Saltu al enhavo

Ŝaknovelo

El Vikifontaro
Ŝaknovelo ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo
Bermann-FischerStockholm (p. 1-15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Ŝaknovelo
Stefan Zweig 1942.
Esperantigita de Raymond Frieß 2013.


Sur la granda pasaĝervaporŝipo, kiu estis ekveturonta je noktomezo el Novjorko al Bonaero, regis la kutima lasthora okupiteco kaj moviĝado. Gastoj el la lando senorde interpuŝiĝis, por adiaŭi siajn amikojn, telegrafistoj kun rektaj kaskedoj kriis nomojn vokante tra la salonego, kofroj kaj floroj estis tiritaj, infanoj kuris scivolemaj soren kaj soben, dum la orkestro seninterrompe ludis sur la supra ferdeko. Mi babilis kun konatulo iom flanke de tiu tumulto sur la promenoferdeko, kiam apud ni du- au tri-foje forte fulmis lumo, montrante ke iu eminentulo estis rapide intervjuata kaj fotata de ĵurnalistoj tuj antaŭ forveturo. Mia amiko rigardis kaj ridetis: «Vi havas raran birdon surŝipe, sinjoron Ĉentovic.» Kaj ĉar mi evidente montris iom senkomprenan vizaĝon al tiu sciigo, li aldonis klarige: «Mirko Ĉentovic, la monda ŝakmajstro. Li trakuris tutan Usonon de oriento ĝis okcidento ludante turnirojn kaj forveturas nun al novaj triumfoj en Argentino.»

Fakte mi nun memoris tiun junan mondĉampionon kaj kune iajn apartaĵojn rilatajn al lia fulmrapida kariero; mia amiko, atentema gazetleganto kiel mi, povis kompletigi tion per tuta aro da anekdotoj. Ĉentovic subite ekstaris de ĉirkaŭ unu jaro inter la plej elstaraj ŝakmajstroj kiaj Aljeĥin', Capablanka, Tartakover, Lasker, Bogoljubov. Depost la apero de la deksep-jara mirindulo Rzecewski en la 1922-a ŝakturniro en Novjorko, neniam la subita apero de tute nekonata ulo en la faman gildon kaŭzis tian sensacion. Ĉar la intelektaj kapabloj de Ĉentovic neniel ebligis antaŭdiri tian brilegan karieron. Baldaŭ eksciiĝis la sekreto, ke tiu ŝakmajstro tute ne kapablas en sia privata vivo skribi eĉ unu frazon en kiu ajn lingvo sen ortografiaj eraroj, kaj kiel moke kaj kolere eldiris unu el liaj incititaj kolegoj: «Lia malklereco estas same universala en ĉiuj kampoj.» Filo de mizerega jugoslava danuba barĝisto, kies etega barĝo estis sinkigita iun nokton de grenobarĝego, li kiam dekdujara, post la forpaso de sia patro, estis eligita el mizero de la kompatema pastro de forgesita vilaĝo, kiu honeste penis kompensi per hejmaj taskoj tion, kion ne sukcesis lerni la kvieta apatia larĝfronta knabo en la vilaĝa lernejo.

Sed ĉiuj penoj restis vanaj. Mirko daŭre fremde gapis al la jam centfoje klarigitaj literoj: ankaŭ por la plej simplaj lecionoj mankis al lia malrapide laboranta cerbo ĉiu firma forto. Kiam li devis kalkuli, kiam dekkvar-jara li ankoraŭ bezonis helpi sin de siaj fingroj, kaj legi libron aŭ gazeton signifis por la duone kreskinta knabo ankoraŭ kroman klopodon. Tamen oni neniel povis konsideri Mirkon malbonvola aŭ malobeema. Li diligente faris tion kion oni petis de li, portis akvon, dishakis brullignon, kunlaboris en la kampoj, ordigis la kuirejon kaj zorge plenumis kun incita malrapideco ĉiujn petitajn servojn. Kio plej incitis la bonkoran pastron ĉe la malmolkapa knabo estis lia plena malpartoprenemo. Li nenion faris sen aparta peto, faris neniun demandon, neniam kunludis kun aliaj buboj kaj neniam trovis per si mem iun okupon, tiom longe kiam oni ne klare ordonis al li; ekkiam Mirko estis finplenuminta la dommastrumajn taskojn, li eksidis senmova en la ĉambro kun tia malplena rigardo kia tiu de ŝafoj en paŝtejo, tute ne interesiĝante pri tio kio okazas ĉirkaŭ li. Kiam vespere la pastro, fumante longan kamparan pipon, ludis siajn kutimajn tri ŝakpartiojn kun la ĝendarma suboficiro, la blondfaska knabo silente sidis apude kaj gapis sub siaj pezaj brovoj, ŝajne duondorma kaj indiferenta al la kvadratigita tabulo.

En iu vintra vespero, dum ambaŭ kunludantoj enprofundiĝis en sia taga partio, sonoris el la vilaĝstrato, la sonoriloj de alproksimiganta sledo pli kaj pli rapide. Kamparano kun neĝokovrita kaskedo ensaltis haste: lia patrino estis mortonta, la pastro urĝiĝu por akurate fari al ŝi lastajn benojn. Senhezite la pastro sekvis lin. La ĝendarma suboficiro, ne fintrinkinte sian glason da biero, ekbruligis novan pipon por foriro kaj pretiĝis eniĝi en siajn pezajn stangbotojn, kiam li rimarkis, kiel seninterrompe la rigardo de Mirko restis fiksita al la ŝaktabulo kun la komencita partio.

- Nu, ĉu vi volas finludi ĝin ? li serĉe diris kvazaŭ certa ke la duondormanta knabo ne komprenas kiel ĝuste movi eĉ unu el la pecoj sur la tabulo. La knabo gapis timigite, kapjesis kaj eksidis en la loko de la pastro. Post dekkvar movoj la ĝendarma suboficiro estis venkita kaj devis konfesi ke neniel lian malvenkon kaŭzis erara aŭ malĝusta movo. La dua partio finiĝis same.

«Je la azeno de Bileamo!» ekkriis mirigite la pastro je sia reveno, klarigante al la ĝendarma oficiro kiu ne tre bone konas la biblion, ke de dumil jaroj ne okazis tia miraklo ke mutulo subite estis eltrovinta la lingvon de la prudento. Malgraŭ la malfrua horo la pastro ne povis deteni sin defii sian duonanalfabetan helpanton por ŝakbatalo. Mirko facile venkis ankaŭ lin. Li ludis diligente, malrapide, seninterrompe, neniam levante sian larĝan klinitan frunton de la ludtabulo. Sed li ludis kun nediskutebla certeco; nek la ĝendarma suboficiro nek la pastro kapablis venki lin eĉ unu fojon en la sekvantaj tagoj. La pastro, pli sperta tiukampe ol iu ajn, taksi la malkapablojn de sia lernanto, estis vere scivola kiel tiu unuflanka aparta talento eltenus pli severan provadon. Post kiam li tondigis de la vilaĝa frizisto la malordajn pajloblondajn harojn de Mirko, por igi lin iom prezentebla, li kunvenigis la knabon sur sia sledo al la najbara urbeto kie li konis en kafejo de la ĉefplaco angulon kun fanatikaj ŝakludantoj, kiujn li mem kiel sciate ne povis supervenki. Ekestis en la sidantaj rondoj ne malgranda miro, kiam la pastro antaŭenŝovis la dekkvinjaran pajloblondan kaj ruĝvangan knabon kun ties interne turnita ŝafpelto kaj pezaj altaj stangobotoj en la kafejan salonegon, en kiu la knabo plu staris kun okuloj honte mallevitaj al angulo, ĝis oni lin invitis al iu ŝaktablo. En la unua partio Mirko estis venkita, ĉar la pastro neniam montris al li la tiel nomatan sicilian ludmalfermon. En la dua partio li atingis paton kun la plej bona ludanto. Ek de la tria kaj kvara li venkis ĉiujn unu post la alia.

Nun okazas en iu malgranda jugoslava provinca urbo tre malofta evento; tiel la unua apero de tiu kampara ĉampiono estis tuj rimarkita de la kolektiĝintaj eminentuloj de la urbo. Unuanime estis decidite, ke la mirinda knabo nepre restu en la urbo en la venontaj tagoj por ke oni kunvenigu la aliajn anojn de la ŝakklubo kaj precipe informu en lia kastelo la maljunan grafon Simĉic, ŝakfanatikulon. La pastro kiu rigardis al sia flegato kun tute nova fiero, sed kiu preter sia malkovrantoĝojo ne volis neglekti sian devon plenumi sian dimanĉan diservon, sciigis ke li estas preta lasi Mirkon reveni por pluaj provoj. La juna Ĉentovic estis gastigata je kostoj de la ŝakklubo en hotelo kaj en tiu vespero unuafoje vidis necesejan ĉambron. La sekvantan dimanĉan posttagmezon la ŝaksalono plenplenis. Senmove sidante dum kvar horoj antaŭ la ŝaktabulo, Mirko venkis dirante eĉ ne unu vorton nek levante la okulojn, unu ludanton post la alia; fine oni proponis samtempan partion. Daŭris iom ĝis oni povis komprenigi al la sensciulo, ke li devos sola ludi samtempe kontraŭ malsamaj ludantoj. Sed ekde kiam Mirko komprenis la regulon, li rapide plenumis la taskon, irante per siaj pezaj knarantaj ŝuoj malrapide de tablo al tablo kaj fine venkis en sep partioj el ok.

Nun komenciĝis grandaj interparoloj. Kvankam tiu nova ĉampiono striktasence ne apartenis al la urbo, la loka ŝovinismo tamen estis vive flamanta. Eble tiu urbeto kies ekziston ĝis nun preskaŭ neniu kapablis rimarki sur mapo, povas finfine famiĝi unuafoje, sendante en la mondon elstaran homon. Iu arta agento nomita Koller, ĝis nun zorginte nur pri kanzonistinoj kaj kantistinoj por la garnizona kabaredo, anoncis ke li pretas, kondiĉe ke oni provizu unujaran stipendion, instruigi la junulon en Vieno de iu eta bonega ŝakmajstro konata de li por ke li kleriĝu en la ŝaka fako. Grafo Simĉic, kiu neniam en sesdek jaroj da ĉiutaga ŝakludo estis ludinta kontraŭ tia rimarkinda kontraŭulo, tuj provizis la stipendion. En tiu tago komenciĝis la miriga kariero de la barĝistido.

Post duonjaro Mirko plene regis ĉiujn sekretojn de la ŝaktekniko, ĉiukaze ĝis strangaj limoj, kiujn oni poste multe studis kaj primokis en la fakaj rondoj. Ĉar Ĉentovic neniam sukcesis ludi eĉ nur unu elpensan – aŭ kiel fake dirite: blindan – ludon. Al li tute mankis la kapablo, bildigi al si la ŝaktabulon per simpla imago. Li ĉiam bezonis havi antaŭ si konkrete la nigroblankan kvadraton kun sesdekkvar fakoj kaj tridekdu figuroj; ankaŭ en la tempo de lia mondfamiĝo li konstante kunportis porteblan poŝŝaktabulon por vidigi antaŭ siaj okuloj la poziciojn, kiam li volis reludi majstran partion aŭ solvi ŝakproblemon por si. Tiu nemalgrava manko evidentigis lian imago-malkapablon kaj estis vive pridiskutata en la mallarĝaj fakaj rondoj same kiel inter muzikistoj iu bonega virtuozo aŭ dirigento montriĝus nekapabla ludi aŭ gvidi orkestron sen malfermita partituro. Sed tiu rimarkinda apartaĵo neniel malhelpis Mirkon en lia mirinda supreniĝo. Kiam deksepjara li jam estis gajninta dekduon da ŝakpremioj, kiam dekokjara la hungaran ĉampionecon, kaj kiam dudekjara fine la mondan ĉampionecon. La plej aŭdacaj ĉampionoj, ĉiuj unuope nekompareble superaj al li laŭ intelektaj kapabloj, imagokapablo kaj aŭdaco, estis venkitaj de lia obstina kaj malvarma logiko same kiel Napoleono de la malrapide movema Kutusovo, kiel Hanibalo de Fabio Kunktatoro, kiel rakontis Livio, dum li samtempe estis montrinta en sia infanaĝo tiajn rimarkindajn trajtojn de flegmo kaj de stulteco. Tiel okazis ke en la famgalerion de la ŝakmajstroj, kiu kunigas en siajn vicojn la malsamajn tipojn de intelekta supereco – filozofoj, matematikistoj, kalkulaj, imagaj kaj ofte kreivaj naturoj –, envenis unuafoje tute neatendito en la spritan mondon, peza malrapida kampara bubo, el kiu eĉ la plej lertaj ĵurnalistoj sukcesis eltiri eĉ nur unu solan publikeblan utilan vorton. Fakte, tion kion Ĉentovic malhavigis al gazetoj per spritaj frazoj, li baldaŭ anstataŭigis riĉe per anekdotoj pri si. Ĉar en la sekundo kiam li stariĝis de el la ŝaktabulo kie li estis senegala majstro, Ĉentovic neeviteble iĝis groteska plene komika figuro; malgraŭ sia nigra festokostumo, sia pompa kravato kun iom tro okulfrapa perlopinglo kaj siaj zorge manikuritaj fingroj li restis en sia sinteno kaj konduto la sama limigita kampara bubo kiu purigadis la loĝejon de la pastro. Mallerte kaj pro tio senhonte plumpe por ĝojo kaj incito de liaj fakkolegoj li penis eltiri el siaj dotoj kaj sia famo etmensan kaj ofte ankaŭ malaltan mongajnon ĉie kie mono estis gajnebla. Li vojaĝis de urbo al urbo, ĉiam loĝante en la plej malmulte kostaj hoteloj, li ludis en la plej etaj kluboj, nur kondiĉe ke oni pagu al li honorariojn, li lasis sian bildon aperi sur reklamo por sapo, kaj ankaŭ, preteratentante la primokojn de siaj konkurantoj kiuj bone sciis ke li ne kapablas taŭge verki tri frazojn, li vendis sian nomon por iu «Filozofio de ŝako» kiun fakte verkis eta galicia studento por vendosukcesa eldonisto. Kiel al ĉiu obstinulo mankis al li ĉia sento pri ridindeco; de post sia venko en la monda turniro li konsideris sin kiel la plej grava homo en la mondo, kaj lia scio ke li venkis ĉiujn tiujn spritajn inteligentajn brilajn parolantojn kaj skribantojn sur ties propra tereno, kaj antaŭ ĉio la konkreta fakto, ke li gajnas pli da mono ol ili, ŝanĝis lian originan malfidemon en malvarman fierecon elmontritan plej plumpe.

«Sed kiel tia rapida famiĝo povus ne ebriigi tiun malplenan kapon?» eldiris mia amiko, ĵus informinte min pri evidentaj pruvoj de la aparta supereco de Ĉentovic. «Kiel dudekunujara kampara knabo el Banato ne ŝvelus pro orgojlo, kiam li subite gajnas en unu semajno per ioma puŝo de figuroj sur ligna tabulo pli multe ol lia tuta devenvilaĝo en tuta jaro per arbohakado kaj aliaj penigaj laboroj? Kaj sekve estas ne vere tre facile, konsideri sin granda homo kiam oni ne havas eĉ la plej etan ideon, ke iam vivis iuj Rembranto, Betoveno, Danto aŭ Napoleono. Tiu knabo en sia enmurigita cerbo scias nur tion, ke li perdis neniun ŝakpartion de monatoj, kaj ĉar li eĉ ne imagas, ke ekzistas krom ŝako kaj mono aliaj valoraĵoj sur nia tero, li havas ĉiujn kialojn por ĝoji.»

Tiuj sciigoj de mia amiko senmanke incitis mian scivolemon. Ĉiuj specoj da monomaniulaj homoj enamiĝintitaj en unu nura ideo allogis min dum mia tuta vivo ĉar ju pli iu limigas sin, des pli tiu aliflanke proksimiĝas al la senfineco; ĝuste tiaj ŝajne marĝenuloj termite konstruas al si el aparta materialo rimarkindan kaj tial unikan resumon de la mondo. Tiel mi ne malkaŝis mian intencon, atente observi tiun apartan specimenon de intelekta monomanio dum tiu dekdutaga vojaĝo al Rio.

Tamen mia amiko admonis min: «Vi havas malmultan ŝancon. Tiom kiom mi scias neniu iam sukcesis elĉerpi la plej etan psikologian materialon el tiu Ĉentovic. Malantaŭ sia tuta funda stulteco tiu ruza kamparano kaŝas la grandan inteligentecon, ne montri malfortan flankon, kaj tion dank al la simpla tekniko, ke li fuĝas ĉies konversacion krom kun kamparanoj el sia propra sfero kun kiu li renkontiĝas en etaj gastejoj. Tie kie li antaŭsentas kleran homon, li enrampas en sian helikokonkon; sekve neniu povas aserti ke li iam aŭdis de li iun stultan vorton aŭ ke li povis mezuri la supozatan senliman profundecon de lia malklereco.»

