Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la lito, de kiu leviĝis al li du infanaj manoj kaj la infana voĉo siblante balbutis:

"Avĉjo, avĉjo! Kie estas mami?"

Sed la viro, alparolita tiel simple kaj tamen insiste ne respondis rekte tiun demandon.

Laŭ ĉio el diversaj motivoj li penis turni la pensojn de l' malsana infano al aliaj objektoj. Li komencis ĝin amplene kaj iafoje eĉ infane dorloti, parolante parte al la infano, parte — esplorante dume ĝian staton — al si:

"Ci ne dormas, karuleto? Mi pensis, ke ci dormas kiel zizeleto.[1] Kaj ci kontraŭe rigardas kiel strigeto."

Ĉe tiuj vortoj li kliniĝis al la infano.

"Kaj ĉu io doloras cin — ĉu doloras? Kaj kie, karuleto, kie? Ĉu sub la mentoneto — en la gorĝeto, kiel ci montras? Ah, ĝi estas pasonta, karuleto — ci vidos!..."

Poste palpante la frunton de l' infano, la vangojn kaj la korpon, li daŭrigis en tiu sama tono:

"Ci havas ja la frunteton tute malvarman — kaj ankaŭ la vangetojn kaj la tutan korpeton!"

Ĉe tiuj vortoj trakuris lian animon la esperplena penso, ke la infano, ne havante la febron — pri kiu li konjektis, ke ĝi akompanas ĉiun gravan kaj danĝeran malsanon — tamen ne estas malsana tiel grave kaj senespere, kiel ŝajnas.

"Kaj ĉu ci deziras ion, karuleto — nenion? Ĉu ci volas trinki — ne?... Almenaŭ mi ordigos al ci la kuseneton sub la kapeto. Ci kuŝas ja ĉi tie kiel perfekta friponeto. La litkovrilo estas deĵetita — kunvolvita..."

Ordigante al la infano la kuseneton kaj la kovrilon, kun eldevigita petolemo li aldonis:

"Ĉi tie estis kiel en la vulpejo... Tiel, tiel! Nun ci kuŝos denove kiel princido — ĉu ne?... Nu, ci

  1. Bohema proverbo.