Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

doloras al ni ambaŭ, kiu fariĝis jam neelportebla por ni ambaŭ.

– Jen mi…

– Ne vi. Mi ne kulpigas vin, vi ankaŭ ne kulpigu min; tio estus vanaĵo. Mi volas. Mi volas, ke vi iru en la urbon, kaj tie, komencigu la eksedziĝan proceson, en la nomoj de ni ambaŭ. Ĉu vi volas?

Katolnai indiferente ekmovis sian ŝultron.

– Nun? Kial?

– Prefere nun ol neniam, – respondis ŝi maltrankvile. – Mi ne povas jam toleri vian sekretemecon, la neŝaton, kiun vi nutras kontraŭ mi.

– Ne mi kaŭzis tion, Lidio. Iam mi alproksimiĝis al vi por fari sinceran konfeson, sed tiam… vi estis okupita per viaj balaj tualetoj. Kial do mi estus farinta perforte tian konfeson, kies indon vi ne estus kapablinta pesi, sed, kontraŭe, vi eĉ estus eble disiginta la malfortan ligon, kiu ankoraŭ kuntenis nin!

– Ha, vi tion kredas…

– Mi scias certe. Kaj nun?… nun ĉiaspeca konfeso estas jam superflua. Finita! Mia estinteco jam ne admonas per siaj mallumaj fingroj, – jam neniu kaj nenio plu povas forpeli la nigran ombron, kiu embuskas mian vivon…

– Fidu min, Paŭlo.

Katolnai neige skuis sian kapon.

– Finita, mi ripetas. Ni ĉesigu. – Morgaŭ mi vojaĝos en la urbon kaj tie mi agos laŭ via ordono.

– Ha! Vi do volas!

– Mi obeos, – respondis li, kaj kun facila kapmovo li deziris bonan nokton al sia edzino.

– Bonan nokton.