Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kampo, mi aŭdas la pepadon de l’ alaŭdo. Baldaŭ mi estos gaja, kaj baldaŭ mi rebeliĝos.

Jen ŝi sidiĝis en sia lito kaj kovris siajn okulojn per la manoj, terurige ekkriante:

– Mia filo… Paŭlo!…

– Zoe, ho Dio!

– Mia filo mortas… tie…

Paŭlo delikate ĉirkaŭprenas la korpon de la knabino kaj rekuŝigas ĝin. Li konsolas ŝin: ŝi estu trankvila, ŝi ja nenion vidas. Aero ĝi estas, nenio. Sed ho! abomenaj ombroj dancas en tiu areo, kiuj jen etendas al ŝi siajn brakojn. For! Ne tentu, malbenita fantomo! ne etendu viajn ungegojn el la infero; ne flirtu, vi nigra birdo! Paŭlo ja zorge ŝirmas kontraŭ vi tiun kompatindan, malfeliĉan virinon, kiu amas lin kun febra pasio kvazaŭ frenezulino, kiu jen tie ĉi kuŝas nun velkinte. For, for de tie ĉi!

Paŭlo ne estas kapabla kriegi pro la doloro, kiu streĉas disen lian koron. Se li povus kapti iun, se li povus puni iun pro tiu ĉi perdiĝanta vivo, kiu jen ruiniĝas malrapide, ruiniĝas per teruriga malrapideco, kies premegan sufokon li sentas, – ho, se li povus puni tiun homon: li tuj mortigus lin kruele, li sufokus lin per unu sola premego de mano, – sed neniu, neniu, neniu estas! Francisko Katolnai Grizharulo! vi, kiu nun trankvile dormas en via malluma luksa tombo, reviviĝu, alvenu, vidu Zoe’n, kiun vi mizerigis, kiun vi mortigis; alvenu kaj vidu vian filon, kiu terure suferas la sekvojn de tiu kruelo kondamno, kiu vi elpensis, vi verkis, vi efektivigis, vi, frenezulo!… Vi! vi!… Perforte kaj obstine vi kolektis la mallumaĵojn de l’ societo, kiuj embriiĝintaj en la mallumaĵoj de