Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— 22 —

— Alvenu, Petko! sidiĝu antaŭ mi, mia filo.

La pastro montris al li duonkadukan seĝon. Petko sidiĝis sur ĝian randon, preskaŭ senkonscie li rigardis la pastron, kiu stariĝis, karesis sian grasan mentonon, kaj mute, reve esploris lin.

— Hm... la animo dormas... ĝi profunde dormas.

Poste li residiĝis sur la sofon.

— Diru al mi la Patro Nia'n.

La knabo faris signon de kruco kaj rapide murmuris la demanditan preĝon.

— Bone. Nun aŭskultu per cia tuta cerbo, ĉar mi imtencas paroli al ci pri tre lernindaj aferoj. Sed antaŭe diru al mi: kion ci memoras el tiu parolo, kiun ci jam aŭdis de mi?

La knabo skuetis sian kapon kaj silentis. Li nenion memoris, — li nur timis, ke li ricevos la laŭkutimajn batojn de la pastro.

— Mia filo, ci ĉion forgesis. Malbona signo, malhona.

— Malbona, rediris la knabo maŝineme.

— Tre malbona. Sed ekzistas senkulpigo por ci, jes, ekzistas. Ci estas malinteligenta, mia filo, kaj mi kompatas al ci. Aŭskultu nun: diru al mi, kiu ci estas?

— Petko.

— Kiu kreis cin ?

— Dio.

— Ĉu ekzistas paradizo ?

— Jes. Dio — estas — potenca — — Dio — potenca — — potenca — —

La pastro kontente movis sian kapon. Tre bone, bonege. Tiu ĉi bubo ja memoras. Ha! la Sankta Skribo diras: « Kaj oni semis grenojn en la teron; kaj kie la