Mia amiko fakte certe pravis. Dum la unuaj tagoj de la vojaĝo montriĝis kvazaŭ tute neeble alproksimiĝi al Ĉentovic sen kruda malĝentileco, kion mi definitive malhavas. Foje li paŝis sur la promenoferdeko, sed ĉiam kun la manoj kunpremitaj en sia dorso, kun tia sinteno fiere enprofundiĝinta en si, kiel Napoleono sur la konata bildo; cetere li ĉiam tiel urĝe kaj bruske faris sian ferdek-rondpromenadon ke oni devus kure postsekvi lin, por povi lin alparoli. Li neniam montris sin nek en la salonego, nek en la trinkejo, nek en la fumosalono; kiel stevardo sciigis al mi konfidence, li pasigis la plej grandan parton de siaj tagoj en sia kajuto por ekzerci aŭ reludi partiojn sur granda ŝaktabulo.

Post tri tagoj mi fakte ekincitiĝis ke lia bonega defendostrategio estis pli forta ol mia volo alproksimiĝi al li. Mi ne jam havis en mia tuta vivo la okazon konatiĝi kun ŝakmajstro, kaj ju pli mi penis personigi por mi tian tipon, des pli neimagebla ŝajnis al mi tia cerba aktiveco, kiu dum tuta vivo ekskluzive turniĝas en spaco de sesdekkvar nigraj kaj blankaj fakoj. Mi bone konis el propra sperto la misteran allogecon de la «reĝa ludo» de la unika ludo inter ĉiuj kiujn la homo inventis kiu suverene sendependiĝas de la tiraneco de la hazardo kaj donas venkopalmojn nur al la menso aŭ pli ĝuste al iu aparta formo de la mensaj dotoj. Sed ĉu oni ne jam kulpas pro bedaŭrinda limigo, kiam oni nomas ŝakon ludo? Ĉu ĝi ne estas scienco, arto, ŝvebanta inter tiuj kategorioj, kiel la mortotuko de Mohamedo inter ĉielo kaj tero, iu unika ligilo inter ĉiuj kontraŭaj paroj; antikva kaj tamen eterne nova, meĥanika en ties principoj kaj tamen tre efika dank al fantazio, limigita en fiksa geometria spaco kaj samtempe senlima en ties kombineblecoj, konstante evoluanta kaj tamen sterila, pensado kiu kondukas al nenio, matematiko kiu nenion kalkulas, arto sen verkoj, arkitekturo sen materio kaj pro tio ne malpli longdaŭra kiel atestite en ties esto kaj ekzisto kiel ĉiuj libroj kaj verkoj, la sola ludo kiu apartenas al ĉiuj popoloj al ĉiuj tempoj kaj pri kiu neniu scias kiu dio alportis ĝin sur la Teron por mortigi la enuon, akrigi la spiriton, streĉi la animon. Kie ĝi komenciĝas kaj kie ĝi finiĝas? Ĉiu infano povas lerni ties bazajn regulojn, ĉiu laiko povas ekzerciĝi, kaj tamen ĝi povas produkti ene de tiu neŝanĝebla mallarĝa kvadrato apartan specon de majstroj, nekompareblaj al ĉiuj aliaj, homoj kun unika doto aparte taŭga por ŝako, specifaj genioj en kiuj klarvido, persisto kaj teĥniko efikas en sama difinita disdivido kiel ĉe matematikistoj, verkistoj, muzikistoj sed nur en alia aranĝo. En pli fruaj tempoj kiam furoris fiziognomio iu Gall estus distranĉinta la cerbon de tia ŝakmajstro, por certiĝi ĉu troviĝas ĉe tiaj ŝakgenioj aparta faldo en la griza maso de la cerbo, iaspeca ŝakmuskolo aŭ ŝakĝibo kiu pli forte disvolviĝus ol en aliaj kapoj. Kaj kiom tia fiziognomisto estus interesiĝinta pri la kazo de Ĉentovic, ĉe kiu tiu specifa genio aspektas diserigita en absoluta intelekta stulteco, kiel orpajlero en cent kilogramoj da kruda senerca ŝtono! Principe estus al mi de tiam komprenebla la fakto, ke tiaspeca unika, tia genia ludo devas krei por si specifajn matadorojn, sed kiel malfacile, kiel tamen neeble imagi la vivon de sprita lerta homo kiu reduktas por si la mondon nur al mallarĝa vojeto inter nigro kaj blanko, kiu serĉas sian vivtriumfon en simpla ir- kaj revena antaŭen kaj malantaŭen movo de tridekdu figuroj, homo por kiu nova malfermo – la kavaliron anstataŭ la peonon – jam estas glorfaro kaj signifas ties senmortecon en mizera angulo de libro pri ŝako, homo, sprita homo, kiu nefreneziĝinte dum dek dudek tridek kvardek jaroj dediĉas la tutajn fortojn de sia cerbumado ĉiam kaj ĉiam denove al la ridinda celo, puŝi en angulon lignan reĝon sur ligna tabulo!

Kaj nun tia fenomeno, tia escepta genio aŭ mistera strangulo unuafoje troviĝis en mia proksimeco, je ses kajutoj sur la sama ŝipo, kaj mi malbonŝanculo, por kiu scivolo por spritaĵoj fariĝas iaspeca pasio, ne kapablis alproksimiĝi al li. Mi ekimagis la plej absurdajn ruzojn; iel tikli lin en lia orgojlo, ŝajnigante ke mi intervjuus lin por grava gazeto; aŭ kapti lin per lia monavido, proponante al li monhavigan turniron en Skotlando. Sed fine mi memoris ke la plej taŭga teĥniko de ĉasisto por logi sovaĝan kokon konsistas el imitado de lia nuptokrio; kio fakte povus pli efiki por tiri al si la atenton de ŝakmajstro, ol se oni mem ludas ŝakon?

En mia tuta vivo mi neniam estis serioza ŝakspertulo kaj tio pro la simpla kaŭzo, ke mi ĉiam ludis ŝakon nur surface kaj precipe por mia plezuro; kiam mi eksidas por horo antaŭ ŝaktabulo, tio neniel okazas por streĉi min sed male por delasi mensan streĉitecon. Mi «ludas» ŝakon en la vera signifo de la vorto, dum la aliaj «seriozas» ŝakon se kuraĝi enkonduki tian esprimon en la lingvon. Por ŝako, kiel por amo, partnero estas nepre havenda, kaj mi momente ne jam sciis ĉu troviĝis aliaj ŝakamantoj surŝipe krom ni. Por logi ilin el siaj truoj, mi starigis primitivan kaptilon, en kiu mi kun mia edzino, kvankam ŝi ankoraŭ pli malbone ludas ol mi, sidis antaŭ ŝaktabulo en la fumosalono. Kaj fakte, antaŭ ni ludis la sesan movon, jam ekstaris iu en la pasejo, dua ricevis permeson rigardi; fine troviĝis ankaŭ la dezirata kunludanto, kiu proponis al mi kunludi. Li nomiĝis McConnor kaj li estis konstruinĝeniero kiu, laŭ tio kion mi aŭdis, gajnis multe da mono borinte naftoputojn en Kalifornio, laŭ ekstera aspekto fortika homo kun fortaj kvazaŭ kvadrataj makzeloj, potencaj dentoj kaj intensa vizaĝkoloro, kies evidenta ruĝeco verŝajne almenaŭ parte estis ŝuldita al abunda uzo de viskio. La okulfrape larĝaj preskaŭ atletaj potencegaj ŝultroj bedaŭrinde ankaŭ rolis en la korpa evidentigo de la karaktero, ĉar tiu s-ro McConnor apartenis al tiu speco de altmemestimaj sukcesantoj, kiuj konsideras malvenkon en la plej bagatela ludo jam kiel malaltigon de sia reputacio. Kutimante rekte iri al celo en la vivo, kaj atingante ĉion kun efektiva sukceso, tiu masiva memkreita homo estis iaforme suprenpelita de sia supereco, tiel ke ĉiu obstaklo ŝanĝiĝis al maldeca kontraŭaĵo kaj kvazaŭ ofendo. Kiam li estis perdinta la unuan partion, li fariĝis malamikema kaj klarigis multvorte kaj diktatorece, ke tion povis kaŭzi nur momenta malatento, je la tria ke kulpas pri lia malvenko la bruo en la ĉirkaŭaĵo; li neniam pretis perdi partion sen tuj postuli revenĝan partion. Komence min amuzis tiu ambicia obstino; fine mi konsideris ĝin pli kiel neeviteblan kaptilon por mia vera celo, logi la mondmajstron al nia tablo. La trian tagon ja sukcesis, sed nur duone sukcesis. Ĉu Ĉentovic observis nin el la promenoferdeko tra la fenestro antaŭ la ŝaktabulo, ĉu li honoris nin per sia hazardŝajna ĉeesto en la fumosalono, li enpaŝis ekde kiam li vidis nin neprofesiulojn praktiki lian arton, nevole ĉiufoje unu paŝon pli proksimen kaj ĵetis el tiu mezurita distanco ekzamenan rigardon sur la tabulon. McConnor estis ĵus ludinta. Kaj tiu sola movo ŝajne sufiĉis al Ĉentovic por ekscii, kiom malmulte interesa estus plua observado de niaj diletantaj klopodoj por lia majstreca atento. Kun la sama memkompreneblogesto, kiel ĉiu el ni forlasus en librovendejo reklamitan malbonan krimromanon, sen eĉ foliumi ĝin, li forpaŝis de nia tablo kaj forlasis la ĉambron. «Pesita kaj taksita tro malpeza.» mi pensis iom incitita de tiu malvarma rigardo kaj por iel liberiĝi de mia incitiĝo, mi diris al McConnor:

«Via movo ŝajne ne tre kontentigis la majstron.»

«Kiun majstron?»

Mi klarigis al li, ke tiu sinjoro, kiu ĵus preterpasis kaj rigardis nian ludon malaprobe, estas la ŝakmajstro Ĉentovic. Nun, mi aldonis, ni ambaŭ transvivos tion kaj kontentiĝos sen kordoloro de lia famula malestimo; malriĉuloj ja devas kuiri per akvo. Sed surprizige mia sciigo neatendite efikis al McConnor. Li estis tuj incitita, forgesis nian ludon, kaj lia fieremo evidente ekfrapis. Li diris, ke li tute ne sciis ke Ĉentovic estas en la ŝipo, kaj Ĉentovic nepre ludu kontraŭ li. Li neniam antaŭe ludis kontraŭ iu mondĉampiono krom unufoje dum iu samtempa partio kun kvardek aliaj; tio jam estis terure streĉa, kaj li estis tiam preskaŭ venkinta. Li demandis ĉu mi persone konas la majstron. Mi nee respondis. Ĉu mi konsentus alparoli lin kaj inviti lin? Mi rifuzis pretekstante ke Ĉentovic estis laŭ mia scio tute ne malferma por novaj interkonatiĝoj. Cetere, kiel povus ĉarmi mondĉampionon, kunludi kun ni triaklasaj ludantoj?

Nun mi ne devintus alparoli al tiuspeca fierema viro kia McConnor pri triaklasaj ludantoj. Li kliniĝis malantaŭen, kaj krude klarigis ke siaflanke li ne povis kredi, ke Ĉentovic povus rifuzi ĝentilan inviton de ĝentlemano, kaj ke li tuj zorgos pri tio. Laŭ lia deziro mi faris por li priskribon de la mondĉampiono, kaj li haste, tuj forlasante nian ŝaktabulon, pro neregebla senpacienco postkuris Ĉentovic-on sur la promenoferdeko. Denove mi konstatis ke oni ne haltigu la posedanton de tiaj larĝaj ŝultroj, ekkiam li ĵetis sian volon sur iu celo.

Mi atendis iom streĉite. Dek minutojn poste McConnor revenis ne tre kontenta, laŭ mia sento.

«Kio nun ?» mi demandis.

«Vi pravis» li respondis iom incitita. «Ne tre agrabla sinjoro. Mi prezentis min, diris kiu mi estas. Li en neniu momento premis al mi la manon. Mi provis komprenigi al li kiel fieraj kaj honoritaj ni ĉiuj estus sur la ŝipo, se li konsentus ludi samtempan partion kontraŭ ni. Sed li restis kun diable rekta dorso; li bedaŭris sed li laŭ kontrakto kun siaj agentoj havas devojn, kiuj absolute malpermesas al li ludi sen honorarioj dum la tuta turneo. Lia minimumo estas po ducent kvindek dolaroj por unu partio.»

Mi ridis. «Mi vere neniam sukcesus pensi, ke forŝovo de nigraj kaj blankaj figuroj povus fariĝi tiaspeca enspeziga komerco. Nun mi esperas ke vi same ĝentile disiĝis.»

Sed McConnor restis tute serioza: «La partio estas planita por morgaŭ je la tria posttagmeze. Ĉi tie en la fumosalono. Mi esperas ke ni ne lasos nin tiel facile venkigi.»

«Kiel? Ĉu vi pagis al li la ducent kvindek dolarojn?» mi diris ŝokita.

«Kial ne? Estas lia profesio. Se mi havus dentodoloron kaj bonŝance troviĝus dentkuracisto en la ŝipo, mi ne postulus ke li eligu mian denton senpage. La viro tute pravas postuli altan prezon; en ĉiu fako la efektivaj konantoj ankaŭ estas la plej bonaj komercistoj. Kaj jen mia opinio: ju pli klara estas la negocado, des pli bone. Mi preferas pagi kontante, ol lasi min favorigi de iu sinjoro Ĉentovic kaj fine ŝuldi al li dankojn. Fine mi jam perdis en unu vespero en nia klubo pli ol ducent kvindek dolarojn kaj tamen ne ludis kontraŭ monda majstro. Por «triaklasa» ludanto ne estas honto esti venkota de iu Ĉentovic.»

Min amuzis rimarki kiel profunde mi ofendis la memestimon de McConnor per la nura senkulpa vorto «triaklasa ludanto». Sed ĉar li decidis pagi la kostan ŝercon, mi havis neniun argumenton kontraŭ lia malkonvena fieremo, kiu fine ebligos al mi konatiĝi kun mia strangulo. Ni kiel eble plej rapide informis pri la planita evento la kvar aŭ kvin sinjorojn, kiuj ĝis nun prezentis sin kiel ŝakludantoj, kaj antaŭmendis ne nur niajn tablojn sed ankaŭ la najbarajn por esti kiel eble plej malmulte ĝenataj de preterpasantoj dum la planita matĉo.

La sekvan tagon nia eta grupo plennombre aperis je la interkonsentita horo. La centra loko fronte al la majstro estis kompreneble donita al McConnor, kiu malŝarĝiĝis de sia nervozeco, dum li ekbruligis unu cigaron post la alia kaj konstante maltrankvile alrigardis la horloĝon. Sed la mondmajstro atendigis ĉiujn dum dek bonaj minutoj – mi memoris pri rakontoj de mia amiko pri tiaj aferoj – pro kiuj lia apero ĉiukaze akiris pli altigitan aplombon. Li alpaŝis trankvile kaj malstreĉite al la tablo. Sen prezenti sin – «Vi scias kiu mi estas, kaj kiuj vi estas ne interesas min», ŝajne esprimis tiu malĝentileco –, li komencis kun fakula sekeco la protokolajn pretiĝojn. Ĉar samtempa partio neeblis sur la ŝipo manke de disponeblaj ŝaktabuloj, li proponis ke ni ĉiuj kune ludu kontraŭ li. Post ĉiu movo li iros al alia tablo en la fino de la salono, por ne ĝeni niajn interkonsiliĝojn. Ekde kiam ni estos farinta nian movon, ni devos frapeti kuleron kontraŭ glaso, ĉar bedaŭrinde ne haveblis tablosonorilo. Li proponis maksimuman tempon por ĉiu movo je dek minutoj, se ni ne deziras alian aranĝon. Ni kompreneble aprobis ĉiujn proponojn kiel timemaj lernantoj. La kolorelekto donis la nigrajn al Ĉentovic; plu staranta li faris la unuan kontraŭmovon kaj tuj sidiĝis en la atendoloko kiun li proponis kie li malstreĉe apogita ekfoliumis ilustritan gazeton.

