Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tiu momento en la koridoro eksonis bruo de personoj, malsuprenirantaj la ŝtuparon kaj mallaŭtigataj voĉoj.

Post la pordo eksonis la voĉo de Kiĉjo:

"Ĉi tien, sinjoro doktoro — mi petas... ĉi tien — dekstren!"

"Ah, la doktoro revenas!" ekparolis la arbaristo kaj rapide turnis sin al Evelino.

"Alvenas fremda homo," li diris kun la akcento sur la vorto »fremda« kaj kun la patosa imperativo aldonis:

"Kaj tial — silentu!... Ĉu ci komprenas?"

Podhradský volis iri renkonte al la revenanta doktoro, sed apenaŭ li faris unu paŝon, malfermiĝis la pordo kaj Kiĉjo, enlasinte la doktoron, portantan sian mankonfreton, en la ĉambron, senparole fermis denove la pordon.

Nur nun ekiris ankaŭ Podhradský.

La kuracisto, ne rigardinte ĉirkaŭe, metis la kofreton sur la lokon, kie ĝi antaŭe staris kaj tuj raportis:

"La vundo de l' sinjoro adjunkto ne estas danĝera. Sole malgranda degrato de la haŭto, sed tamen sufiĉe dolora..."

Sed kiam fine li ekrigardis la arbariston, li ne povis nerimarki lian nenormalan staton.

"Kio estas, sinjoro arbaristo?" li demandis kun modera nuanco de l' zorgemo ekrigardinte al la malantaŭo.

"Ĉu nia malgranda paciento —?"

Kaj kiam li faris unu paŝon al la malantaŭo, li ekvidis la virinon post la arbaristo.

"Pardonu, sinjoro arbaristo!" li diris senkulpigante sin. "Ni ne estas solaj... Vi havas ja viziton..."

"Jes, viziton —," ripetis la arbaristo kvazaŭ en embarasoj.

En tiu momento Evelino mallevis la manojn, per kiuj ŝi estis kovrinta la vizaĝon.