Paĝo:Abonyi - Mallumaĵoj, 1907, Lengyel.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

l’ antaŭjuĝoj, sin enŝovas inter la korojn, por detrui per malsanktaj manoj la ligojn, kiujn la sankta volo de Dio: la amo kreis, por ke Li efektivigu per ĝi la eternecon!… Alvenu, kruelulo, el via tombo, kaj vidu, kian rezultaton atingis via laboro, kaj ploru, ĉar via filo ne povas plori, – li, kiun vi trompis!

Paŭlo klinis sin super Zoe.

– Ŝi dormas, – li murmuretis.

Li eliris el la ĉambro kaj apogis sin al la pordo.

La luno ĵus leviĝis. Tremis ĝia lumo sur la rosaj herboj kaj ĝi respeguliĝis de la vitreroj kaj aliaj similaj ruboj disĵetitaj sur la kampo. Paŭlo kun disigitaj lipoj ĝuis la freŝan aeron kaj premis al la pordingo sian frunton. Sed li ne vidis la herbojn rosajn, ne aŭdis la sonon de la fluto perludanta melanĥolian slovakan arion, – li aŭdis nur el la proksima arbaro la krion de strigo, birdo antaŭdiranta baldaŭan morton.

For, for, nigra birdo, for!

… Sur la vojo kaleŝo simpla alproksimiĝas. Paŭlo atente rigardas ĝin. La kuracisto… Ne, li alvenos per la luksa kaleŝo; – ĝi estas verŝajne fremda kaleŝo.

Rapide ĝi alproksimiĝas kaj haltas preter la dometo. Paŭlo rekonas sian propran ĉaskaleŝon, kaj rekonas la kolonelon, kiu jen elkaleŝiĝas.

– Mi venis, Paŭlo.

Ili reciproke premas manojn.

– Lidio sendis min.

Paŭlo indiferente movas sian ŝultron.

– Bone. Kion ŝi volas? Ĉu ŝi embuskas? aŭ ŝi volas min revenigi?