Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kiel beleta! — ekkriis Guillaume. — Laŭdire oni volis aĉeti. tion por tridek mil frankoj …

— He! ja, oni trovas tie miajn plumerojn, — diris sinjorino Guillaume.

— Kaj tiuj malfalditaj ŝtofoj, — aldonis Lebas; — oni prenus ilin per la manoj.

— La drapaĵoj konvenas ĉiam tre bone, respondis la pentristo. Ni estus tre feliĉaj, ni modernaj artistoj, se ni atingus la perfekton de la antikva drapaĵo.

— Do vi ŝatas la drapaĵojn, — ekkriis la patro Guillaume. — Nu, je diablo! donu al mi la manon, mia juna amiko, ĉar vi ŝatas la komercon, ni interkonsentos. He, kial oni malŝatas ĝin? La mondo komenciĝis kun tio, ĉar Adamo vendis la paradizon por unu pomo. Tio ne estis bonega spekulacio tamen.

Kaj la maljuna negocisto ekridegis brue, ekscitita per la ĉampana vino, kiun li verŝis abunde. La vualo, kiu kovris la okulojn de la juna artisto estis tiel dika, ke li trovis siajn estontajn gebopatrojn agrablaj. Li bonvolis eĉ ĝojigi ilin per kelkaj bongustaj ŝercaĵoj. Pro tio li plaĉis ĝenerale. La vesperon, kiam la salono meblita per riĉaspektaj aferoj, por uzi la esprimon de Guillaume, estis sengasta, dum kiam sinjorino Guillaume iris de tablo al kameno, de kandelabro al lumingo, estingante rapide la stearinkandelojn, la bonhumorulo, kiu ĉiam tuj vidis klare, kiam rilatis pri aferoj de mono, altiris sian filinon Aŭgustinon apud sin; poste tenante ŝin sur siaj genuoj li diris al ŝi jene:

— Mia kara infano, vi edziniĝos kun via Sommervieux, ĉar vi volas tion; permesite estas, ke vi riskos vian kapitalon de feliĉo. Sed mi ne fidas pri tiuj tridek mil frankoj, kiujn oni gajnas difektante bonajn tolaĵojn. Mono,

kiu tiel rapide venas, foriras same. Cu mi ne aŭdis

46