Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ruze li palpebrumas, sekreteme, mallaŭte parolas. Lidio rapide ekkaptas lian manon.

– Nu?

– Mi vidis ĝin. Mi eĉ alportis ĝin al vi. Lia sinjora moŝto ne rimarkis mian agon. Unu portreto…

– Donu!

Portreto de virino ĝi estas. La sinjorino rapide ekrigardas ĝin, kaj la lakeo kontente movas sian vejnan, maldikan kolon.

– Parolu.

– Jes, vere. Lia sinjora moŝto longtempe rigardadis la portreton dum la vespero. Mi atentis, ke mi povu agi laŭ la ordono de via sinjorina moŝto…

– Daŭrigu, daŭrigu!

– Jes, jes. Lia sinjora moŝto profunde ĝemis, kvazaŭ li timus tiun portreton. Mi ne komprenas, sed tiel ŝajnis al mi. Nun li kuŝas sur la sofo. Li rigardas la lustron, li ne fumas, kvankam li ĉiam fumas en tiu ĉi horo. Jes. Mi…

La sinjorino donas monon al la lakeo kaj forsendas lin. Subite ŝi prenas la portreton. Tremas ŝiaj manoj, nerve tremas ŝia tuta korpo. Kaj ŝi rigardas ĝin… rigardas…

Rigida estas tiu vizaĝo, kaj klara kiel blanka ŝtono. La grandaj, nigraj okuloj ŝajnas esti sensentemaj, fieroj; tamen, ŝajnas ke, se vi profunde rigardas ilin, en vi, en la ĉirkaŭaĵo de via koro, io ekmoviĝas, – ŝajnas ke, se vi, eble, ĝin kisus, tiu rigida vizaĝo revarmiĝus, tiuj fieraj lipoj remoliĝus, ĝi varmigus, varmegigus pasie… eble…

Sed Lidio ne pensas tiel; ŝi vidas ĝin, ŝi vidas