Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ekstere la infano disetendis siajn brakojn kaj plenpulme li ĝuis la dolĉan aeron. Poste li iris en sian ĉambron, kovris sin per siaj malnovaj ĉifonoj kaj kuŝiĝis por dormi.

Vespere la kuiristino, la maljuna Mario, iris al la paroĥestro:

— Ĝemegas la knabo.

— Kompatu lin, Mario, li estas malfeliĉa.

— Bone, bone, mi kompatas; mi diras nur, ke li ĝemegas.

— Lasu vidi al mi la kompatindulon.

Ili kune iris en la ĉambron de l’ knabo, kie li kuŝis kun kapo apogita sur brako. Liajn malgrasajn vangojn superŝutis ia mortiga febro, liaj lipoj tremis, ili estis sekaj, varmegaj. La pastro rigardis lin staranta sur la sojlo.

— Grava afero… Iru al la veterinaro, venigu lin; li ja konas la malsanojn. Iru, Mario.

— Kial?

— Ĉu vi ne aŭdis? — kriis la paroĥestro malafable, minacante ŝin per liaj fortikaj, ostoriĉaj pugnoj. — Idiota maljunulino!

Mario murmure foriris; ŝi sciis, ke ne estas konsilinda malobei al ŝia mastro, kiam li koleras.

La pastro eliris sur la korton kaj tie li promenadis. Li rigardis la rubmonteton, sed li ne vidis ĝin. Li ankaŭ ne vidis la anserajn plumojn, disĵetitajn sur la korto. Li meditis. — Sed li ekvidis tiun altan, brunan ŝtonon en la enterigejo, apud kiu la knabo kutimis ripozi ĉiuposttagmeze.

— Senpage mi donos al li la lokon…