Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiu gaja vivo daŭras unu semajnon. Poste – la terpomoj, brasiko reokupas sian lokon; la pastro daŭrigas senlabore sian vivon, ĉar neniu aŭskultas de li la predikon pri la kondamno postmorta. La Krizba’anoj retrankviliĝas, repiiĝas.

Kiel mi jam diris, pri la Krizba’anoj malmulte scias tiu parto de l’ mondo, kiu kuŝas ekster la Tátra. Nu, pri la pastroloĝejo ĝi absolute nenion scias. Nenion ĝi scias ankaŭ pri la pastro, kies biografion oni povus verki el guto da inko entenata de duono da kanaba grajno.

Mi eluzos tiun ĉi inkon, eltrempante ĝin el la kanaba grajno, por ke vi sciiĝu pri Petro Chrasztek, kiu estas fortulo, sanulo, plena je monavidaj inklinoj kaj ĉiaspecaj nehonestaj ecoj. Li ne zorgas pri la paroĥo, li ĉiam disputas kun sia kuiristino, la maljuna Mario, insultante ŝin; ĉiutage li batas Petkon[1], la edukiton de l’ mortinta sonorigisto; sed plej malmulte li zorgas pri la Sankta Skribo, kiu estas por li nur negoco. Petro Chrasztek neniam pensas pro tio, ke li estas pastro, ke li havas majestajn devojn al Dio kaj al homoj. Li estas bedaŭrinda escepto. Li ne komprenas, ne plenumas la sanktan oficon de l’ pastro; li ne estas zorgema patro de la popolo, instruanto de nesciuloj, konsolanto de malesperantoj, disvatiganto de bono. Li esta nur homo, kiu elektis por si la profesion de pastro, por gajni la ĉiutagan panon.

La korto de la pastra loĝejo estas senorda, kvazaŭ

iu ĵus estus enmigrinta en la loĝejon, ne havinta an-

  1. Petkó: malkaresa formo de la baptonomo Péter (Petro).