Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ah, tiel! Post la sendorme pasigita nokto venkis min la laceco. Mi ekdormis..."

Turninte poste la kapon al la infana lito en la malantaŭo li leviĝis singarde kaj senbrue.

Li estas viro ĉirkaŭe sesdekjara de l' alta, ostoforta talio, nuba mieno, sunbrunigita vizaĝo, kovrita de griziĝinta, antaŭe nigra plenbarbo kaj kun iom malafablaj, sed bonanimaj trajtoj.

La sola rektiĝo malkovris, ke li posedas ankoraŭ plenan forton de l' viro, ke li estas pasiema kaj ne estas bone inciti lin aŭ liajn pasiojn. La rekteco, kuraĝo kaj kategorieco vidiĝas en ĉiu trajto de la vizaĝo, kies brilaj nigraj okuloj sub la griziĝintaj brovoj ŝajnas preskaŭ piki.

Leviĝinte li staris momenton, poste sur la pintoj kaj plej singarde li ŝteliris al la infanlito en la malantaŭon.

Momenton li fikse rigardis la liton, vidigante doloran eksciton, poste same singarde ŝtelforiris en la antaŭon, kie li haltis.

"Bedaŭrinda infano!" li ekĝemis kun la dolora rezignacio. "Ci suferas — ci suferas — sen la propra kulpo..."

"Ah, Dio, Dio!" li ekplendis, silentinte momenton, en la tono de l' kompata riproĉo. "Kial — suferas tiu bedaŭrinda kreitaĵo tiel nemezureble? Kial? Al kiu kaj kiamaniere ĝi faris ion malbonan?... Ankoraŭ antaŭhieraŭ ĝi kuradis kaj petoladis, freŝa kiel cervino, gaja kaj plena de vivo... Kaj hodiaŭ ĝi kuŝas la tutan tagon kvazaŭ duonmortinta — kaj sole la perioda sufoka tusado vekas ĝin el la agonia duonkonscio..."

Jen eksonis la stertora ektuso de la lito el la malantaŭo kaj tuj poste timeme ekkriis la siblanta infana voĉo:

"Mami — mami!"[1]

"Denove ĝi vokas la patrinon!" ekpensis la viro en la antaŭo kaj turninte sin kun rapida servemo alpaŝis

  1. "Mami" aŭ "mama" nomas la slavaj infanoj la patrinon. (Rim. de l' trad.)