo, krom sia bonfara signifo, havas ankaŭ grandegan signifon propagandan, ĉar junaj ĝeknaboj, reveninte post la somera libertempo hej- men, sendube propagandos nian lingvon inter siaj kamaradoj kaj samaĝuloj, kaj tiamaniere altiros ilin al nia movado.

Multaj esperantistoj, kiuj deziras kaj kapablas esti ko- mizoj, vendistoj, librotenistoj k. t. p. en diversaj komercejoj kaj vendejoj, povas trovi por si oficojn en PARKURBO. Multaj metiistoj kaj ne riĉaj komercantoj, kiuj volos fondi iajn metiejojn, butikojn, vendejojn k.t. p., kaj kiuj ne havas por tio sufiĉe da monrimedoj, povos tre facile veni en Park- urbon, ĉar la entreprenantoj intencas doni al tiuj personoj krediton por la komenco de iliaj malgrandaj privataj entre- prenoj, kaj tiamaniere por multaj centoj da nunaj kaj eston- taj geesperantistoj nuntempe aperas tre malofta okazo fondi en sia propra esperanta hejmo bonan kaj feliĉan ekzistadon.

La kapitalo de la Propaganda Ligo estas nun 2000000 markoj “). — kaj la entrepreno estas bazita sur la sana, fortika, firma kaj reala fundamento, — do, ni havas plenan eblecon esti absolute certaj, ke la afero ne haltos sur duonvojo, sed estos efektive bone flnita, sed... Ne timu tiun ĉi „sedon“!... Ĝi estas uzita de mi nur pro stilistikaj celoj: por pli bone transiri al la alia parto de mia priskribo. ..

?) RIM. Kosto de la tero. Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/62 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/63 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/64 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/65 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/66 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/67 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/68 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/69 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/70 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/71 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/72 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/73 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/74 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/75 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/76 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/77 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/78 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/79 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/80 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/81 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/82 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/83 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/84 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/85 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/86 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/87 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/88 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/89 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/90 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/91 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/92 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/93 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/94 Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/95 estas tute konvinkitaj, ke en tiuj multegaj lokoj, kiujn ni vizitis, ni akiris multajn centojn da veraj adeptoj de nia kara lingvo, — kaj tiu ĉi konvinko tute rekompencas nin por kelkaj malagrablaĵoj kaj malfacilaĵoj de nia longa vojo. Nia konscienco estas tute trankvila, kaj ni povas, ne pro fanfaronado, sed vere diri al la tuta esperanta mondo: „karaj gesamideanoj! ni, laŭ niaj fortoj, plenumis nian devon, kaj ni tutkore deziras, ke inter vi aperu ankoraŭ kelkaj, kiuj entreprenus la saman propagandan piedvojaĝon, kaj ke ili, simile al ni, akiru por nia kara Esperanto ankoraŭ kelkajn centojn da adeptoj. Kaj, se nia deziro plenumiĝos, ni ne envios tiujn kuraĝulojn kaj ne kalumnios pri ili, simile al kelkaj niaj parizaj malamikoj, sed ni samideane salutos ilin kaj sincere ekdeziros al ili plenan sukceson. —