Ne havas multan sencon rakonti la partion. Ĝi finiĝis kiel ĝi kompreneble devis finiĝi: kun nia kompleta malvenko, kaj tio jam je la dudekkvara movo. Ke monda ŝakmajstro forbalais per la maldekstra mano sesopon da mezaj aŭ submezaj ludantoj, estis en si mem ne mirige; verdire plej incite efikis al ni tiu superema maniero, per kiu Ĉentovic tro klare sentigis al ni, ke li supervenkis nin per la maldekstra mano. Li ĉiufoje ŝajne ĵetis nur rapidan rigardon al la tabulo, preterrigardis nin tiel neglekteme, kvazaŭ ni estus nur senvivaj lignaj figuroj, kaj tiu impertinenta gesto neeviteble memorigis pri tiu per kiu oni ĵetas peceton al mordema hundaĉo forrigardante ĝin. Laŭ mi li povintus delikate atentigi nin pri iuj eraroj aŭ konsoli nin per afabla vorto. Sed ankaŭ post la fino de la partio tiu ŝakaŭtomato eligis eĉ ne unu silabon, sed dirinte «mato» senmova antaŭ la tablo atendis ĉu oni deziris de li duan partion. Mi jam ekstaris por senhelpe, kiel oni ĉiam restas fronte al la dikhaŭta krudeco, komprenigi per ia gesto ke finiĝis almenaŭ el mia flanko la plezuro interkonatiĝi kun tiu perfekta dolarkomerco, kiam je mia incitiĝo McConnor diris apud mi per tute raŭka voĉo: «venĝo!»

Mi tute teruriĝis pro la provoka tono; fakte en tiu momento la invito de McConnor pli aspektis kiel tiu de boksisto antaŭ ekbatalo ol tiu de bonedukita ĝentelmano. Ĉu estis pro la malagrabla maniero en kiu Ĉentovic traktis nin, ĉu pro lia evidenta ambicio, ĉiukaze la sinteno de McConnor tute ŝanĝiĝis. Kun ruĝo en lia vizaĝo alte ĝis la frontharoj, kun la naztruoj forte streĉitaj pro interna premo, li videble ŝvitis kaj li tranĉis al si lipfaldon kiun li mordis kontraŭ sia batale antaŭenigita mentono. Mi maltrankvile rekonis en liaj okuloj tiujn flametojn de neregebla doloro, kiel ĝi cetere nur kaptas homojn ĉe rulettablo, kiam por la sesa aŭ sepa fojo de vetmonduobligo la ĝusta koloro daŭre ne venas. En tiu momento mi sciis ke tiu fanatika ambiciulo ludos, ludados kaj reludos kontraŭ Ĉentovic kum simpla aŭ duobla vetaĵo tiom longe ĝis li almenaŭ unu fojon gajnos unu partion, eĉ se tio kostus al li lian tutan havaĵon. Se Ĉentovic rezistos, li estus trovinta ĉe McConnor orminejon, el kiu li povos elŝoveli kelkajn milojn da dolaroj ĝis Bonaero.

Ĉentovic restis senmova. «Bonvolu» li ĝentile respondis «la sinjoroj ludi nun la nigrajn.»

Ankaŭ la dua partio ne ofertis ŝanĝitan bildon, krom ke nia cirklo ne nur pligrandiĝis sed ankaŭ fariĝis pli viva pro novaj scivolemuloj. McConnor tiel fikse rigardis la tabulon, kvazaŭ li volus magnetizi la figurojn per sia volo por gajni; mi sentis ke li estus entuziasme oferinta mil dolarojn por la ĝojkrio «mato!» kontraŭ la malvarmnaza kontraŭludanto. Rimarkinde iom de lia obstina ekscitiĝo nekonscie superŝutis nin. Ĉiu unuopa movo estis nekompareble pli senkompate diskutata ol antaŭe, ĉiam ni retenis nin unu la alian ankaŭ en la lasta momento, ĝis ni unuanime donis la signalon, kiu revoku Ĉentovic-on al nia tablo. Iom post iom ni atingis la deksepan movon, kaj je nia propra surprizo ni atingis pozicion, kiu ŝajnis mirige favora, ĉar ni sukcesis antaŭenigi la peonon de la c‑linio ĝis la antaŭlasta fako c2; ni bezonis nur puŝi ĝin ĝis c1 por gajni novan damon. Ne tute komforte estis al ni kompreneble ĉe tiu evidenta ŝanco; ni ĉiuj kune suspektis ke Ĉentovic, kiu ja longdistance antaŭvidas la situacion, certe devis esti antaŭŝovinta tiun ŝajne de ni atingitan avantaĝon kun intenco kapti nin ĉe la hoko. Sed malgraŭ streĉaj kunaj esploroj kaj diskutoj ni ne sukcesis evidentigi la kaŝitan ruzon. Fine jam tute ĉe la limo de la difinita cerbumotempo, ni decidiĝis riski fari la movon. Jam McConnor estis ŝovonta la peonon, kiam li sentis sin subite kaptita ĉe la brako kaj iu mallaŭte kaj draste flustris: «Je dia volo! Ne faru!» Nevole ni ĉiuj turnis nin. Sinjoro ĉirkaŭ kvardekkvin-jara, kies malgrandan akutan vizaĝon mi jam rimarkis sur la promenoferdeko pro ties aparta preskaŭ kreteca paleco, certe estis alirinta al ni en la lastaj minutoj, dum ni turnis nian tutan atenton al la problemo. Li haste aldonis, rimarkante niajn rigardojn:

«Se vi nun farus damon, li atakus per la kuriero je c1, vi kaptus responde per la ĉevalo. Sed intertempe li iros per sia libera peono al d7, minacos vian turon, kaj eĉ se vi diros «ŝakon» per via ĉevalo, vi perdos kaj estos venkita post naŭ aŭ dek movoj. Tio estas proksimume la sama situacio kiel tiu kiun Aljeĥin' iniciatis kontraŭ Bogoljubov en la granda turniro de Pistyan en 1922.»

McConnor delasis la manon de la figuro kaj alrigardis ne malpli surprizita ol ni ĉiuj la viron kiu falis el la ĉielo kvazaŭ neatendita helpema anĝelo. Iu kiu kapablis antaŭkalkuli maton naŭ movojn antaŭe, certe estis unuaranga fakulo, eble eĉ konkuronto por la ĉampioneco, vojaĝanta al la sama turniro, kaj lia subita enveno kaj enmiksiĝo precize en ia tiel kritika momento estis iel preskaŭ supernatura. McConnor unua reagis: «Kion vi konsilus?» li flustris incitita.

«Ne tuj antaŭen, sed unue ŝajneskapi! Antaŭ ĉio forŝovi la reĝon el g8 al h7. Li verŝajne tiam portos la atakon sur la alian flankon. Sed vi defendos per la turo c8-c4; tio kostos al li du tempojn, unu peonon kaj la superecon. Tiam staros libera peono kontraŭ libera peono, kaj se vi ĝuste sintenos defende, vi ankoraŭ atingos paton. Pli bonan rezulton vi ne atingos.» Ni denove miris. La precizeco ne malpli ol la rapideco de lia kalkulo estis iom ebriiga; tio aspektis kvazaŭ li legus la movojn el iu presita libro. Ĉiukaze dank al lia enmiksiĝo efikis magie la neatendita ŝanco konduki la partion al pato kontraŭ mondmajstro. Ĉiuj kune ni flankenmetis nin, por ke li povu pli libere rigardi al la tabulo. Ankoraŭ foje McConnor demandis:

«Sekve reĝo de g8 al h7 ?»

«Jes certe! Antaŭ ĉio eskapi!»

McConnor obeis kaj ni frapetis la glason. Ĉentovic alpaŝis indiferente kiel kutime al nia tablo kaj taksis en unu ekrigardo la kontraŭmovon. Sekve li ŝovis je la flanko de la reĝo la peonon h2-h4, precize kiel antaŭdiris nia nekonata helpanto. Kaj jam tiu flustris ekscitita:

«La turo antaŭen, la turo antaŭen, c8 al c4, li sekve devos protekti la peonon. Sed tio ne helpos lin! Vi ataku, ne zorgante pri lia libera peono, per la ĉevalo c3-d5 kaj la ekvilibro denove estos restarigita. La tuta premo antaŭen, anstataŭ defendi!»

Ni ne komprenis kion li pensis. Por ni, kion li diris, estis ĉinaĵo. Sed jam fascinita McConnor faris la movon kiun la alia konsilis sen cerbumi. Tiam ni frapetis la glason por revoki Ĉentovic-on. Unuafoje li ne tuj decidis, sed fikse rigardis la tabulon. Tiam li faris precize la movon kiun la fremdulo antaŭdiris, kaj forturnis sin. Tamen antaŭ ol li ekiris okazis io nova kaj neatendita. Ĉentovic levis la rigardon kaj esploris niajn vicojn; evidente li volis trovi kiu unuafoje lin kontraŭstaris tiel energie.

Ekde tiu rigardo nemezureble kreskis nia ekscitiĝo. Ĝis tiam ni ludis sen serioza espero, sed nun la penso rompi la arongatecon de Ĉentovic ekboligis nian sangon. Sed jam nia nova amiko ordonis la sekvantan movon, kaj ni povis revoki Ĉentovic-on – miaj fingroj tremetis kiam mi frapetis la kulereton kontraŭ la glaso – kaj nun venis nia unua triumfo. Ĉentovic kiu ĝis nun nur stare ludis, hezitis, hezitadis kaj fine sidiĝis. Li eksidis malrapide kaj peze; tiel la ĝisnuna desupre-malsupren-eco de li al ni estis jam almenaŭ korpe ĉesinta. Ni trudis al li, almenaŭ space meti sin je la sama nivelo kiel ni. Li longe cerbumis kun la okuloj senmove turnitaj al la tabulo, tiel ke oni apenaŭ povis vidi liajn pupilojn sub liaj nigraj brovoj, kaj dum streĉa pripensado pli kaj pli malfermiĝis lia buŝo, kio donis al lia ronda vizaĝo iom stultan esprimon. Ĉentovic cerbumis dum kelkaj minutoj, sekve faris iun movon kaj stariĝis. Kaj jam nia amiko flustris:

« Jen atendomovo! Bone elpensite! Sed ne postsekvi ĝin! Trudi interŝanĝon, sekve ni atingas paton kaj neniu dio povos helpi lin.»

McConoor obeis. Ekis en la sekvaj movoj inter ili ambaŭ iu ir- kaj revenado al ni nekomprenebla – delonge ni la ceteraj estis malsuprenigitaj al silentaj flankroluloj –. Post ĉirkaŭ sep movoj Ĉentovic levis la okulojn post tre longa cerbumado kaj proklamis:

«Pato.»

Dum momento regis absoluta silento. Oni subite aŭdis la ondojn brui, kaj la radioaparaton ĵazi el la salono supre, oni perceptis ĉiun paŝon el la promeno-ferdeko kaj la mallaŭtan fajnan siblon de la vento tra la enestrojuntoj. Neniu el ni spiris, tio estis okazinta tro subite kaj ni ĉiuj estis fakte teruritaj pro la neverŝajneco, ke iu nekonatulo trudis sian volon al la mondmajstro jam per duonperdita ludo. McConnor kliniĝis malantaŭen en la fotelo, la haltigita spiro igis lin eligi iun aŭdeblan ĝojan «Ha!» el la lipoj. Mi fronte observis Ĉentovic-on. Jam en la lastaj movoj ŝajnis al mi ke li pli paliĝis. Sed li sukcesis regi sin. Li restis en sia ŝajne indiferenta fiksa sinteno kaj demandis malstreĉite, dum li forŝovis la figurojn el la tabulo per trankvila mano:

« Ĉu la sinjoroj deziras trian partion?»

Li demandis tute objektive, komerce. Sed rimarkinde, li ne estis alrigardinta al McConnor, sed akute kaj rekte la okulojn al nia savinto. Same kiel ĉevalo rekonas laŭ pli firma sido novan pli bonan rajdanton, li certe rekonis laŭ la lastaj movoj sian efektivan veran kontraŭanton. Nevole ni sekvis lian rigardon, kaj streĉitaj vidis la fremdulon. Tamen antaŭ tiu povis cerbumi kaj entute respondi, McConnor lin alparolis en sia ambicia ekscitiĝo jam triumfante:

«Memkompreneble! Sed nun vi ludu sola kontraŭ li! Vi sola kontraŭ Ĉentovic!»

Tiam okazis io iom neatendita. La fremdulo, kiu rimarkinde plu fikse rigardis al la jam malplenigita tabulo, teruriĝis ĉar ĉiuj rigardoj direktiĝis al li kaj li sentis sin alparolita tiel entuziasme. Li konfuze ekmoviĝis.

«Neniel ajn, sinjoroj» li balbutis videble trafita. «Estas entute neeble... mi tute ne taŭgas... mi ne sidis antaŭ ŝaktabulo de pli ol dudek, ne dudekkvin jaroj... kaj mi konstatas nur nun, kiel mi malĝentile kondutis, dum mi senpermese enmiksiĝis en vian ludon... Bonvolu pardoni mian entrudiĝon... mi certe ne pli longe ĝenos.» Kaj eĉ antaŭ ol ni reorientiĝis post nia surprizo, li jam estis foririnta kaj forlasinta la ĉambron.

«Sed tio estas tute neebla!» tondrokriis la impetema McConnor pugnobatante la tablon. «Absolute neeble, ke tiu viro ne ludis ŝakon de dudekkvin jaroj! Li antaŭkalkulis ĉiujn movojn, ĉiujn respondojn kun kvin aŭ ses movoj da antaŭvido. Neniu kapablas tion atingi senpene. Estas entute neeble – ĉu ne vere?» Kun la lasta demando McConnor nevole turnis sin al Ĉentovic. Sed la mondmajstro restis plu malvarma.

«Mi ne kapablas prijuĝi tion. Ĉiukaze la viro ludis iom nekutime kaj interese; tial mi volonte lasis al li iun ŝancon.» Samtempe li stariĝis indifirenta, kaj aldonis en sia senemocia maniero:

«Se la sinjoro aŭ la sinjoroj deziras ludi kroman fojon morgaŭ, mi staros je tria horo je via dispono.»

Ni ne povis nin deteni rideti. Ĉiuj el ni sciis, ke Ĉentovic neniel doneme lasis ŝancon al nia nekonata helpinto, kaj ke tiu rimarko estis nenio alia ol naiva elfuĝo, por kaŝi sian malvenkon. Des pli fortege kreskis nia deziro, vidi tian arongatecon humiligita. Unuafoje ambicia batalemo gajnis nin pacajn malstreĉajn ŝippasaĝerojn, ĉar la penso, ke ĝuste sur nia ŝipo meze de la oceano la ŝakmajstro povus esti severe venkita – rekordo kiun ĉiuj telegrafoficejoj fulme dissendus en la tutan mondon – fascinis nin plej provokeme. Al tio aldoniĝis la magio de la mistero kiun kaŭzis la neatendita enmiksiĝo de nia savinto precize en la kritika momento kaj la kontrasto inter lia preskaŭ terurita modesteco kun la nehaltigebla superosento de la profesiulo. Kiu estis tiu nekonatulo? Ĉu la hazardo metis en la taglumon ankoraŭ nemalkovritan ŝakgenion ? Aŭ ĉu famega ŝakmajstro kaŝis al ni sian nomon pro nekomprenebla kaŭzo ? Ni pridiskutis ĉiujn tiujn eblecojn tre ekscititaj, eĉ la plej aŭdacaj hipotezoj ne ŝajnis al ni sufiĉe aŭdacaj, por harmoniigi la misteran timon kaj la surprizigan scion de la fremdulo kun lia agnoskebla ludarto. Por unu afero ni tamen restis unuanimaj : por neniu kaŭzo ni rezignus pri la spektaklo de nova batalo. Ni decidis ĉiuj klopodi por ke nia helpinto ludu denove kontraŭ Ĉentovic en la sekva tago, por kiu McConnor promesis pagi proprakoste. Ĉar intertempe per pridemando de stevardo sciiĝis ke la nekonatulo estas aŭstro, oni taskigis min samlandanon, transdoni al li nian inviton. Mi ne bezonis longan tempon por malkovri la tiel haste fuĝintan ulon sur la promenoferdeko. Li kuŝis sur kuŝfotelo kaj legis. Antaŭ ol alpaŝi al li, mi kaptis la okazon, observi lin. La akute distranĉita kapo ripozis sur kusenoj en sinteno de ia laceco; ankoraŭ foje mi rimarkis la apartan palecon de la relative juna vizaĝo, kies brile blankaj haroj ĉirkaŭis la tempiojn; mi ne scias kial, al mi impresis kvazaŭ tiu viro estis subite maljuniĝinta. Apenaŭ mi aliris al li, li stariĝis ĝentile kaj prezentis sin per ia nomo, kiun mi tuj rekonis kiel tiu de iu alte konsiderata malnova aŭstra familio. Mi memoris ke iu portanto de tiu nomo apartenis al la plej intima amikrondo de Ŝuberto kaj iu el la personaj kuracistoj de la maljuna imperiestro elvenis el tiu familio. Kiam mi trandonis al D-ro B. nian inviton respondi al la defio de Ĉentovic, li estis videble surprizita. Li sciigis ke li tute ne konsciis, ke li estis frontinta mondan majstron kaj eĉ ĝis nun plej sukcesan kaj gloran. Pro ajna kaŭzo tiu informo ŝajne faris al li apartan impreson, ĉar li informiĝis ĉiam kaj ĉiam denove ĉu mi certas ke lia kontraŭulo ja estas fakte fama mondmajstro. Mi baldaŭ rimarkis ke tiu fakto faciligis mian taskon, kaj opiniis ke estis pli bone, sentante lian delikatecon, prisilenti ke la mona risko de eventula malvenko restas je la kosto de McConnor. Post longaj hezitoj, D-ro B. fine deklaris sin preta por matĉo, tamen ne sen esti klare petinta, ke oni refoje avertu la aliajn sinjorojn, ke ili neniel troigu esperojn sur liaj konoj.

