Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiam la sonoj de liaj paŝoj tra la larĝa koridoro finiĝis, Lidio ekscite desaltis de la sofo, kaj subite kaptante unu belan, artan florvazon, tiel forte ŝi ĵetis ĝin teren, ke ĝiaj ruboj tinte dissaltis sur la glata planko. Tremis ŝiaj malgrandaj manoj, ŝiaj arkaj brovoj kolere kuntiriĝis, kaj ŝiaj okuloj elradiigis pasion.

– Sekreto! eterna sekreto! Ofenda rifuzo! Hontigaĵo!… Sed, mi estas indiferenta: ĝi baldaŭ finiĝos; kaj poste…

La sinjorino rigardis la senfinan grizaĵon, kiu ĉie plenigis la ĉielon. Kio estas trans ĝi? Vi, misteraj demandoj, vi, minacantaj suspektoj en la aero, ne ekscitu tiun belan virinon, kiu jen ne scias kion fari. Varmego okupas ŝiajn fingropintojn, ŝian vangon, kaj ŝi ne povas bridi ilin. Jam longtempe ŝi suspektas en la malklareco, sed nur suspektas, nenion sciante… ĉu vere? ĉu ne vere?… ĉu Paŭlo amas iun?… Kaj kiun li amas?… kiun?

Ne, ne! Sensencaĵo estas tio! Amo? kaj Paŭlo! Neeble! Ĉu li povus nutri amon en sia koro, — li, kiu, ĝis nun, ne rimarkis eĉ la virinon en sia edzino?

Lidio, ĉe tiuj pensoj, sin turnis al la granda spegulo kaj longe rigardis sin en ĝi. Senmanka, dezirinda virino ŝi estas. La spegulo ja ne mensogas; ĝi montras la figuron tia, kia ĝi vere estas. Fidele ĝi montras ŝiajn rondajn ŝultrojn, belan talion, ŝian dolĉan, knabinecan vizaĝon, bluajn okulojn, kolon… ĉion, ĉion, kion ne scias rimarki sur ŝi tiu sencerbulo.

Ho, Paŭlo, Paŭlo, vi…

— Kion ci volas?

— Mi vidis ĝin, via sinjorina moŝto.