Paĝo:Ŝimunoviĉ - Ano de l’Ringludo, 1926, Janjiĉ.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
II.

Stranga kaj maltrankvila estis la vivo de tiu Raŝica Crnoŝija, la patro de Salko. Li estis dorlotita kiel solulo de riĉaj gepatroj, sed ne malhardiĝis, ĉar pri tiaj oni eĉ ne aŭdis en Cetina. Li nur alkutimiĝis, ke lin oni tro laŭdu kaj ke oni faru ĉion, kion li deziras.

Kiel neniu similis lin rilate belecon kaj fortecon, tiel ankaŭ ne rilate riĉecon kaj forton, kaj kiam li estis matura por edziĝo, li povis elekti fraŭlinon en tuta Cetina. Sed Raŝica volis neniun alian, sed nur Stana-n, kaj ŝi poste fariĝis la patrino de Marta, kiun nun oni nomas „maljuna sorĉistino“.

Sed en tiu tempo ŝi estis same bela kiel nun Marta.

Eble ŝi estis eĉ ankoraŭ pli bela, ĉar Raŝica kun siaj gepatroj tre disputis, ĉar ili volis, ke li edzinigu alian, riĉan fraŭlinon. Sed ili konis sian Raŝica kaj fine al li diris: „Edziĝu kun ŝi, filo, kun beno! Kvankam ŝi estas malriĉa, ŝi estas la plej bela el ĉiuj fraŭlinoj, kiujn ni konas. Kaj ni tute ne bezonas la trezoron de Luca, ĉar ni ja mem posedas sufiĉe.“ Tiel ili diris, ĉar ĉiam ili volis, ke ilia Raŝica estu kontenta tute.

Kaj li ja tiam tre ĝojis! Oni diris, ke li, dum li iras, eĉ ne tuŝas per la piedoj la teron pro granda ĝojo.

Tio okazis en somero, kaj ili intencis geedziĝi en la aŭtuno.

Sed tiun someron falis la vipo sur tutan Cetina: komencis mortigi nigraj varioloj, kaj la sonoriloj tintis tutajn tagojn. Kaj ne estis domo, el kiu oni ne elportis mortinton, kaj ankoraŭ nun oni mencias tiun teruran jaron, la plej nigran el turkaj tempoj.

Kaj tiu dia vipo vizitis ankaŭ belan Stana-n. Sufiĉe ŝi suferis, sed je sia malfeliĉo restis viva. Ĉar kiam ŝi