Saltu al enhavo

Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ankoraŭ ĉi tie staris Marta enpensiĝinta, kun mallevitaj longaj okulharoj, ĝis ŝin vekis la voĉo de ŝia patrino.

La maljunulino portis iom da ligno, kaj apud ŝi paŝis ankaŭ Raŝica, la patro de Salko.

Sed ju pli ektintis arĝentplatoj sur Raŝica Crnoŝija kaj kiam ŝi aŭdis lian fortan voĉon, kiu nur ordonas, des pli Marta mortpaliĝis, kaj ekruĝiĝis kvazaŭ ruĝa floro.

Kaj tiun fojon pli ol antaŭe, ĉar ŝi aŭdis, ke Raĉica kun ŝia patrino parolas pri ŝi. Sed li nur ekpetis, ke ŝi portu al li iom da malvarma akvo, akre ŝin ekrigardis kaj foriris kun hajduka paŝo, ke la tero rebruis kaj tintetis arĝentplatoj.

Tiun vesperon Marta ne demandis, kion Raŝica parolis pri ŝi, ĉar ŝi timis pri tiu hajdukestro eĉ pensi, kaj ne pro tio, ke ŝi eble timis antaŭ sia familio. Patrino ŝia ja ne estis sorĉistino kiel oni rakontis, sed nur maljuna kaj malbela virino, kaj la patro delonge estis malsana kaj eĉ ne aŭskultis, kion oni parolis antaŭ li. Kaj malgranda Iva, ŝia malpli aĝa fratino, estis ankoraŭ infano, kaj aliaj personoj cetere ne estis en ilia domo. Sed ankaŭ la patrino menciis nenion, sed vidiĝis antaŭ la domo kaj fikse ekrigardis en la malproksiman kampon, kiu fariĝis pli kaj pli malluma.

La bruo sur la montetoj estis pli kaj pli malmulta, kaj nun aŭdiĝis nur solaj voĉoj, kiuj malproksime aperadis kaj perdiĝis rapide.

Sed iom poste, kiam la tutan regionon premis la varma kaj trankvila somera nokto, nenio plu aŭdiĝis krom la muĝo de Cetina kaj krio de strigo.

Kaj en la regiono estas tiel trankvilaj noktoj jam cent kaj sesdek jarojn: same en la dormema somera lunlumo, kiel kiam premas la peza neĝo en malvarmega nokto vintra.