Paĝo:Abesgus - Kraljeviĉ Marko, 1897.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiuj ĉi sonoj ne povas fari muzikan frazon, kaj servas nur por esti fundamento de la pentraĵo, kiun faras la vortoj de la kantisto.

Estis suna oktobra tago — unu el tiuj tagoj, kiuj estas al homoj iafoje donacataj de aŭtuno antaŭ ol ĝi fine cedos sian lokon al la vintro. La vaporŝipo, egalmezure laborante per siaj radoj, bataladis kun peno kontraŭ la fluo de Danubo, kiu estas tie ĉi tre rapida; tio ĉi estis pli malproksime de la Fera Pordego, tie, kie la Danubo sin trabatadas inter la disbranĉoj de Balkanoj (de serba flanko) kaj de Karpatoj (de hungara flanko) kaj fluas rapide sur terure mallarĝa kaj profunda lito. De ambaŭ flankoj la bordoj sin levas perpendikulare la riveron ĝis timiga alto, kompare kun kia homo ŝajnas nemezurebla malgranda kaj sensignifa , aparte se oni ekpensas, ke tiuj ĉi bordoj staris tiel same neŝanceleble , ke tiu ĉi rivero fluis tiel same rapidege kaj la tuta naturo tie ĉi estis tia sama, kiam ne ekzistis ankoraŭ la regnoj, limataj nun de tiu ĉi rivero, kaj kiam la popoloj, trinkantaj nun ĝian akvon, ankoraŭ migradis en ebenaĵoj de Azio kaj Eŭropo orienta! Ia trankviliganta sento, ia konscio de malgrandeco de ĉiaj niaj pasioj penetras en la animon, kiam subite sur la serba bordo sur la terura alto oni ekvidas glatehakitan ŝtonegon kaj sur ĝi — latinan surskribon kun du grandegliteraj vortoj supretitole: „Tabula Trajani.“ Tiu ĉi surskribo ekzistas preskaŭ mil okcent jaroj! Post ĝi oni renkontas poste pli trankvile Golubac’on, la antikvan kastelon de serbaj reĝoj (antaŭ la perdo de la maldependenco): ĝi ekzistas daŭre sescent jaroj… La montoj kaj la rivero estis tiaj samaj, kiel nun, kiam tie ĉi trakondukis siajn legionojn la venka roma imperiestro, kaj kiu scias, kiom da centjaroj antaŭ tio ili estis tiaj samaj, kaj kiom da centjaroj post ni ili estos tiaj samaj! La naturo estas tiel same ŝanĝebla, kiel ĉio en la mondo, sed ĝiaj tagoj estas miljaroj por ni, kaj al niaj okuloj ĝi ŝajnas malŝanĝata! Sed la homoj sin ŝanĝas pli rapide ol la naturo, kaj la aŭskultintoj la kantiston, kiu ĵus finis la kanton pri la reĝido Marko (Kraljeviĉ Marko, kiel diras serboj), — tiu ĉi publiko similis