Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

serĉas la belecon, sed kondolencas la mizeron vivantan super tiuj malfeliĉaj slovakoj de ilia lulilo ĝis ilia ĉerko.

Tie, kie la montoj etendiĝas al la ĉielo en kaprica senordeco, sub la serioza Tátra, vi vidas pajlotegmentajn dometojn, jen ruĝajn, jen bluajn, kun randohavaj, malgrandaj fenestroj. Rubmontetoj en la kortoj, – malgrasaj brutoj blekas en muskaj staloj, hundoj bojas malvolonte al la fremdulo, kiu ne povas eviti la trairon de tiu malpura vilaĝo, por iri en la kastelon Katolnai, kiun oni atingas nur post duontaga veturo. Hundo gardas la domon, kiam la mastro ne estas hejme, – hundo gardas ĝin, kiam la domanoj dormas. Kaj kiam iu pia hundo forvagas el la domo por serĉi pecon da osto: breta apogita antaŭ la enirpordo anstataŭas ĝin; ĝi ja klare signas, ke neniu estas en la domo.

Malsaĝegiga trankvileco regas en tiu vilaĝo. Ne pensadas tie eĉ la avara paroĥestro, Petro Chrasztek mem, kiu jam de dekses jaroj loĝas en la kaduka pastrodomo, – kies plej granda zorgo estas la manĝo.

Ne estas vivo en tiu ĉi vilaĝo, nur unufoje en la jaro, dum la printempo, kiam oni vendas la virbovon de l’ komunumo. Tio ĉiujare okazas, kaj oni aĉetas pli malkaran. La monon, kiu restas el ĝia prezo, la komunumanoj publike « fordrinkas ». Tiu tempo estas festo. Dum tiu tempo estas aŭdeble eĉ sovaĝa kanto anstataŭ la ĉiamaj unutonaj melodioj slovakaj, kaj oni povas senti flaron de rostita viando, anstataŭ la haladzon de kuiritaj terpomoj. Dum tiu tempo ankaŭ la pastro laboras: li predikas kun plenigita buŝo pri la modereco, kaj kelkajn brandoplenajn junulojn, kiuj kuraĝas ridegi, li senceremonie vangobatas.