Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

oni alportis cin tien ĉi, en tiun ĉi mizeran vilaĝon, ke tie ĉi ci pereiĝu. Ci estis tiam nur dekmonata, malgranda vermeto. Jes, ci ricevis multe da batoj, oni ofte malsatigis cin, cin, sencerba skarabido, sed ci…

La pastro ridetis.

— Aŭskultu min kaj ne tusu.

La knabo premis siajn manojn al la brusto kaj senkuraĝe balbutis:

— Tie ĉi doloras… tie ĉi…

— Doloras? Kredeble ci malvarmumis, sentaŭgulo! Kial ci vagas nudpiede? kial ci ne restas trankvile en cia ĉambro?

Li tiris al si la knabon kaj palpis lian bruston. Ĝermis la malsana brusto, kaj rapide batis la sango en liaj bluaj, maldikaj vejnoj. Kun larmoplenaj okuloj li rigardis la pastron, kiu malkontente balancis sian kapon.

— Iru en cian ĉambron kaj kuŝiĝu. Preĝu, ke Dio sendu al ci feliĉigan resaniĝon. Foriru do.

La knabo foriris.

— Hm! — murmuris poste ĉagrene la pastro, — povas okazi, ke tiu ĉi bestido mortos ĉe mi. Per lia morto li kaŭzos al mi superfluajn elspezojn… Ho, Dio, Sankta Sinjoro, kiu ĉion vidas kaj punas la punindulojn, vidu kaj severe punu tiujn senkorajn gepatrojn, kiuj forĵetas de si la idon; kiuj pli abomenaj estas ol lupinoj, hundinoj; kiuj ne timas Vian terurigan koleron; kiuj tiel ŝarĝis mian modestan budĝeton…

Ekstere varme brilis la suno, papilioj flirtis de floro al floro, birdoj pepadis. Ekstere la kampoj disvastigas bonodoron, koturno petolas laŭtakrie inter la tritikoj; ĉio vivas, ĉio estas feliĉa, invitanta al amo.