«Sekve», li aldonis kun revema rideto « mi fakte ne scias ĉu mi kapablas ludi ŝakon ĝuste laŭregule. Bonvolu kredi min, ke neniel temis pri falsa modesteco, kiam mi diris, ke mi ne estas tuŝinta ŝakfigurojn de mia gimnazia tempo, tio estas antaŭ pli ol dudek jaroj. Kaj eĉ en tiu tempo mi estis konsiderata kiel ludanto sen aparta doto.»

Li diris tion tiel nature, ke mi tute ne povis dubi pri ties vereco. Tamen mi ne povis fari alie ol esprimi mian miron kiel li povis memori pri ĉiu unuopa pozicio de la plej diversaj majstroj; ĉiukaze li certe dediĉis multan tempon por studi ŝakon almenaŭ teorie. D-ro B. ridetis denove en tia rimarkinda aparta maniero.

«Dediĉis multan tempon! - Dio scias, ĉu oni povas diri, ĉu mi dediĉis multan tempon por studi ŝakon. Sed tio okazis en tre apartaj tute unikaj cirkonstancoj. Tio estis iom komplika historio, kaj ĝi povus ĉiukaze validi kiel eta kontribuo al nia dolĉa granda epoko. Se vi havas duonhoron da libera tempo...»

Li montris la kuŝfotelon apud si. Mi volonte akceptis lian inviton. Ni ne havis najbarojn. D-ro B. formetis siajn legokulvitrojn, flankenmetis ilin kaj ekis:

«Vi estis tre afabla esprimi ke kiel Vienano vi memoras la nomon de mia familio. Sed mi supozas, ke vi preskaŭ ne aŭdis pri la advokatoficejo, kiun mi gvidis unue kun mia patro kaj poste sole, ĉar ni ne defendis kaŭzojn, kiujn la gazetoj publike pritraktis, kaj ni evitis laŭprincipe ekhavi novajn klientojn. Verdire ni tute ne plu havis klientaron, sed limigis nin al jura konsilado kaj havaĵmastrumado de grandaj monaĥejoj, al kiuj mia patro iom simpatiis kiam deputito de la religia partio. Cetere al ni – hodiaŭ, ĉar la monarkio apartenas al la historio, ni rajtas priparoli tion – estis konfidita la mastrumo de la mon-havaĵoj de iuj anoj de la imperia familio. Tiu ligiteco al korto kaj eklezio – mia onklo estis persona kuracisto de la Imperiestro, kaj alia estis abato en Seitenstetten – ekis jam antaŭ du generacioj; ni nur bezonis ĝin flegi, kaj estis trankvila, mi diru, silenta tasko, kiu estis al ni transdonita per heredita konfido, vere ne postulanta multe pli ol plej striktan diskretecon kaj fidindecon, du ecojn kiujn mia forpasinta patro posedis en granda mezuro. Li fakte sukcesis, same en la inflaciaj jaroj kiel en tiuj de la revolucio, per siaj konsiloj gajnigi al siaj klientoj konsiderindajn profitojn. Kiam Hitler ekregis en Germanio kaj ekigis sian rabatakon por la posedo de la preĝejoj kaj de la monaĥejoj, ekis ankaŭ ĉi flanke de la limo diversaj traktadoj kaj negocadoj, por savi almenaŭ la moveblajn havaĵojn el la trudforpreno, tra niaj manoj, kaj ni ambaŭ pli sciis pri iuj sekretaj politikaj traktadoj de la roma kurio kaj de la imperia domo, ol la publiko informiĝis. Sed ĝuste la nerimarkindeco de nia oficejo – ni neniam vidigis ŝildon ĉe la pordo – same kiel la zorgo, ke ni ambaŭ evitu montriĝi en la monarkiistaj rondoj, donis la plej sekuran protekton kontraŭ nemenditaj enketoj. Fakte dum ĉiuj tiuj jaroj neniu potenco en Aŭstrio iam suspektis ke la sekreta korespondado de la imperia domo ties plej grava poŝtaĵo daŭre precize transiris tra nia nerimarkebla oficejo en la kvara etaĝo.

Nun la nazioj, longtempe antaŭ ol ili rearmis siajn armeojn kontraŭ la mondo, ekorganizis alian same danĝeran kaj instrukciitan armeon en ĉiuj najbaraj landoj, la legionon de la handikapuloj, de la malantaŭenrestituloj, de la kripluloj. En ĉiun servon, en ĉiun entreprenon ennestiĝis iliaj tiel nomataj «ĉeloj», en ĉiun lokon ĝis supre en la privatan ĉambron de Dollfuß kaj de Schuschnigg eksidis iliaj subaŭskultantoj kaj spionoj. Ankaŭ en mia ne-rimarkebla oficejo ili havis, kiel mi tro malfrue konstatis, sian peonon. Verdire temis pri neniu alia ol mizera sentalenta oficisto, kiun mi dungis laŭ konsilo de iu pastro kaj nur pro tio ke la oficejo el ekstere aspektu kiel ordinara entrepreno; fakte ni utiligis lin por nenio alia ol simpla leterportado, ni lasis lin uzi la telefonon kaj ordigi la dosierojn, tio estas tiujn dosierojn kiuj estis tute sensignifaj kaj ne kompromitaj. Li neniam rajtis malfermi la korespondaĵojn, mi mem skribis ĉiujn gravajn leterojn, ne postlasante kopion, propramane per la skribmaŝino, mi kunpremis ĉiujn gravajn dokumentojn hejmen, kaj okazigis sekretajn konversaciojn ekskluzive en la preĝistejo aŭ en la epikospa laborĉambro de mia onklo. Dank al tiuj antaŭzorgoj la subaŭskultanto nenion vidis el la grandaj okazaĵoj; sed pro iu malfeliĉa hazardo la ambicia kaj vanta knabo certe rimarkis, ke oni ne fidis al li kaj ke ĉio interesa okazis nur kaŝe de li. Eble dum mia foresto unu el la leterportistoj malsingardeme parolis pri «Lia Imperia Moŝto» anstataŭ kiel interkonsentite pri «Barono Bern», aŭ la mizerulo kontraŭleĝe malfermis iujn leterojn, ĉiukaze venis el Munkeno aŭ Berlino la ordono nin priatenti, antaŭ ol mi povis suspekti ĝin. Nur multan tempon poste, kiam mi jam delonge sidis en malliberejo, mi memoris ke lia komenca pigreco en la laboro ŝanĝiĝis al subita diligenteco en la lastaj monatoj kaj li plurfoje preskaŭ urĝe petis, por porti mian korespondaĵon al la poŝtoficejo. Mi ne povis pardoni al mi tiun evidentan malsingardemon, sed fine ĉu la plej altaj diplomatoj kaj militistaj altranguloj ne ankaŭ estis trompitaj de la hitlera ruzarto? Kiel precize kaj ameme Gestapo[1] turnis sian atenton al mi, konkrete evidentigis la fakto, ke ankaŭ en la sama vespero, kiam Schuschnigg konigis sian abdikon, kaj unu tagon antaŭ ol Hitler eniris Vienon, mi estis kaptita de la SS[2]-agentoj. Mi feliĉe estis sukcesinta forbruligi ĉiujn plej gravajn dokumentojn, ekde kiam mi aŭdis la abdikoparoladon de Schuschnigg, kaj sendigis al mia onklo pere de mia maljuna findinda dommastrumantino kaŝitan en korbo da lavendaj vestoj la ceteron de la dokumentoj kun nepraj atestiloj por la deponitaj en eksterlando posedaĵoj – vere lastminute antaŭ la uloj ekmartelis ĉe mia pordo.»

D-ro B. interrompis sin por ekbruligi cigaron. Pro la ŝanceliĝanta lumo mi rimarkis ke nerva tremo kuris sur lia dekstra buŝfino, kion mi jam estas rimarkinta antaŭe, kaj ĝi ripetiĝis tre ofte. Temis pri rapida ekmovo, apenaŭ pli forta ol ekblovo, sed ĝi donis al la tuta vizaĝo ian rimarkindan maltrankvilecon.

«Vi verŝajne supozas, ke mi nun rakontos pri koncentrejo, en kiun estis portitaj ĉiuj kiuj restis fidelaj al nia malnova Aŭstrio, kaj pri la humiligoj, la martiriĝoj, la torturoj kiujn mi ĉi tie suferis. Sed nenio tia okazis. Mi eniris alian kategorion. Mi ne estis puŝita kun tiuj malfeliĉuloj al kiuj eksplodas longe retenita kolero pro korpaj kaj animaj humiligoj, sed estis kunmetita al tiu alia tre malgranda grupo, el kiu la nazioj esperis elĉerpi ĉu monon ĉu gravajn informojn. En si mem mia sensignifa persono nature ne interesis la Gestapo-n. Sed ĝi certe eksciis ke ni estas la pajlohomoj la mastrumantoj kaj la fidatoj de iliaj plej akraj kontraŭantoj, kaj tio kion ili esperis eltiri el mi, estis akuza materialo: materialo kontraŭ la monaĥejoj, kies kontraŭleĝajn farojn ili volis koni, materialo kontraŭ la imperia familio kaj ĉiuj kiuj sinofere engaĝiĝis por la monarkio en Aŭstrio. Ili suspektis – kaj verdire ne malprave – ke el jenaj monsumoj kiuj trairis tra niaj manoj, kaŝiĝis gravaj restaĵoj kiuj eskapis el ilia rabemo, ili arestis min tuj en la unua tago, por devigi min malkaŝi tiujn sekretojn per siaj elprovitaj metodoj. Homoj el mia kategorio, el kiuj oni elĉerpu ĉu gravan materialon ĉu monon, pro tio ne estis puŝitaj al koncentrejoj, sed estis apartigitaj por speciala traktado. Vi eble memoras, ke nia kanceliero kaj aliflanke la barono Rotschild, el kies parencoj ili esperis trudpreni milionojn, neniel estis metitaj malantaŭ dornodratojn en kampon por malliberuloj, sed estis akceptitaj kun ŝajna favora traktado en hotelo, la hotelo Metropole, kiu samtempe estis la ĉefkvartalo de la Gestapo, kie ĉiu el ni ricevis apartan ĉambron. Ankaŭ mi sensignifa homo ricevis tian delikatan atenton.

Aparta ĉambro en hotelo – ĉu ne vere, tio aspektas aparte humana? Sed vi povas kredi min, ke oni neniel pli humane traktis nin sed nur per pli rafinita metodo, kiam oni nin «eminentulojn» loĝigis ne dudekope en glacimalvarma barako, sed en elteneble hejtata kaj apartigita hotelĉambro. Ĉar la premo per kiu oni volis trudeligi el ni la bezonatan «materialon», devis pli subtile funkcii ol per batoj kaj korpaj torturoj: per elpensita plej rafinita izolado. Oni faris al ni nenion, oni metis nin nur en malplenan nenion, sekve kiel sciate neniu afero sur la tero produktas tian premon sur la homa animo ol la nenio. Dum oni baris nin ĉiujn unuope en totala malpleno, en iu ĉambro kiu hermetike estas ŝlosita de la ekstera mondo, anstataŭ el ekstere per batoj kaj malvarmo, tia premo el interne devus esti produktita, ke ĝi fine nepre malfermos al ni la lipojn. Unuavide la ĉambro en kiun oni metis nin aspektis ne malkomforta. Estis tablo, pordo, lito, seĝo, lavabo, kunkrada fenestro. Sed la pordo restis ŝlosita tage kaj nokte, sur la tablo ne estis permesite lasi libron, gazeton, paperon, krajonon; la fenestro rigardis al blinda muro, ĉirkaŭ mia mio kaj eĉ ĉirkaŭ mia korpo oni konstruis plenan nenion. Oni forprenis de mi ĉiujn objektojn, la horloĝon, por ke mi ne sciu la horon, la krajonon, por ke mi ne povu skribi ion ajn, la tranĉilon, por ke mi ne povu tranĉi miajn vejnojn; eĉ la plej eta sendolorigilo kiel cigaredo estis al mi malpermesita. Mi vidis neniun homan vizaĝon krom tiun de la gardisto kiu ne rajtis diri al mi eĉ vorton nek respondi al eĉ unu demando, mi aŭdis neniun homan voĉon; la okuloj, oreloj, ĉiuj sentoj ricevis de la mateno ĝis la nokto kaj de la nokto ĝis la mateno eĉ ne la plej etan nutraĵon, oni restis sola kaj senhelpa kun si mem, kun sia korpo kaj la kvar aŭ kvin silentaj objektoj: tablo, lito, fenestro kaj lavabo; oni vivis kiel subakvisto sub vitrokloŝo en la senluma tiom silenta oceano, kaj eĉ kiel la subakvisto, kiu jam pensas ke la ŝnuro al la ekstera mondo rompiĝis kaj ke oni neniam revenigos lin el la silenta profundo. Estis nenio por fari, nenio por aŭdi, nenio por vidi, ĉirkaŭestis nur la nenio, la tute senspaca kaj sentempa malpleno. Oni iris tien kaj reen, kaj kune venis la pensoj tien kaj reen, tien kaj reen ĉiam denove. Sed la pensoj mem, kvankam ŝajne sensubstancaj, tamen bezonas apogopunkton, alikaze ili ekrondiras kaj sensence cirkle ekiras ĉirkaŭ si mem; ankaŭ ili ne eltenas la nenion. Oni atendis ion de la mateno ĝis la vespero, kaj nenio okazis. Oni plu kaj plu atendadis. Nenio okazis. Oni atendis, atendis, atendadis, oni pensis, pensis, pensadis ĝis ekdoloris la tempioj. Nenio okazis. Oni restis sola. Sola. Sola.

Daŭris dekkvar tagojn dum kiuj mi vivis ekster la tempo, ekster la mondo. Se tiam iu milito estus eksplodinta, mi ne estus informita pri ĝi; mia mondo tiam konsistis el nur tablo, pordo, lito, lavabo, seĝo, fenestro kaj vando kaj konstante mi rigardis al tiu sama tapeto sur la sama vando; ĉiu linio de ties dentoza motivo engravuriĝis en la plej profundajn faldojn de mia cerbo kvazaŭ per bronza ĉizilo, tiom ofte mi estis fikse alrigardinta ilin. Tiam fine ekis la pridemandado. Oni estis subite vokita kaj irigita tra koridoroj, oni ne sciis kien; sekve oni atendis ie ajn kaj ne sciis kie, kaj subite staris antaŭ tablo ĉe kiu sidis kelkaj uloj vestitaj per uniformoj. Sur la tablo kuŝis paperamaso: dosieroj, pri kiuj oni ne sciis kion ili entenas, kaj tiam ekis la demandoj, la veraj kaj la falsaj, la klaraj kaj la ruzaj, la kaŝdemandoj kaj la kaptodemandoj, kaj dum oni respondis, fremdaj aĉaj fingroj trafoliumis la paperojn pri kiuj oni ne sciis kion ili entenas, kaj fremdaj aĉaj fingroj skribis ion en protokolo kaj oni ne sciis kion ili skribas. Sed plej terure por mi en tiuj pridemandoj estis ke mi ne povis nek malkovri nek diveni kion la uloj de la Gestapo fakte sciis pri la eventoj okazintaj en mia oficejo kaj kion ili volis elĉerpi el mi. Kiel mi ĵus diris al vi, mi estis sendinta la vere plej kompromitajn dokumentojn lastminute al mia onklo pere de mia dommastrumantino. Sed ĉu li ricevis ilin? Ĉu li ne ricevis ilin? Kaj kiom perfidis tiu oficisto ? Kaj kiom da leteroj ili perruze kaptis, kiom da eble ili jam intertempe elpremis en germanaj monaĥejoj, pri kiuj ni zorgis pere de mallerta monaĥo. Kaj ili demandis kaj pridemandis. Kiun dokumenton mi aĉetis por jena monaĥejo, kun kiu banko mi korespondis, ĉu mi konas aŭ ne iun sinjoron Tioaŭjeno, ĉu mi ricevis leterojn el Svisio kaj el Steenookerzeel? Kaj ĉar mi ne povis diveni, kiom ili jam eksciis per spionado, ĉiu respondo entenis teruran respondecon. Se mi deklaris ion, kion ili ne jam sciis, mi eble senbezone liveris iun al la tranĉilo. Se mi tro neis, mi damaĝis al mi mem.

