Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tente. Poste ŝi rekuŝiĝis sur la kusenon kaj fermis siajn okulojn. – Mi estas laca.

– Vi, sanktulino!

– Kiel bona vi estas, Paŭlo. Vi venis ĉe min, kaj vidu, mi ankaŭ pensis pri vi. Jen estas via portreto, jen viaj leteroj. Kun malespero mi prenis ilin, ke mi povu vidi ilin ankoraŭ unu fojon, kaj nun – mia Dio – nun mi sentas min feliĉa kaj sana. Kredu, ke ĉio reboniĝos ankoraŭ. Kiam oni aŭdos sur la kampoj la gajajn kantojn de l’ rikoltistoj, mi estos resaniĝinta. Mi ne estos malforta, sed forta kaj bela.

Ekstere trankvila, kvieta vespero estas. Oni sonorigas ie, kaj estas aŭdebla la grinceta zumado de diversaj skaraboj sur la kampo.

Ĉio estas silenta. Sed Zoe jen levas sian kapon kaj altiras Paŭlon al si. Time ŝi demandas:

– Ĉu vi ne aŭdas ion?

– Nenion, Zoe.

– Oni sonorigas…

– Por la vesperpreĝo, mia kara, en la vilaĝo.

– Por preĝo… – ŝi murmuris malĝoje kaj kunmetis siajn manojn. – Dio vidas ĉion.

El malproksime oni aŭdas la sonon de fluto paŝtista kaj de bojo. Paŭlo preme tenas la varman manon de l’ malsanulino, kaj li volas pensi pri nenio. Li ne scias, ne estas kapabla… Ĉio doloras en li, ĉirkaŭ lia koro: lia kapo estas laca, kaj antaŭ liaj okuloj miliono da mallumaj fajreroj dancas; sed li ne povas kapti eĉ unu el tiuj malklaraj pensoj, kiuj amasege atakas lian cerbon.

Li estas certa nur pri tio, ke Zoe mortos sen ia provo de helpo. La distrikta kuracisto loĝas en mal-