Paĝo:Abesgus - Kraljeviĉ Marko, 1897.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kraljević Marko.

Tri renkontoj.

(Originala rakonto.)

Ne mortis la reĝido Marko; li dormas en monta kaverno; lian dormon gardas vila *); apud li staras lia ĉevalo ŝarac kaj manĝas muskon; lia glavo staras en ŝtono. . . . Venos la tempo, la glavo elsaltos el la ŝtono, la reĝido Marko vekiĝos, prenos per siaj manoj la glavon kaj forpelos la turkojn kaj restarigos la serban imperion.“

Tiel kantis, sidante sur la ferdeko de Danuba **) vaporŝipo, homo de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj, kun delikataj kaj noblaj trajtoj, grizaj okuloj, brilantaj je flamo de entuziasmo, vestita je ordinara kostumo de serbaj vilaĝanoj: tola ĉemizo, metita super la pantalonon, kuntiritan apud la genuoj, mallonga, dika cinamkolora drapa jako, malalta feso sen peniko kaj belaj ledaj ŝuoj, vidataj nur ĉe serboj, – ornamitaj supre per plektaĵo de maldikaj rimenetoj. – Li akompanis sin per „gusle“, – stranga korda instrumento de duongloba formo kun unu sola kordo, kiun oni ludas per hara arĉo; la sonoj de „gusle“ ne estas sen agrableco, sed kompreneble,

———————

*) Monta feino de serba mitologio.

**) Definante terminojn geografiajn, l'aŭtoro sin fondis je l'ortografio franca.