Sed la pridemandado ne estis la plej aĉa afero. Plej aĉe estis la reveno post la pridemandado en mian nenion, en la saman ĉambron kun la sama tablo, sama lito, sama lavabo, sama tapeto. Ekkiam mi estis sola kun mi mem, mi provis rekonstrui, kion plej inteligente mi devintus respondi, kaj kion mi devus diri en sekvanta fojo por forigi la penson ke mi eble perfidis min mem senpripense per iu ajn rimarko. Mi pripensis, trapensis, traesploris, mi kontrolis miajn proprajn parolojn je ĉiu vorto, kiun mi estis dirinta al la esplorjuĝisto, mi rekapitulis ĉiujn demandojn, kiujn ili starigis, ĉiun respondon, kiun mi faris, mi provis ĝuste taksi kion ili povus esti protokolinta, kaj jam sciis ke neniam povos diveni nek ekscii kion. Sed tiuj cerbumadoj ekkiam ili ekis en malplena spaco, ne ĉesis rondiri en la kapo, ĉiam denove en novajn en aliajn aranĝojn, kaj tio daŭris ĝis endormiĝo; ĉiufoje post pridemandado far Gestapo miaj propraj cerbumadoj transprenis same senkompate la martirigadon de la demandoj, de la esploroj, de la torturoj, kaj eble eĉ pli terure ĉar tiuj pridemandoj ĉiam ĉesis post horo sed tiuj ne pro la perfida torturo de la soleco. Kaj daŭre ĉirkaŭ mi nur la tablo, la ŝranko, la lito, la tapeto, la fenestro, neniu distraĵo, neniu libro, neniu gazeto, neniu fremda vizaĝo, neniu krajono, por ion noti, neniu alumeto, por ludi per ĝi, nenio, nenio, nenio. Mi nur nun rimarkis, kiel diable sencoplena, kiel psikologie murde estis elpensita tiu sistemo de la hotelĉambro. En koncentrejo oni eble devus transporti ŝtonojn ĝis oni sange vundus al si la manojn kaj frostus la piedoj en la ŝuoj, oni kuŝus kunpremita kun du dekduoj da homoj en malbonodoro kaj frosto. Sed oni vidus vizaĝojn, oni povus alrigardi kampon ĉareton, arbon, stelon, ajnan ion ajn, dum ĉi tie ĉiam la samon, iun konstante ĉiam saman teruran samon. Ĉi tie estis nenio kiu povus distri min el miaj cerbumadoj el miaj vanaj imagaĵoj, el miaj frenezaj rekapituladoj. Kaj jen kion ili planis – mi devus pli kaj pli strangoliĝi de miaj cerbumadoj ĝis ili sufokos min. Kaj mi ne povos fari alie ol fine ilin elgluti, vomi, elparoli, ĉion eldiri, kion ili volis, fine liveri la materialon kaj la homojn. Iom post iom mi konstatis ke miaj nervoj ekmalfortiĝis pro tiu terura premo de la nenio, kaj mi, konscia pri la danĝero, streĉis ĝis rompo miajn nervojn por trovi iun ajn apogilon aŭ inventi ĝin. Por okupi min, mi provis reciti kaj rekonstrui ĉion kion mi parkeris, la nacian himnon, la ludrimojn de la infaneco, la Homeron de la gimnazio, la paragrafojn de la civila leĝolibro. Poste mi provis kalkuli, adicii, dividi ajnajn nombrojn el hazardo sed mia memoro havis neniun firman forton en la malpleno. Mi povis koncentriĝi sur nenio. Ĉiam meze pluiris la samaj ŝanceliĝantaj pripensoj: Kion ili scias ? Kion mi diris hieraŭ ? Kion mi diru venontfoje ?

Tiu aparta nepriskribebla situacio daŭris kvar monatojn. Nun – kvar monatoj tion oni facile skribas: nenio pli ol literon! Tion oni facile eldiras: kvar monatoj – kvar silaboj. En kvarono da sekundo la lipo rapide artikulaciis tion: kvar monatoj! Sed neniu povas priskribi, povas mezuri, povas prezenti nek al iu alia nek al si mem kiom longe daŭras tempo en senspaceco en sentempeco, kaj al neniu oni povas klarigi kiel onin formanĝas kaj detruas tiu nenio kaj nenio kaj nenio ĉirkaŭe, tiu ĉiam nur tablo kaj lito kaj lavabo kaj tapeto, kaj ĉiam la silentado, ĉiam la sama gardisto kiu enŝovas la manĝojn sen onin rigardi, ĉiam la samaj pensoj kiuj rondiras ĉirkaŭ si en la nenio, ĝis oni freneziĝas. Mi mal-trankvile konstatis per etaj signoj, ke mia menso ekmalordiĝis. Komence estis al mi klare interne ke en la pridemandoj mi trankvile kaj pripensplene respondadis; tiu duobla pensado, pri kion mi diru kaj kion ne, ankoraŭ bone funkciis. Nun mi povis nur balbute artikulacii eĉ la plej simplan frazon, ĉar dum mi eldiris ĝin, mi alrigardis hipnotizita la plumon, kiu kuris sur la papero protokolante, kvazaŭ mi volus postkuri miajn proprajn vortojn. Mi sentis, ke miaj fortoj forlasos min, mi sentis, ke proksimiĝis la momento en kiu por elsaviĝi, mi diros ĉion kion mi scias kaj eble pli eĉ, en kiu, por eskapi el la strangolado de la nenio, mi perfidos dekdu homojn kaj ties sekretojn, sen mem gajni per tio pli ol momenton da kvieto. En iu vespero tio vere iris tiel mal-proksimen: kiam la gardisto portis al mi la manĝon hazarde en tiu momento da sufokiĝo, mi subite alkriis al li: «Irigu min al la pridemandado! Mi volas ĉion diri! Mi volas ĉion eldiri! Mi volas diri, kie estas la dokumentoj, kie troviĝas la mono! Mi ĉion diros, ĉion!» Feliĉe li ne plu aŭdis min. Eble li ankaŭ ne volis min aŭdi.

En tiu ekstrema senespera situacio okazis io neantaŭvidita, kio savis min, savis min almenaŭ por difinita tempo. Estis fine de julio en iu malluma, nubokovrita, pluvega tago: mi tre precize memoras pri tiu detalo tial ke la pluvo tamburis kontraŭ la vitroj en la koridoro, tra kiu mi estis irigita al la pri-demandado. En la antaŭĉambro de la pridemandejo mi devis atendi: ankaŭ tiu atendigo apartenis al la tekniko. Jam la nervoj estas streĉitaj pro la alvoko, pro la subita irigo el la ĉelo en la mezo de la nokto, tiam, kiam oni jam pretas por la pridemandado, kiam oni jam streĉis la komprenon kaj la volon por rezisti, ili lasas onin atendi, sensence, sensence atendadi, unu horon, du horojn, tri horojn antaŭ la pridemandado, por lacigi la korpon kaj senrezistigi la menson. Kaj oni atendigis min aparte longtempe en tiu ĵaŭdo la 28-a de julio[3], atendi stare du plenajn horojn; mi tiel precize memoras tiun daton pro tio ke en tiu atendo-ĉambro kie mi – kompreneble ne rajtante sidiĝi – devis stare atendi, pendis kalendaro kaj mi ne povos klarigi al vi, kiel en mia malsato por presitaĵoj por skribaĵoj, mi alrigardis, alrigardadis tiun nombron, tiujn malmultajn vortojn sur la vando « 28-a de julio», mi englutis ĝin tuj en mian menson. Kaj tiam mi plu atendis kaj atendadis kaj alrigardis al la pordo, kiam ĝi fine malfermiĝos, kaj samtempe cerbumis pri kio la inkvizitoroj ĉifoje demandos min, kaj sciis ankoraŭ ke ili demandos min pri tute alia afero ol tiu por kiu mi pretiĝis. Sed malgraŭ ĉio la sufero pro tiu stara atendado estis samtempe konsolo, ĝojo ĉar tiu ĉambro almenaŭ estis alia ĉambro ol mia, iom pli granda kun du fenestroj anstataŭ unu, kaj sen la lito kaj sen la lavabo kaj sen la difinita fendo ĉe la fenestrobreto, kiun mi rigardis jam milionon da fojoj. La pordo estis farbita alimaniere, alia seĝo staris ĉe la vando kaj maldekstre dosierujoŝranko kun dosieroj kvazaŭ vestoŝranko kun vestohokoj, ĉe kiuj pendis tri aŭ kvar malsekaj militistaj manteloj, la manteloj de miaj torturistoj. Mi do havis ion novan ion alian por rigardi, fine unufoje ion alian per miaj malsategaj okuloj kiuj avide alkroĉiĝis al ĉiu detalo. Mi observis ĉiujn faldojn de tiuj manteloj, mi ekzemple rimarkis guton, kiu pendis sur la malseka kolumo de unu el ili, kaj kiom ridinde tio povas ŝajni al vi, mi atendis kun freneza ekscitiĝo ĉu tiu guto fine malsuprenfluos laŭ la faldo, aŭ ĉu ĝi plu defendos sin kontraŭ gravito kaj plu restos pendanta – jes mi alrigardis kaj alrigardadis tiun guton dum minutoj sen spiri, kvazaŭ mia vivo dependus de ĝi. Sekve, kiam ĝi fine estis ruliĝinta malsupren, mi nombris la butonojn de la manteloj, ok sur unu el la vestoj, ok sur la alia, dek sur la tria, sekve mi komparis la internaĵojn; ĉiuj tiuj ridindaj malgravaj detaloj tuŝis okupis, kaptis miajn malsatajn okulojn kun tia avido, kiun mi ne kapablas priskribi. Kaj subite mia rigardo restis fiksita al io. Mi malkovris ke ĉe iu mantelo la flanka poŝo estis iom ŝvelita. Mi proksimiĝis kaj kredis rekoni laŭ la kvarangula formo de la ĝibo, kion tiu iom ŝvelita poŝo kaŝis: libron! Miaj genuoj ektremis: LIBRO! Dum kvar monatoj mi ne tenis iun libron enmane, kaj jam nur imagi libron, en kiu oni povas vidi sinsekve ordigitajn vortojn, liniojn, paĝojn kaj foliojn, libron el kiu oni povas legi kaj sekvi aliajn, novajn, fremdajn distrajn pensojn, preni ilin en sian menson, estis iom ebriige kaj samtempe stuporige. Miaj okuloj hipnotizitaj alrigardis al tiu ĝibeto, kiun la libro estigis enen de la poŝo, ili flamis al tiu nevidebla loko kvazaŭ ili volus brulbori la mantelon. Fine mi ne povis deteni mian deziregon; nevole mi proksimiĝis. Jam la penso povi almenaŭ tuŝi libron tra la ŝtofo per la manoj, ekflamigis miajn nervojn en miaj fingroj ĝis la ungoj. Preskaŭ nekonscie, mi pli kaj pli proksimiĝis. Feliĉe la gardisto ne priatentis mian evidente strangan konduton; eble ŝajnis al li nur memkompreneble, ke homo kiu vertikale staris dum du horoj emas iom apogi sin kontraŭ vando. Fine mi jam staris tute proksime de la mantelo, kaj intence metis la manojn malantaŭ la dorson, por ke ili povu tuŝi la mantelon nerimarkite. Mi palpis la ŝtofon kaj fakte sentis tra la ŝtofo ion ortangulan, ion faldeblan kaj mallaŭte papere bruantan – libro! libro! Kaj enpafiĝis tiu penso: ŝtelu la libron! Eble tio sukcesos, kaj mi povos kaŝiĝi en la ĉelo kaj tie legi, legi, legadi, fine denove foje legi! Apenaŭ la penso enpenetris en mi, ĝi efikis kiel forta toksaĵo; subite la oreloj eksiblis kaj la koro ekmartelis, miaj manoj fariĝis glacimalvarmaj kaj ne plu obeis min. Sed post la unua eksveno mi ankoraŭ pli proksimiĝis al la mantelo silente kaj ruze, daŭre fiksrigardante la gardiston, mi suprenŝovis la libron per la manoj kaŝitaj malantaŭ la dorso, el la poŝo pli kaj pli supren. Kaj tiam: kapto, delikata, tre atenta moveto kaj subite mi havis la etan maldikan libron en la mano. Nur tiam mi teruriĝis pro mia faro. Sed mi ne plu povis retroiri. Tamen kien kun tio? Mi ŝovis la volumon malantaŭ mia dorso sub la pantolonon en la loko kie la zono tenas ĝin, kaj de tie iom postiom al la kokso, por ke mi povu reteni ĝin dum mi marŝos kun la mano militiste ĉe la pantolonokudraĵo. Nun temis pri unua provo. Mi ekpaŝis de la vestoŝranko, unu paŝon, du paŝojn, tri paŝojn. En ordo. Eblis firme teni la libron marŝante, nur se mi firme premos la manon ĉe la zono.

Tiam ekis la pridemandado. Ĝi postulis miaflanke des pli da penoj, ĉar mi vere koncentris miajn tutajn fortojn, dum mi respondis ne sur miaj eldiraĵoj, sed precipe sur la firma nerimarkita retenado de la libro. Feliĉe la pride-mandado ĉifoje rapide okazis, kaj mi akurate portis la libron en mian ĉambron – mi ne volas ĝeni vin per ĉiuj detaloj, ke ĝi foje danĝere glitis el mia pantalono dum la irado, kaj mi devis ŝajnigi fortan tusadon por kliniĝi kaj ĝuste reloki ĝin sub la zonon. Sed kia sekundo kompense, kiam mi reeniĝis en mian inferon, fine sola kaj tamen ne plu sola.

Nun vi verŝajne supozas, ke mi estus tuj kaptinta rigardinta leginta la libron. Neniel ajn! Mi volis unue ĝui la antaŭplezuron, ke mi havis libron ĉe mi, la arte prokrastitan plezuron mirinde ekscitantan miajn nervojn, longe revi kiaspeca libro tiu ŝtelita prefere estu: antaŭ ĉio tre malgrande presita, entenanta tre multajn literojn, tre multajn maldikajn foliojn por ke mi povu pli longe legi el ĝi. Kaj tiam mi deziris ke ĝi estu verko kiu min intelekte lacigu, nenio surfaca, nenio facila, sed io kion mi povu lerni, parkeri, literaturo kaj prefere – kia aŭdaca sonĝo! – Goethe aŭ Homero. Sed fine mi ne plu povis deteni mian avidon, mian scivolemon. Kuŝiĝanta sur la liton tiel ke la gardisto, se li subite malfermus la pordon, ne povus surprize kapti min, mi tremante eligis la volumon el sub la zono.

