Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

specaj senutilaĵoj, kolektitaj en la korto kaj stratoj, kaj rivera sablo en rompita botelo…

…Okazis iam, ke la paroĥestro, sinjoro Petro Chrasztek, trovis malnovan kalendaron inter la libroj. Duonĉifita, flaviĝinta aĵo; sed – ĉar ĝi presita estis, – li komencis legi ĝin, por elĉerpi el ĝi eblan saturigon spiritan. Kaj jen, li legis el ĝi tre signifan artikolon pri la devoj de l’ pastroj, kiuj « paŝtu sian ŝafaron » kaj instruu la nesciulojn.

La suno varmege brilis, papilioj flirtis de floro al floro, birdoj pepadis sur la arboj.

Dolĉa, bela mondo! Kiel belega estas la vivo! Kiel malfeliĉa estas, kiu ne sentas la vivoĝojon!

Jen Petko: li vere ne sentas la vivoĝojon. Li nenion sentas, li nur vivas kiel senkonscia estaĵo. Li estas materio tre oportuna, ĉar li estas nesciulo, ĉar li bezonas instruon. Kiel altastile diras la kalendaro: « Instruu la nesciulon je ĉio, kion vi lernis en via pli agrabla sorto… » Jes, ha! kia nobla entrepreno! La spirito, la koro, la bonmoro… ha! ho!… Kaj lia pastro moŝto entuziasmas.

Kaj la dankemo! Dankemo al la iama sonorigisto Matiaso Povan, kiu ĉiam admiris lin predikantan. Kiel li laŭdis liajn predikojn, laŭte, disanoncante! Estas vere, ke la mortinta sonorigisto estis sentaŭga, malsobra homo, sed bonkora. Kaj la koro estas ĉio, – la sincera, entuziasmema, kristanema, vera koro estas ĉio!

– Li ĉiam admiris min pro mia elokventeco… nu, – jes, vere, kaj li… li estis prava – nu, jes.

Do: la dankemo, kaj la kalendaro. Li batetis sian frunton per la fingroj, poste elkriis tra la fenestro: