Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj li kontentiĝis. Li ne postulos eĉ unu groŝon, ĉar li estas bonfarulo, helpemulo, – li estas tia, kia decas esti la servanto de Dio…

Estis jam vespero, kiam la kaleŝo de Paŭlo Katolnai atingis la dometon de l’ kampogardisto. Aŭdinte la bruon, la gardisto eliris el la dometo kun delevita ĉapo, humile salutante sinjoron Katolnai, kiu rapide eniris la dometon.

– De kiam ŝi estas tie ĉi? – demandis li.

– Hieraŭ ŝi venis, – respondis la kampogardisto. – Malsane ŝi piediris, kaj kiam ŝi preteriris tie ĉi, ŝiaj piedoj apenaŭ povis ŝin porti. Mi do invitis ŝin ĉe min, kaj proponis al ŝi kuŝiĝi.

– Mi dankas, Jozefo, mi dankas…

Paŭlo etendis al li sian manon, sed la gardisto embarase paŝis posten; li nenion komprenis. La altranga sinjoro, al kiu apartenas ĉio ĉirkaŭvidebla en tiu ĉi regiono, proponas manpremon al li, al simpla, malriĉa vilaĝano… Sankta Dio! io okazis. La malriĉulo akceptas la manon, sed anstataŭ premi li humile kisas ĝin. Delikata, forta mano, sed ĝi estas malvarma, tremanta.

Jozefo paŝis posten kaj estimoplene atendis. Paŭlo klinis sin pli proksimen al la vilaĝano:

– Ĉu ŝi sola venis?

– Jes.

– Nun lasu min sola.