La unua ekrigardo estis elreviĝo kaj ankaŭ ia amara incito; tiu libro ŝtelita kun tia grandega danĝero flankenmetita kun tia brula atendo estis nenio alia ol ŝakekzercolibro, kolekto de centkvindek majstraj partioj. Se mi ne estus forbarita forriglita, mi estus ĵetinta impete la libron tra malfermitan fenes-tron, ĉar kion mi komencu kion mi povu fari kun tiu sensencaĵo? Mi iom ekzerciĝis antaŭ ŝaktabulo kiam mi estis knabo en la gimnazio same kiel la plej multaj aliaj por malenui. Sed al kio utilus tiu teoriaĵo ? Oni tute ne povas ludi ŝakon sen kunludanto, kaj ankaŭ ne sen figuroj kaj sen tabulo. Incitite mi foliumis la paĝojn; por eble malkovri ion legeblan, enkondukon, instrukciojn; sed mi trovis nenion krom la nudajn kvadratajn diagramojn de la unuopaj majstroludoj kaj sube signojn unuavide al mi nekompreneblajn: a2-a3, Ĉf1-g3, ktp. Ĉio tio ŝajnis al mi ia algebro, por kiu mi ne trovis ŝlosilon. Nur iom post iom mi solvis la enigmon, ke la literoj a, b, c simbolis la liniojn la ciferoj 1 ĝis 8 la kolumnojn kaj signas la respektivajn poziciojn de la unuopaj figuroj; tiel la nur grafikaj diagramoj almenaŭ ŝanĝiĝis al iu lingvo. Mi pensis ke eble mi povus krei por mi en mia ĉelo iaspecan ŝaktabulon kaj tiam provi reludi tiujn partiojn; kiel signo el la ĉielo aperis ke mia litotuko hazarde montriĝis krude kvadratita. Oni povis fine aranĝi ke ĝi fariĝu kvadrato kun sesdekkvar fakoj kiam ĝuste kunfaldita. Mi do tuj kaŝis la libron sub la matracon kaj elŝiris ties unuan paĝon. Tiam mi kompreneble ridinde malperfekte ekmodlis la ŝakfigurojn la reĝon, la damon ktp el etaj paneroj kiujn mi ŝparis el mia pano; post senfinaj penoj mi povis fine entrepreni la rekonstruadon de la situacioj reprezentitaj en la ŝaklibro sur la kvadratitan litotukon. Sed kiam mi provis reludi la tutan partion mi unue komplete malsukcesis kun miaj ridindaj panerfiguroj, kies duonon mi igis pli malhela per polvo por distingi ilin. Mi senĉese konfuziĝis en la unuaj tagoj; kvinfoje, dekfoje, dudekfoje mi devis ĉiam denove rekomenci la saman partion de la komenco. Sed kiu sur la tero disponis pri pli da neuzata kaj senutila tempo ol mi, la sklavo de la nenio, kiu havis je sia dispono tiom da nemezurebla avido kaj pacienco? Post ses tagoj mi jam senerare ludis la tutan partion, post ok pliaj tagoj mi ne plu bezonis la panerfigurojn sur la litotuko, por bildigi al mi la situacion el la ŝaklibro, kaj post ok kromaj tagoj ankaŭ la litotuko ne plu estis bezonata; aŭtomate la signoj el la libro a1 a2 c7 c8, abstraktaj en la komenco, ŝanĝiĝis al videblaj konkretaj situacioj malantaŭ mia fronto. La anstataŭigo plene sukcesis; mi projekciis la ŝaktabulon kun ties figuroj internen kaj super-rigardis ankaŭ dank al la krudaj formuloj la respektivajn situaciojn, same kiel al sperta muzikisto sufiĉas jam simpla rigardo al la partituro, por aŭdi ĉiujn voĉojn kaj ties kunsonojn. Post dekkvar kromaj tagoj mi kapablis senpene reludi ĉiun partion el la libro parkere – aŭ kiel fake dirite: blinde – nur tiam mi ekkomprenis, kian nemezureblan feliĉon ofertis al mi mia senhonta ŝtelado. Ĉar mi fine havis okupon – sensencan senutilan se vi volas – sed okupon kiu neniigis la nenion ĉirkaŭ mi, mi posedis kun tiuj centkvindek turnirpartioj mirindan armilon kontraŭ la sufoka monotoneco de la spaco kaj de la tempo.

Por seninterrompe konservi la ĉarmon de la nova okupo, mi partigis ekde nun la tagon precize jene: du partioj matene, du partioj posttagmeze kaj vespere ankoraŭ rapida ripeto. Tiel mia tago kiu alikaze etendiĝus senforme kiel ĝeleo pleniĝis, mi estis senpere okupata, ĉar la ŝakludo posedas tiun avantaĝon, tra streĉo de la mensaj fortoj sur limigitan kampon, ne lasi la plej streĉitajn penskapablojn malfortiĝi sed kontraŭe pli ĝuste akrigi ties lertecon kaj streĉoforton. Iom post iom pro la komence nur meĥanika postludo de la majstropartioj iu artista ĝojoplena komprenkapablo ekvekiĝis en mi. Mi lernis kompreni la fajnaĵojn, la ruzojn, la akutaĵojn en atako kaj defendo, mi komprenis la teknikon de la antaŭpensado, kombinado, kontraŭatako kaj baldaŭ senerare rekonis la personan stilon de ĉiu unuopa majstro en ties individua konduto, kiel oni rekonas versojn de iu aŭtoro el malmultaj signoj; tio kio komenciĝis kiel nur tempopleniga okupo, ŝanĝiĝis al plezuro, kaj la vizaĝoj de la grandaj ŝakstrategoj kiaj Aljeĥin, Lasker, Bogoljubov, Tartakover ĉirkaŭis min kiel amataj kamaradoj en mia soleco. Senfina ŝanĝiĝado vivigis mian mutan ĉelon, kaj precize la reguleco de miaj ekzercoj redonis al mia penskapablo la jam ŝanceliĝantan firmecon; mi sentis mian menson refreŝigita kaj pro la konstanta pensdisciplino ankaŭ samtempe denove akrigita. Ke mi pli klare kaj koncentrite pensis, tio estis rimarkebla antaŭ ĉio en la pridemandadoj; senkonscie mi pliboniĝis sur la ŝaktabulo en la defendado kontraŭ minacoj kaj kaŝitaj malrektaj batoj; el tiu momento mi ne plu zorgis pri la pridemandadoj, kaj ankaŭ ŝajnis al mi ke la Gestapoistoj ekrigardis min iom post iom kun certa respekto. Eble ili silente demandis sin, ĉar ili vidis ĉiujn aliajn cedi, el kiuj sekretaj fontoj mi sola ĉerpis la forton de tiu neŝancelebla rezisto.

Tiu mia feliĉo, dum kiu mi sisteme reludis la centkvindek partiojn de la libro tagon post tago, daŭris ĉirkaŭ du monatojn kaj duonon ĝis tri monatojn. Tiam mi atingis neatendite mortan punkton. Subite mi denove staris antaŭ la nenio. Ekde kiam mi estis reludinta ĉiun unuopan partion dudek ĝis tridek foje, mi perdis la instigon de la noveco, la surprizon, ties antaŭe tiom ekscita tiom instiga forto eluziĝis. Kiun sencon havis ripeti refoje kaj refoje la samajn partiojn, kiujn mi delonge estis parkerinta movon post movo? Apenaŭ mi faris la unuan malferman movon, ĝia tuta disvolviĝo kuris en mi tute aŭtomate, plu estis nek surprizo, nek peno, nek problemo. Por okupi min, por rekrei la streĉon kaj la distron, kiuj jam fariĝis al mi necesaj, mi bezonus alian libron kun aliaj partioj. Ĉar tio estis absolute neebla, estis nur unu vojo el tiu aparta senelirejo; mi eltrovu novajn ludojn anstataŭ la malnovajn. Mi devis provi ludi kun mi mem aŭ pli ĝuste kontraŭ mi mem.

Mi nun ne scias, kiagrade vi cerbumis pri la mensa situacio ĉe tiu ludo. Sed jam la plej rapida ekpenso devus sufiĉi, por konstati ke en ŝako, pura cerbumludo tute sendependa de hazardo, voli ludi kontraŭ si mem logike signifas absurdecon. La logo al ŝako fakte fontas nur el tio ke ĝia strategio malsame disvolviĝas en du malsamaj mensoj, ke en tiu mensa milito nigro ne konas la respektivajn manovrojn de blanko kaj konstante provas ĝin diveni kaj ĝeni, dum siaflanke denove blanko penas supervenki kaj kontraŭstari la sekretajn planojn de nigro. Se nigro kaj blanko konsistas el unu kaj sama persono, ekestas tiu absurda situacio, ke unu kaj sama cerbo devas samtempe scii kaj ne scii, ke ĝi funkcianta kiel blanka ludanto, laŭordone povus tute forgesi tion, kion ĝi unu minuton pli frue volis kaj planis kia nigra ludanto. Tia duobla pensado vere plene dispartigas la konsciencon, estigas kapablon en- kaj mal-ŝalti la cerbofunkciadon, same kiel en iu aŭtomata aparato; voli ludi kontraŭ si mem, signifas en ŝako tian paradokson, kia salti sur sian propran ombron.

Nun, por rapide diri, mi provis tiun neeblecon tiun absurdecon en mia senespero dum monato. Sed mi ne havis alian elekteblecon ol tiun absurdecon, por ne refali en puran frenezon aŭ en plenan mensan marasmon. Mi estis devigata pro mia terura situacio, almenaŭ provi tiun dispartigon en unu mion nigran kaj unu mion blankan, por ne esti detruita de tiu terura nenio ĉirkaŭ mi.»

D-ro B. kliniĝis malantaŭen en la kuŝseĝon kaj fermis la okulojn dum minuto. Estis kvazaŭ peniga memoraĵo volus entrudiĝi. Denove ekkuris la rimarkinda ektremo, kiun li ne kapablis regi, ĉe la maldekstra buŝofino. Tiam li iom rektiĝis pli alten en la kuŝseĝon.

« Nu – mi esperas ke mi ĉion klarigis sufiĉe kompreneble ĝis tiu punkto. Sed mi bedaŭrinde tute ne estas certa, ke mi kapablas prezenti al vi la sekvon same klare. Ĉar tiu nova okupo postulis tian absolutan streĉon de la cerbo, ke ĝi malebligis jenan samtempan memregon. Mi jam komprenigis al vi, ke laŭ mi estus en si mem absurdaĵo, voli ludi ŝakon kontraŭ si mem; sed tiu absurdeco mem havus ĉiukaze ankoraŭ minimuman ŝancon kun vera ŝaktabulo antaŭ si, ĉar la ŝaktabulo pro sia realeco ĉiukaze ebligas ian certan distancon, materian eksterigon. Antaŭ vera ŝaktabulo kun veraj figuroj oni povas estigi cerbumopaŭzojn, oni povas simple korpe stari ĉu en iu flanko de la tablo ĉu en la alia kaj tiel bildigi al si la situacion ĉu el la vidpunkto de nigro ĉu de blanko. Sed devigata, kiel mi estis, projekcii tiujn batalojn kontraŭ mi mem aŭ, se vi preferas kontraŭ mi mem en imagita spaco, mi estis devigata klare mense bildigi en mia konscio la respektivajn poziciojn sur sesdekkvar fakoj kaj krome ne nur la momentan situacion, sed ankaŭ antaŭkalkuli jam la eblajn sekvajn movojn de ambaŭ ludantoj, kaj sekve – mi scias kiel ĉio tio aspektas absurda – dufoje kaj trifoje imagi, ne, sesfoje, dekfoje, dekdufoje por ĉiu el miaj mioj, por nigro kaj blanko ĉiam jam kvar aŭ kvin movojn antaŭe. Mi devis – pardonu min, ke mi postulas de vi, pripensi tian sensencaĵon – antaŭkalkuli en tiu ludo en abstrakta spaco de la imago kiel blanka ludanto kvar aŭ kvin movojn kaj same kiel nigra ludanto, kiel ekvilibre kombini ĉiujn situaciojn rezultantajn de iu difinita pozicio kun du cerboj kun la blanka cerbo kaj la nigra cerbo. Sed la mensdispartigo en si mem ne estis la plej granda danĝero en mia konfuza eksperimento, sed ke mi, pro memstare elpensitaj ludoj, perdis la grundon sub la piedoj kaj falis en abismon. La simpla postludo de majstropartioj, kiel mi ekzerciĝis en la lastaj semajnoj, fine estis nenio alia ol reproduktado, nura ripetado de difinita materialo kaj tiel ne pli streĉa ol se mi estus parkerinta literaturaĵon aŭ memorinta leĝotekstojn, tio estis limigita disciplinita okupo kaj pro tio bonega mensa ekzercado. Miaj du partioj kiujn mi matene, la du kiujn mi ekzercis posttagmeze, provizis difinitan taskon, kiun mi plenumis sen granda postulo da ekscitiĝo; ili anstataŭigis por mi normalan okupon, kaj krome, kiam mi dum ludado eraris aŭ ne plu sciis kiel daŭrigi, mi ĉiam povis helpi min de la libro. Nur tial tiu aktiveco estis tiel kuraciga kaj eĉ kvietiga por miaj perturbitaj nervoj, ĉar postludo de fremda partio ne implikis min mem; ĉu nigro ĉu blanko venkis estis al mi indiferente, ja Aljeĥin aŭ Bogoljubov estis tiuj kiuj batalis por ricevi la ĉampionajn palmojn kaj mia propra persono, mia kompreno, mia animo nur ĝuis kiel spektanto kiel konanto la peripetiojn kaj la belecon de la jenaj partioj. Ek de la momento kiam mi provis ludi kontraŭ mi mem, mi senkonscie ekdefiis min mem. Ĉiu el ambaŭ miaj mioj, mia nigra mio kaj mia blanka mio devis konkuri kaj ekhavis respektive ambicion senpaciencon por gajni por venki; mi febris kiel mi nigro post ĉiu movo kiun mi blanko povus fari. Ĉiu el miaj ambaŭ mioj triumfis kiam la alia faris eraron, kaj incitiĝis samtempe pro siaj propraj mismovoj.

Ĉio tio ŝajnas sensenca, kaj fakte tia arta skizofrenio tia konscienc-disdivido kun ties kontribuo al danĝera ekscitiĝo estas nepensebla ĉe normala homo en normala stato. Sed ne forgesu, ke mi perforte estis eligita el ĉiu normaleco, malliberulo, senkulpe barita, martirigita kun rafiniteco, de monatoj en soleco, homo kiu volis malŝarĝi sian longe amasitan koleron kontraŭ io ajn. Kaj ĉar mi havis nenion alian ol tiun sensencan ludon kontraŭ mi mem, mi direktis mian koleron mian venĝemon en tiun ludon. Io en mi volis certiĝi, kaj mi havis nur tiun alian mion en mi, ke mi povis batali; tiel mi atingis dum tiu ludado preskaŭ manian ekscitiĝon. Komence mi cerbumis ankoraŭ trankvile kaj pripense, mi estigis paŭzojn inter unu partio kaj alia, por ripozi de la streĉiteco; sed iom post iom miaj streĉitaj nervoj ne plu permesis atendon. Apenaŭ mia blanka mio faris iun movon, jam mia nigra mio febre puŝis antaŭen; apenaŭ iu partio finiĝis, mi jam defiis min mem por sekvanta, ĉar ĉiufoje unu el ambaŭ ŝak-mioj estis venkita de la alia kaj postulis revenĝon. Mi neniam povus proksimume diri, kiom da partioj mi ludis kontraŭ mi mem sekve de tiu freneza nesatigebleco dum la lastaj monatoj en mia ĉelo – eble mil, eble pli. Tio estis obsedo, kontraŭ kiu mi ne povis batali; de la mateno ĝis la nokto mi pensis pri nenio alia ol kurieroj kaj peonoj kaj turoj kaj reĝo kaj a kaj b kaj c kaj mato kaj arokado, tio pelis min kun mia tuta estaĵo kaj sentoj en kvadratitan kvadraton. El ludĝojo ĝi fariĝis luddeziro, el luddeziro ludneceso, manio, freneza furiozo kiu premis min ne nur dum la maldormaj horoj sed ankaŭ iom post iom dumdorme. Mi povis nur ŝake pensi, nur en ŝakmovoj, ŝakproblemoj; foje mi vekiĝis kun malseka fronto kaj konstatis, ke mi certe plu ludis senkonscie ankaŭ dumdorme, kaj kiam mi revis pri homoj, fine tio okazis en movoj de kavaliro, de turo antaŭen kaj malantaŭen movoj de ĉevalo. Ankaŭ kiam mi estis vokita por pridemandado, mi ne plu kapablis koncize pensi pri miaj respondoj; mi havis la senton, ke en la lastaj pridemandoj mi certe konfuze esprimiĝis, ĉar la demandantoj rigardis unu la alian surprizitaj. Sed fakte mi nur atendis, dum ili pridemandis kaj inter-konsiliĝis, en mia malfeliĉa avido, ke oni reirigu min en mian ĉelon por pluludi mian ludon mian frenezan ludon kaj novan partion kaj plian kaj plian. Ĉiu interrompo estis nur ĝeno; eĉ la horkvarono, dum kiu la gardisto ordigis la malliberulan ĉelon, la du minutoj dum kiu li portis la manĝon, turmentis mian febran senpaciencon; foje en la vespero la pleto kun la manĝaĵo restis netuŝita, ĉar mi forgesis manĝi pro la ludado. La nura afero kiun mi korpe sentis estis terura soifo; tio certe estis kaŭzita de la febro pro tiuj konstantaj pensado kaj ludado; mi trinkmalplenigis la botelon en du fojoj, kaj turmentis la gardiston por ricevi pli kaj tamen sentis en la sekva momento la langon jam denove sekan en la buŝo. Fine mia ekscitiĝo dum ludado – kaj mi faris plu nenion alian de la mateno ĝis la nokto – kreskis je tia grado, ke mi ne plu kapablis trankvile sidi eĉ momenteton; senĉese mi iris, dum mi cerbumis pri la partioj, tien kaj reen, ĉiam pli kaj pli rapide tien kaj reen, tien kaj reen, kaj ĉiam pli arde, ju pli proksimiĝis la fino de la partio; la avido gajni, venki, venki min mem, fariĝis iaspeca furiozo, mi tremis pro malpacienco, ĉar ĉiam al unu el la ŝak-mioj en mi la alia ŝajnis tro malrapida. Unu premis la alian; tiel ridinde tio povas ŝajni al vi, mi komencis skoldi min - «pli rapide, pli rapide!» aŭ «antaŭen, antaŭen!» -, kiam unu mio en mi ne sufiĉe rapide ludrespondis al la alia. Kompreneble mi hodiaŭ klare konscias, ke mia tuta sinteno jam estis plene patologia formo de mensa ekscitiĝo, por kiu mi eĉ ne trovis alian nomon ol tiun medicine nekonatan: ŝaktoksiĝo. Fine tiu monomania obsedo komencis ataki ne nur mian cerbon, sed ankaŭ mian korpon. Mi malpeziĝis, mi dormis maltrankvile kaj agitite, je vekiĝo mi ĉiufoje bezonis apartan klopodon por disigi miajn plumbopezajn palpebrojn, foje mi sentis min tiel malforta ke kiam mi prenis glason, mi nur kun penoj portis ĝin al miaj lipoj, tiom tremis miaj manoj; sed apenaŭ ekis la ludo, sovaĝa forto rekaptis min: mi kuris tien kaj reen kun kunpremitaj pugnoj, kaj mi foje aŭdis kvazaŭ tra ruĝa nebulo mian propran voĉon, kiam ĝi alkriis raŭke kaj malafable « ŝako» aŭ «mato» al si mem.

