Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bona; sed li ne estis kapabla raporti pri tio; kio estis bona en la pasinta kvaronhoro. Kaj liaj okuloj! Neniam homan econ vi povus ellegi el ili, – liaj okuloj ne estis « spegulo de l’ animo »; ili ne elradiigis la varmon de l’ animo, pri kio oni rekonas la homon, – sed la dubepalpantan instinkton, pri kio oni rekonas la bestidon.

Lia mastro, la paroĥestro, kelkfoje ŝajnigis, kvazaŭ li kompatus tiun malfeliĉan infanon, sed entute li ne zorgis pri li. Kiaj? Li ja estas homo, li do helpu sin! Se li ne estas kapabla helpi sin: kial perdi la tempon kaj penon por vana zorgado?

Petko ne estis kapabla diferencigi de la bono la malbonon. En neniu rilato. Al li estis egale, ĉu li manĝas trokuiritan karoton, ĉu luksebakitan anseridon. Al li estis egale: ĉu mizero, ĉu bonvivo; la unuan li ne komprenis, la duan li ne konis.

Lia plej amata okupiĝo estis la sonorigo. Kiam li sonorigis, li akompanis la batojn de l’ sonorilo per balancoj de sia kapo.

Kiam iaj sonoj de l’ meso tuŝis liajn orelojn, silente li klinis sian kapon, kunmetis siajn manojn kaj rapide murmuris la Patro Nia’n, poste li faris signon de l’ kruco. « Dio – estas – potenca – – Dio – potenca – – potenca », li murmuris pie. Li okupis sin ĉiam pri la religio.

Post la finiĝo de l’ meso li kisis la sonorilon kaj reiris hejmen. Li eniris en sian ĉambron similantan al porkostalo, kaj tie li dormis. En tiu nestego enteniĝis strangaj objektoj. Pentritaj paperoj, envolvintaj cikorion, kiujn la maljuna Mario forĵetis el la kuirejo: fereroj, koloraj rubanderoj kaj similaj. Ĉia-