Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Pro la kompato de Dio — patro!" ŝi ekriis en la plej forta atako de l' doloro, starante rektiĝinte kaj senmove kvazaŭ rigida.

"Jes, ĉi tie per la kuglo de tiu ĉi revolvero li traboris al si la kapon," finis la arbaristo per la simplaj vortoj la priskribon de l' terura katastrofo. "Kaj lia sango ĝis nun ne estas forigita de la tablo... Rigardu!"

"Li estas mortinta!" ekriis Evelino per la voĉo tiel sovaĝa, ke ankaŭ la arbaristo eksentis froston.

Ŝia vizaĝo vidigis senmezuran malesperon. Ŝi falis kvazaŭ senfortigita sur la seĝon, sed post la momento ŝi denove leviĝis kaj kun la forta, sed dolora pasiemo demandis:

"Kaj la infano? Kie estas mia infano?"

La arbaristo ŝanceliĝis ankoraŭ momenton rekte respondi, sed kiam la mieno de Evelino vidigis la doloron plej grandan, li montris per la mano la malantaŭon kaj surde aldonis:

"Ĝi mortas."

Kun terura ekkrio ŝi leviĝis kiel morte vundita leonino kaj volis kuri en la malantaŭon.

"Halt'! Nek unu paŝon!" tondre ekkriis brutale la arbaristo, barinte al ŝi la vojon.

"Kompaton! Kompaton!" ŝi petegis kun la plenda malespero etendante la manojn. "Pro ĉio, kio estis al vi, patro, iam plej kara...," ŝi balbutis kaj volis denove kuri en la malantaŭon.

Sed la arbaristo brutale forpuŝis ŝin kaj preninte la revolveron de la tablo apud la fenestro direktis ĝin al Evelino.

"Nek unu paŝon," li tondre ekriis kun la plej maldelikata brutaleco, "se ci ne volas, ke ankaŭ mi faru mortigon..."

En muta malespero ŝi ŝanceliris returne.

"Por ci la infano estas — mortinta!" li aldonis surde mallevinte la manon kun la revolvero.