Kiel tiu terura nepriskribebla sinteno atingis krizan staton, mi mem ne kapablas rakonti. Ĉio kion mi scias prie estas ke mi vekiĝis en iu mateno, kaj ĝi estis vekiĝo malsama de la antaŭaj. Mia korpo estis kvazaŭ disigita de mi, mi ripozis mole kaj komforte. Dika bona laceco, kian mi ne konis de monatoj, kuŝis sur miaj palpebroj, tiel varme kaj agrable, ke mi komence tute ne povis decidiĝi malfermi la okulojn. Dum minutoj mi plu kuŝis vekita kaj ĝuis tiun pezan duondormon, tiun varmetan ripozon kun agrable stuporaj sentoj. Unuan fojon ŝajnis al mi kvazaŭ mi aŭdus voĉojn malantaŭ mi, vivajn homajn voĉojn, kiuj eldiris vortojn, kaj vi ne povas imagi mian kontenton, ĉar de monatoj de baldaŭ unu jaro mi aŭdis neniun alian vorton ol la malmildaj, akutaj, malafablaj vortoj el la juĝistotablo. «Vi sonĝas», mi diris al mi mem. «Vi sonĝas! Pro nenio malfermu la okulojn! Lasu daŭri tiun sonĝon, alikaze vi denove vidos tiun damnitan ĉelon ĉirkaŭ vi, la seĝon kaj la lavotablon kaj la tablon kaj la tapeton kun la eterne sama motivo. Vi sonĝas – plu sonĝu!»

Sed scivolo supervenkis. Mi malrapide kaj atente malfermis la palpebrojn. Kaj mirindaĵo: estis alia ĉambro, en kiu mi troviĝis, pli larĝa pli vasta ĉambro ol mia hotelĉelo. Senkrada fenestro lasis enveni freŝan aeron kaj vidiĝi verdajn arbojn moviĝantajn en la vento anstataŭ mia senmova senfenestra muro, la vandoj brilis glataj kaj blankaj, la plafono leviĝis blanke kaj alte super mi – efektive, mi kuŝis en nova fremda lito, kaj fakte ne estis sonĝo, malantaŭ mi flustris mallaŭtaj homaj voĉoj. Mi certe forte nevole moviĝis pro surprizo, ĉar jam mi aŭdis malantaŭ mi proksimiĝantan paŝadon. Virino alvenis kun silentaj movoj, virino kun blanka ĉapo sur la haroj, flegistino, flegfratino. Mi ektremetis pro ĝojo; mi ne estis vidinta virinon de unu jaro. Mi fiksrigardis al la ĉarma aperintulo, kaj certe estis sovaĝa ekstaza rigardo, ĉar la veninto trankviligis min urĝe per «Trankvile! Restu trankvila!» Sed mi nur aŭskultegis ŝian voĉon – ĉu vere estis homo kiu parolis? Ĉu fakte plu ekzistis sur la tero iu homo, kiu ne pridemandus min, kiu ne turmentus min? Kaj ankoraŭ krome – neimagebla mirindaĵo! – milda varma preskaŭ tenera virina voĉo. Mi avide fiksrigardis ŝian buŝon ĉar estis iĝinte al mi malverŝajne en tiu infera jaro, ke iu homo povus alparoli alian bonkore. Ŝi ridetis al mi – jes ŝi ridetis, ankoraŭ ekzistis homoj kiuj povas bonkore rideti – sekve ŝi metis la fingron sur la lipojn atentige kaj plu iris silente. Sed mi ne povis obei ŝian peton. Mi ne estis ankoraŭ sufiĉe vidinta la mirindaĵon. Mi provis perforte rektiĝi en la lito, por ŝin alrigardi, alrigardi tian mirindaĵon, kia bonkora homa estulo. Sed kiam mi volis apogi min ĉe la litrando, mi ne sukcesis: Kie kutime estis miaj dekstraj mano fingroj kaj artiko, mi sentis ion fremdan, dikan grandan blankan ĝibon, videble grandan bandaĝon. Mi unue mire rigardis tiun blankaĵon dikaĵon fremdaĵon ĉe mia mano, tiam mi komencis kompreni, kie mi estis, kaj pripensi, kio povis esti okazinta al mi. Oni eble vundis min aŭ mi vundis min mem ĉe la mano. Mi troviĝis en hospitalo.

Je tagmezo venis kuracisto, afabla mezaĝa viro. Li konis la nomon de mia familio kaj priparolis pri mia onklo, la persona kuracisto de la imperiestro kun tia respektemo, ke mi tuj havis la senton ke li volis bonfari al mi. Sekve li starigis al mi plej diversajn demandojn inter kiuj unu kiu mirigis min – ĉu mi estas matematikisto aŭ kemiisto. Mi nee respondis.

«Strange», li murmuris «En la febro vi ĉiam elkriis tiajn strangajn formulojn – c3, c4. Ni ĉiuj ne komprenis.»

Mi informiĝis pri kio estis okazinta al mi. Li ridetis mirigite.

«Nenio grava. Akuta incitiĝo de la nervoj.» kaj aldonis, post kiam li singarde antaŭe ĉirkaŭrigardis, mallaŭte: « Fine io tute memkomprenebla. Post la 13-a de marto[4], ĉu ne?»

Mi kapjesis.

«Ne mirinde kun tia metodo.» li murmuris «Vi ne estas la unua. Sed ne prizorgu.»

Laŭ la maniero, en kiu li trankvilige flustris al mi, kaj dank al liaj bonkoraj rigardoj mi sciis, ke mi estos bone protektita ĉe li.

Du tagojn poste la bonkora doktoro klarigis al mi sufiĉe sincere kio estas okazinta. La gardisto aŭdis min laŭte krii en mia ĉelo kaj sekve kredis ke entrudiĝis iu kun kiu mi batalas. Apenaŭ li montriĝis ĉe la pordo, mi ĵetis min al li kaj alkriis per sovaĝaj insultoj kiuj similis «Ludu do, vi fripono, vi senkuraĝulo!» Mi provis strangoli lin kaj fine tiel sovaĝe provis kapti lin ĉe la gorĝo ke li devis voki por helpo. Kiam oni kuntiris min por kuracista esploro en mia rabia stato, mi subite eskapis, mi ĵetis min al la fenestro de la koridoro, fraprompis vitron kaj pro tio tranĉvundis al mi la manon – vi vidas ankoraŭ la profundan cikatron ĉi tie. La unuajn noktojn en la hospitalo mi pasigis en speco de cerba febro, sed nun li trovis mian konsciencon plene klara. «Kompreneble», li mallaŭte aldonis mi ne informos la sinjorojn pri tio, alikaze oni fine portos vin denove tien. Fidu min, mi faros kiel eble plej bone.»

Kion tiu helpema kuracisto sciigis al mi pri miaj suferoj forviŝiĝis el mia scio. Ĉiukaze li atingis tion kion li celis: mian malstreĉiĝon. Povas esti, ke li prezentis min kiel senrespondeculo, aŭ eble mi intertempe fariĝis malgrava por la Gestapo, ĉar de tiam Hitler ekokupis Bohemion, kaj tial la kazo de Aŭstrio estis por li solvita. Tiel mi bezonis nur subskribi la ekziligan dokumenton kiu devigis min forlasi mian hejmolandon ene de dekkvar tagoj, kaj tiuj dekkvar tagoj tiel estis plenigitaj de la mil formalaĵoj necesaj por ke la iama mond-civitano vojaĝu eksterlanden – militaj dokumentoj, polico, impoŝtoj, pasporto, vizo, sanatestilo – ke mi ne havis tempon por pripensi pri la okazintaĵoj. Ŝajnas ke en mia menso agas misteraj reguligaj fortoj, kiuj aŭtomate malŝaltas tion kio povus esti peza kaj danĝera por la animo, ĉar ĉiufoje kiam mi volis repensi pri mia ĉelotempo, kvazaŭ estingiĝis en mia menso la lumo; nur post semajnoj kaj semajnoj, verdire nur ĉi tie sur la ŝipo, mi denove trovis la kuraĝon memori pri kio okazis al mi.

Kaj nun vi komprenas, kial mi tenis min tiel malĝentile kaj verŝajne nekompreneble rilate al viaj amikoj. Mi do estis vaganta nur tute hazarde tra la fumosalono, kiam mi vidis viajn amikojn sidi ĉe ŝaktabulo; mi sentis mian piedon nevole enradikiĝintan pro surprizo kaj timo. Mi fakte tute forgesis, ke oni povas ludi ŝakon ĉe vera ŝaktabulo kaj per veraj figuroj, ke ĉe tiu ludo du tute malsamaj homoj korpe sidas fronte unu al la alia. Mi verdire bezonis plurajn minutojn por memori ke tio, kion faris tiuj ludantoj, funde estis la sama ludo, kiun mi provis dum monatoj kontraŭ mi mem en mia malespero. La nombroj, per kiuj mi helpis min dum miaj teruraj ekzercoj, estis do nur anstataŭantoj kaj simboloj de tiuj eburaj figuroj; mia surprizo, ke tiuj figurmovoj sur la tabulo estis la samaj kiel miaj fantazie imagitaj ene de miaj pensoj, eble iom similis al tiu de astronomo, kiu antaŭkalkulis per la plej komplikaj metodoj sur la papero novan planedon, kaj efektive ekvidas ĝin en la ĉielo kiel blankan klaran konkretan astron. Mi fiksrigardis al la tabulo kvazaŭ magnete logita kaj tie vidis miajn diagramojn – ĉevalo, turo, reĝo, reĝino kaj peono kiel realaj figuroj ĉizitaj el ligno; por superrigardi la situacion de la ludo, mi devis nevole eliĝi el mia abstrakta mondo de ciferoj al tiu de movitaj figuroj. Iom post iom kaptis min la scivolemo observi tiun realan ludon inter du partneroj. Kaj tial okazis la malagrablaĵo, ke mi, forgesinte ĉian ĝentilecon, enmiksiĝis en vian ludon. Sed tiu fuŝa movo de via amiko trafis min kiel ponardobato al mia koro. Estis pure instikta sinteno, ke mi retenis lin, impulsa kapto, kiel oni sen pripensi retenas infanon kiu kliniĝas super balustrado. Nur poste mi konsciiĝis pri tiu kruda malĝentileco, kiun mi kulpis per mia urĝiĝo.»

Mi rapidis trankviligi dr-on B. kiel multe ni ĉiuj ĝojis danki la hazardon ke ni konatiĝis kun li, kaj ke por mi, laŭ ĉio kion li sciigis al mi, nun estas duoble pli interese, rajti rigardi lin dum la morgaŭa improvizita turniro. D-ro B. faris maltrankvilan geston.

«Ne, fakte ne atendu tro multe. Tio devas esti por mi nenio alia ol provo por mi... provo por scii ĉu... ĉu mi entute kapablas ludi normalan ŝakpartion, partion sur reala ŝaktabulo kun veraj figuroj kaj vivanta kunludanto... ĉar mi nun ĉiam plu dubis, ĉu tiuj centoj kaj eble tiuj miloj da partioj kiujn mi ludis, fakte estis laŭregulaj ŝakpartioj kaj ne simple estis iaspeca sonĝoŝako, febroŝako, febroludo en kiu, kiel ĉiam en sonĝoj, iuj mezaj ŝtupoj estis transsaltitaj. Vi esperinde ne serioze postulos de mi, ke mi aŭdacu defii ŝakmajstron kaj eĉ la unuan en la mondo. Kio interesas min kaj ekscitas mian scivolemon, estas la nura postmorta scivolemo, kontroli ĉu en la ĉelo temis pri vera ŝakludo aŭ pri sensencaĵo, ĉu mi tiam troviĝis tuj antaŭ aŭ jam trans la danĝera klifo – tio nur, kaj sole nur tio.»

El la fino de la ŝipo sonoris la gongo kiu vokis por vespermanĝo. Ni estis babilintaj preskaŭ du horojn – D-ro B. tre detale rakontis ĉion kion mi ĉi tie resumis –. Mi varmkore dankis lin, kaj disiĝis de li. Sed antaŭ ol mi atingis la fedekon, li jam aliĝis al mi kaj aldonis videble nervoze kaj samtempe balbute:

«Ankoraŭ unu aferon! Bonvolu tuj informi la sinjorojn, tiel ke mi ne sekve aspektu malĝentila: mi ludos nur unu solan partion... ĝi estu nenio alia ol la sumstreko sub malnova kalkulo – valoranta kiel fino kaj ne nova komenco... Mi ne deziras atingi duan fojon tiun dolorigan ludfebron pri kiu mi povas memori nur kun teruro... Kaj precipe... precipe la kuracisto tiam admonis... absolute admonis min. Ĉiu, kiu estas falinta en iun manion, ĉiam restas en danĝero, kaj kaze de ŝaktoksiĝo – eĉ kuracita – preferinde oni ne proksimiĝu al ŝaktabulo... Sekve vi komprenas – nur tiu provpartio por mi mem kaj nenio pli.»

Akurate je la interkonsentita horo, la tria, ni kolektiĝis la sekvantan tagon en la fumosalono. Nia rondo estis kreskinta je du pliaj amantoj de la reĝa arto, du oficiroj de la ŝipo, kiu liberigis sin mem de la ŝipservo por povi rigardi la turniron. Ankaŭ Ĉentovic ne igis atendi je si kiel en la antaŭa tago, kaj post la nepra kolorelekto komenciĝis la memorebla partio de tiu tute nekonata homo kontraŭ la famega mondmajstro. Mi bedaŭras, ke ĝi estis ludata nur por ni, absolute senkompetentaj spektantoj, kaj ĝia disvolviĝo estas same perdita por la analoj de la ŝakarto kiel la pianoimprovizadoj de Beethoven por la muziko. Tamen ni provis en la venontaj posttagmezoj kune rekonstrui la partion laŭmemore, sed malsukcese; verŝajne ni ĉiuj dum la ludo tro pasie atentis al la ludantoj anstataŭ al la disvolviĝo de la ludo. Ĉar la mensa kontrasto en la sinteno de ambaŭ kunludantoj fariĝis en la daŭro de la partio ĉiam pli korpe sentebla. Ĉentovic la spertulo restis dum la tuta tempo senmova kiel bloko kun la okuloj strikte kaj fikse direktitaj al la ŝaktabulo; cerbumado ŝajnis por li absoluta korpa streĉo, kiu necesigis ĉiujn liajn organojn je escepta koncentriĝo. D-ro B. fronte moviĝis libere kaj senĝene. Kiel vera diletanto, en plej bela signifo de la vorto, al kiu dum ludado donas plezurĝojon la ludado mem, li komplete malstreĉis sian korpon, babilis dum la unuaj paŭzoj, donante al mi klarigojn, ekbruligis cigaredon per malpeza mano kaj ĉiam nur rekte rigardis, kiam estis lia vico, dum unu minuto al la tabulo. Ĉiufoje aspektis kvazaŭ li atendis la movon de la kontraŭludanto anticipe.

