Paĝo:Abesgus - Kraljeviĉ Marko, 1897.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nek je romaj legioneroj, nek je dakoj, kiujn ili estis devigataj humiligi sur la bordoj de Danubo; multkoloramase staris sidis kaj kuŝis vestitaj je plej diversaj kaj originalaj kostumoj serboj el la „Ŝumadia“ („arbara lando“, t. e. la nuna regno Serbujo), el la Malnova Serbujo, el la aŭstra Slavonio, el la Bosna kaj Hercegovina, valakoj, bulgaroj, makedonanoj, cincaroj (rumanoj el Makedonujo), hungaroj, ciganoj, turkoj, hispanaj hebreoj; nur malofte estis vidata ĉapelo kaj europekudrita supervesto; tiu ĉi tuta diversvizaĝa amaso aŭskultadis atente la kantiston; eble ne ĉiuj komprenis bone la vortojn de l’serba kanto, sed ĉiuj, videble, estis tuŝitaj de la kora sento kaj de la entuziasmo, kiuj ĉirkaŭkaptis la kantiston kaj estis aŭdeblaj el ĉia sono de lia voĉo.

La kanto estis finita, kaj fariĝis silento; la amaso staris senmove, kvazaŭ atendante ankoraŭ iom da kantoj, la kantisto kondukis facile la arĉon sur lia instrumento; subite li eklevis la kapon kaj ekkantis denove; mi jam sciis tiom la serban lingvon, ke komprenis el kelkaj bulgarismoj, ke tiu ĉi kanto estis verkita, videble, de loĝantoj sur la serba-bulgara limo:

Sufiĉe ni iradis, sufiĉe ni promenadis,
Sufiĉe ni promenadis la ebenon de Ŝumadia,
Sufiĉe, ke ni pereu, ni, nigraj, malriĉaj,
Eklevu vian standardon, Manuŝ-vojevodo
Niaj virinoj estas nigraj kukoloj,[1]
Niaj patrinoj, estas nigrevestataj,
Niaj patroj estas nerazataj,
Niaj fratinoj estas nekombataj,
Niaj infanoj estas sklavoj al turkoj.
Sufiĉe ni iradis, sufiĉe ni promenadis,
Sufiĉe ni promenadis ebenon de Ŝumadia,
Sufiĉe ni manĝis bakitajn ŝafidojn,
Sufiĉe ni manĝis blankajn pogaĉojn[2]
Ni dismetu, ni dispelu la arojn de tiranoj,
Ni liberigu almenaŭ niajn malgrandajn infanojn!

  1. Kukole estas ĉe serboj sinonimo de malfeliĉulino, ĉar ĝi ne scias, kie estas ĝiaj birdidoj; ekzemple, anstataŭ: „ha, vi, malfeliĉulo!“ ili diras: „via patrino estas kukolo!“
  2. Serba pastelo.