Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

proksimeco atingebla dum duonhoro kaleŝe, li nepre devas venigi lin. Sed kiun li sendu al li? Ha! la kampogardiston.

Senbrue li malfermas la pordon kaj diras al la gardisto:

– Jozefo!

– Jen mi estas.

– Iru tuj al la sinjoro kuracisto, kaj diru al li, ke li tuj venu tien ĉi. Sidiĝu en mian kaleŝon kaj rapidu. Rapidegu!

– Jes, mi obeas.

La gardisto ensidiĝis la kaleŝon, Stefano ekmarŝigis la ĉevalojn, kiuj komencis rapide kuri.

Zoe ekaŭdinta la bruon de l’ kaleŝo, lace malfermas siajn okulojn.

– Kie vi estas, Paŭlo?

– Tie ĉi, Zoe, apud vi.

– Tiel malklare mi vidas. Donu vian manon, Paŭlo. Malvarma ĝi estas. Vidu, miaj manoj estas varmaj, kaj varmega estas mia frunto. Kaj – mi ne scias, kie – eble tie ĉi – tiel malvarme estas.

Ŝi prenis lian manon kaj premis ĝin al sia vango:

– Ĉu vi sentas ĝin?

– La febro kaŭzas tion, mia kara Zoe. Mi atendas la kuraciston tre baldaŭ venontan, li helpos al vi. Post unu horo li alvenos. Ĉu vi bone kuŝas, Zoe?

– Bone, nur mia kuseno…

– Mi tuj rebonigos ĝin. Ĉu mi ekbruligo kandelon?

– Estas ja lume, Paŭlo. Mi sentas la sunradiojn ludantajn sur mia frunto, mi vidas la florojn sur la