La neeviteblaj malfermomovoj okazis sufiĉe rapide. Jam je la sepa aŭ oka movo ŝajnis kvazaŭ preciza plano disvolviĝas. Ĉentovic plilongigis siajn cerbumopaŭzojn; tiam ni sentis ke la vera batalo por la venko vere komenciĝis. Sed por diri la veron, la iompostioma disvolviĝo de la situacio same kiel ĉiu vera turnira partio signifis ian elreviĝon por ni laikoj. Ĉar des pli la figuroj intermiksiĝis en eksterordinaran ornamaĵon, ju pli nepenetrebla por ni fariĝis la situacio. Ni ne kapablis aserti ĉu unu aŭ la alia kontraŭanto havas la superecon, kaj kiu el ili ambaŭ vere troviĝas en plej avantaĝa situacio. Ni nur rimarkis ke la unuopaj figuroj ŝajnis kvazaŭ movitaj de leviloj por rompi la malamikan fronton, sed ni ne kapablis kompreni la strategiajn planojn en tiuj atakaj kaj defendaj movoj – ĉar ĉiu movo estis ĉiam antaŭkalkulita plurajn movojn antaŭe de tiuj altnivelaj ludantoj –. Al tio aldoniĝis iom post iom paraliziiga laciĝo, kiu estis kaŭzita precipe de la senfinaj cerbumopaŭzoj de Ĉentovic, kiuj ankaŭ komencis evidente inciti nian amikon. Mi maltrankvile observis, kiel li, ju pli longe daŭris la partio, komencis ĉiam pli maltrankvile agitiĝi sur sia seĝo, ĉu ekbruligante cigaredon unu post la alia pro nervozeco, ĉu kaptante krajonon por noti ion. Sekve li denove mendis mineralakvon, kiun li glason post glaso haste glutis; estis evidente ke li antaŭkalkulis centfoje pli rapide ol Ĉentovic. Ĉiufoje kiam post senfina cerbumado tiu fine decidiĝis, antaŭenŝovi figuron per sia peza mano, nia amiko ridetis nur kiel iu, ku vidas okazi ion longe atenditan, kaj jam rebatis. Li certe estis antaŭkalkulinta en sia kapo ĉiujn eblecojn de la kontraŭulo per sia rapide laboranta inteligenteco; ju pli longe Ĉentovic malfruiĝis por fari decidon, des pli kreskis lia malpacienco, kaj liaj lipoj kunpremiĝis dum la atendo de incita preskaŭ stulta movo. Sed Ĉentovic ne lasis sin premi. Li cerbumis obstine kaj silente kaj paŭzis ĉiam pli longe, ju pli la kampo malpleniĝis je figuroj. Je la kvardekdua movo post du horoj kaj tri kvaronoj, ni sidis jam lacaj kaj preskaŭ indiferentaj ĉirkaŭ la turnirtablo. Unu el la ŝipoficiroj jam malproksimiĝis, la alia prenis libron por ĝin legi kaj rigardis nur je ĉiu ŝanĝiĝo nur momenteton. Sed tiam okazis subite je iu movo de Ĉentovic io neatendita. Ekde kiam D-ro B. rimarkis, ke Ĉentovic kaptis la ĉevalon por antaŭenigi ĝin, li kunstreĉiĝis kiel kato pretiĝanta salti. Lia tuta korpo ektremis, kaj apenaŭ Ĉentovic finmovis sian ĉevalon, li antaŭenŝovis sian damon kaj laŭte triumfe diris: «Tiel! Finite!», li kliniĝis malantaŭen, interkrucis siajn brakojn sur la bruston kaj alrigardis Ĉentovic-on per defia rigardo. Varmega lumo brilis subite en lia pupilo.

Nevole ni kliniĝis super la tabulon, por kompreni la movon tiel triumfe anoncitan. Unuavide ne estis videbla rekta minaco. La aserto de nia amiko certe rilatis al disvolviĝo, kiun ni mallongpensaj diletantoj ne povis jam kalkuli. Ĉentovic estis la sola inter ni, kiu ĉe tiu defia informo ne moviĝis; li sidis senemocie kvazaŭ li tute ne estis aŭdinta la ofendan «Finite!». Nenio okazis. Oni aŭdis, ĉar ni ĉiuj nevole retenis nian spiradon, por la unua fojo la tiktakon de la horloĝo, kiun oni metis sur la tablon por kontroli la daŭron de la movoj. Pasis tri sep ok minutoj – Ĉentovic ne moviĝis, sed ŝajnis al mi kvazaŭ liaj dikaj naztruoj ŝveliĝis pro iu interna streĉiĝo. Tiu silenta atendado ŝajnis al nia amiko neeltenebla kiel al ni ĉiuj. Subite li stariĝis kaj li ekmarŝis en la fumosalono tien kaj reen, unue malrapide, poste pli rapide, kaj pli kaj pli rapide. Ni ĉiuj alrigardis lin mirigitaj, sed neniu pli maltrankvile ol mi, ĉar mi rimarkis, ke liaj paŝoj malgraŭ la vigleco de la ir- kaj revenoj mezuris la spacon per sama mezuro; estis kvazaŭ li kolizius ĉiufoje meze de malplena ĉambro kontraŭ nevidebla ŝranko, kiun li estis devigita ĉirkaŭiri. Kaj tremante mi eksciis ke li nekonscie reproduktis tiun ir- kaj revenan mezuradon de sia iama ĉelo: tute same li certe iradis tien kaj reen en la monatoj de sia bariteco kiel besto barita en kaĝo, tute same kun streĉitaj manoj kaj enigitaj ŝultroj; tiel kaj nur tiel li certe tie iradis tien kaj reen milfoje, kun la ruĝaj lumoj de la frenezo en la fiksa kaj ankaŭ febra rigardo. Sed lia penskapablo ŝajnis ankoraŭ tute ne tuŝita, ĉar de tempo al tempo li turnis sin senpacience al la tablo, por kontroli ĉu Ĉentovic intertempe jam decidiĝis. Sed pasis naŭ, dek minutoj. Tiam okazis io kion neniu el ni atendis. Ĉentovic malrapide levis sian pezan manon, kiu ĝis tiam kuŝis senmova sur la tablo. Ni ĉiuj rigardis streĉitaj al lia decido. Sed Ĉentovic ne faris ŝakmovon, sed lia turnita mandorso malrapide forpuŝis ĉiujn figurojn el la tabulo per decida movo. Nur en la sekva momento ni komprenis: Ĉentovic rezignis pri la partio. Li kapitulacis por ne esti matita sub niaj rigardoj. La neverŝajnaĵo okazis, la monda majstro, la ĉampiono de multnombraj turniroj malvenkis kontraŭ nekonatulo, kontraŭ viro kiu ne tuŝis ŝaktabulon dum dudek aŭ dudekkvin jaroj. Nia amiko, la anonimulo, la malfamulo estis venkinta la plej fortan ŝakludiston de la mondo en malferma batalo!

Senkonscie, ni stariĝis unu post la alia en nia ekscitiĝo. Ĉiu el ni havis la senton, devi diri aŭ fari ion, por liberigi nian ĝojan teruron. La sola kiu senmove persistis en sia trankvilo estis Ĉentovic. Nur post kalkulita paŭzo li levis la kapon kaj alrigardis nian amikon per ŝtona rigardo:

«Ĉu ankoraŭ plia partio?» li demandis.

«Memkompreneble» respondis D-ro B. kun al mi malagrabla entuziasmo kaj tuj sidiĝis antaŭ ol mi povis memorigi al li lian antaŭan decidon, limiĝi al unu sola partio, kaj li komencis restarigi la figurojn kun febra hasto. Li moviĝis kun tia ardo, ke dufoje peono forglitis de liaj tremantaj fingroj sur la grundon; mia jam antaŭe malagrabla malbonsento fronte al lia nenatura ekscitiĝo kreskis al iaspeca timo. Ĉar videbla ekzaltiĝo venis sur tiun antaŭe tiom kvietan kaj trankvilan homon; la ektremo aperadis pli kaj pli ofte sur lia buŝo, kaj lia korpo tremis kvazaŭ agitita de subita febro.

«Ne!» mi flustris al li mallaŭte. « Ne nun! Tio sufiĉas por vi hodiaŭ! Estas por vi tro laciga!»

«Laciga! Ha!» li laŭte kaj malafable ridis. «Mi povintus ludi deksep partiojn dum tiu tempo anstataŭ tia vagado! Lacige por mi estas nur ne endormiĝi pro tiu ritmo! - Nun! Jam komencu!»

Li eldiris tiuj lastajn vortojn al Ĉentovic en perforta preskaŭ malĝentila tono. Tiu rigardis trankvile kaj malstreĉite, sed lia ŝtona rigardo similis kunpremitajn pugnojn. Por la unua fojo ekestis io nova inter ambaŭ ludantoj; danĝera streĉiteco, pasia malamo. Ne plu temis pri du kunludantoj, kiuj volis lude elprovi siajn respektivajn kapablojn, temis pri du malamikoj, kiuj ĵuris neniigi unu la alian. Ĉentovic longe hezitis, antaŭ li faris la unuan movon, kaj mi ekhavis la klaran senton, ke li intence tiel longe hezitis. Evidente la sperta taktikisto komprenis ke precize per sia malrapideco li lacigas kaj incitas sian kontraŭulon. Tiel li atendis almenaŭ kvar minutojn, antaŭ li faris la plej normalan, la plej simplan malfermon, en kiu li antaŭenŝovis la reĝan peonon je la kutimaj du fakoj. Tuj nia amiko puŝis sian reĝan peonon kontraŭe, sed denove Ĉentovic faris senfinan preskaŭ neelteneblan paŭzon; tio estis kvazaŭ kiam estas fortega fulmo kaj oni atendas kun batanta koro la tondron, kaj la tondro ne venas, daŭre ne venas. Ĉentovic ne moviĝis. Li trankvile cerbumis malrapide kaj, kiel mi ĉiam pli certe sentis, malice malrapide; sed tiel li lasis al mi sufiĉe da tempo por observi d-ron B. Li estis ĵus fintrinkinta trian glason da akvo; nevole mi memoris, ke li rakontis al mi sian febran soifon en sia ĉelo. Ĉiuj simptomoj de nenormala ekscitiĝo klare montriĝis; mi vidis ke lia fronto malsekiĝas kaj lia cikatro sur lia mano fariĝis pli ruĝa kaj pli akra ol antaŭe. Sed li ankoraŭ regis sin. Nur kiam Ĉentovic denove senfine cerbumis je la kvara movo, li perdis la memregon, kaj li subite alkraĉis al li:

«Nu ludu do jam foje!» Ĉentovic malvarme alrigardis: «Ni interkonsentis laŭ mia scio dek-minutan movtempon. Laŭprincipe mi ne ludas en pli mallonga tempo.»

D-ro B. mordis al si la lipon; mi rimarkis, kiel sub la tablo liaj plandumoj frapetis pli kaj pli maltrankvile kaj fariĝis mem pli kaj pli nervoza pro la prema antaŭsento, ke io freneza pretiĝis en li. Fakte je la oka movo okazis plia evento. D-ro B. kiu ĉiam malpli memregante sin atendis, ne plu povis reteni sian streĉitecon; li moviĝis tien kaj reen kaj komencis senkonscie tambureti per siaj fingroj sur la tablo. Denove Ĉentovic levis sian pezan kamparanan kapon.

«Ĉu mi rajtas peti de vi ne tambureti? Tio ĝenas min. Tiel mi ne povas ludi.»

«Ha!» mallonge ridis D-ro B. «Tion oni ja vidas.»

La fronto de Ĉentovic ruĝiĝis. «Kion vi celas per tio?» li demandis dure kaj malafable.

D-ro B. denove mallonge kaj malice ridis: «Nenion. Nur ke vi evidente estas tre nervoza.»

Ĉentovic silentis kaj mallevis la kapon.

Nur sep minutojn poste li faris la sekvan movon, kaj la partio plu rampis en tiu mortiga ritmo. Ĉentovic samtempe pli kaj pli ŝtoniĝis; fine li ĉiam enŝovis la maksimumon de la konsentita cerbumopaŭzo, antaŭ li decidiĝis fari movon, kaj de intervalo al alia la sinteno de nia amiko fariĝis pli stranga. Li aspektis, kvazaŭ li tute ne plu partoprenis la partion, sed ke li okupiĝis per io tute alia. Li ĉesis siajn ardajn ir- kaj revenojn kaj restis sidanta senmove sur sia loko. Kun fiksa kaj preskaŭ kolera rigardo en la malpleno antaŭ si li murmuris por si senĉese nekompreneblajn vortojn; ĉu li perdiĝis en senfinajn antaŭkalkulojn, ĉu li prilaboris – tio estis mia intima penso – tute aliajn partiojn, ĉar ĉiufoje kiam Ĉentovic fine estis farinta movon, oni devis atentigi lin el lia mensa malĉeesto. Tiam li ĉiam bezonis unu solan minuton, por reorientiĝi en la situacio; pli kaj pli kaptis min la ideo, ke li fakte delonge forgesis Ĉentovic-on kaj nin ĉiujn, en tiu malvarma formo de frenezo, kiu subite povus liberiĝi en ajnan furiozon. Kaj fakte je la deknaŭa movo eksplodis la krizo. Apenaŭ Ĉentovic movis sian figuron, D-ro B. subite movis, ne rekte rigardante la tabulon, sian kurieron tri fakojn antaŭen kaj kriis tiel laŭte ke ni ĉiuj kune timeksaltis.

« Ŝak! Ŝakon al la reĝo!»

Ni rigardis tuj atendante apartan movon sur la tabulo. Sed post unu minuto okazis io kion neniu el ni atendis. Ĉentovic levis tute, tute malrapide la kapon kaj rigardis – kion li ĝis nun neniam faris – de unu al alia. Ŝajnis ke li ĝuis ion eksterordinaran, ĉar iom post iom aperis sur liaj lipoj kontenta kaj klare moka rideto. Nur post kiam li ĝisfine ĝuis sian triumfon al ni ankoraŭ nekompreneblan, li turnis sin al nia rondo kun falsa ĝentileco.

«Mi bedaŭras – sed mi vidas neniun ŝakon. Ĉu eble iu el la sinjoroj vidas ŝakon kontraŭ mia reĝo?»

Ni rigardis al la tabulo kaj sekve maltrankvile al D-ro B. La reĝa fako de Ĉentovic estis fakte – infano povus tion konstati – plene protektita kontraŭ la kuriero dank al peono, sekve neniu ŝako al la reĝo eblis. Ni maltrankviliĝis. Ĉu nia amiko en sia fervoro mismovis sian figuron, unu fakon tro malproksimen aŭ tro proksimen? Atentigita pro nia silentado, nun D-ro B. ankaŭ fiksrigardis la tabulon kaj ekbalbutis kolere:

«Sed la reĝo apartenas ja al f7... ĝi malĝuste staras, tute malĝuste. Vi malĝuste movis! Ĉio malĝuste staras sur la tabulo... la peono ja apartenas al g5 kaj ne al g4... tio ja estas tute alia partio... Tio estas...» Li subite silentis. Mi firme kaptis lin ĉe la brako aŭ eĉ multe pli, mi forte pinĉis lin tiel ke li mem en sia febra konfuzo certe sentis mian ektuŝon. Li turnis sin al mi kaj fiksrigardis min kiel somnambulo.

«Kion... vi deziras?»

Mi diris nenion alian ol «Remember!» kaj samtempe desegnis per la fingro sur la cikatro de lia mano. Li nevole sekvis mian geston, lia okulo vitre rigardis al la sangoruĝa streko. Tiam li subite ektremis, kaj tremado ekkuris sur lian tutan korpon.

«Je la volo de Dio» li flustris kun palegaj lipoj. «Ĉu mi faris aŭ diris ion sensencan... ĉu mi denove estas ĉe la fino... ?»

«Ne» mi mallaŭte flustris. «Sed vi devas tuj ĉesigi la partion, estas plej lasta tempo. Memoru kion la kuracisto diris!»

D-ro B. unumove stariĝis. «Mi petas pardonon pro mia stulta eraro.» li diris per sia malnova ĝentila voĉo kaj li kliniĝis antaŭ Ĉentovic. «Nature estas pura sensencaĵo, tio kion mi diris. Ĝi kompreneble restas via partio.» Tiam li turnis sin al ni. «Mi devas ankaŭ pardonpeti al la sinjoroj. Sed mi atentigis vin antaŭe, ke vi ne atendu tro multe de mi. Pardonu la ĝenon – estas la lasta fojo, kiam mi estas provinta min ĉe ŝako.»

Li kliniĝis kaj foriĝis en la sama aparta kaj mistera maniero, en kiu li unue aperis. Nur mi sciis, kial tiu viro neniam plu tuŝos ŝaktabulon, dum la aliaj postrestis iom incititaj kun malpreciza sento esti trafintaj ion malagrablan kaj danĝeran. «Damned fool!» grumblis McConnor en sia elreviĝo. Kiel lasta stariĝis Ĉentovic el sia seĝo kaj ĵetis ankaŭ rigardon al la duonfinita partio.

«Domaĝe» li diris doneme «La atako estis tute ne malbone disponita. Kiel diletanto tiu sinjoro estas tute nekutime dotita.»

  1. Gestapo = geheime Statpolizei = sekreta ŝtatpolico (dum la regado de Hitler en Germanio 1933-1945)
  2. SS = SchutzStaffel = protektoskadro, plej potenca milita nazia polico
  3. En julio 1938, ĵaŭdo estis la 28a, ne la 27a.
  4. 13a de marto 1938: «Anschluß», anekso de Aŭstrio al la 3a Germana Regno.