Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiun vesperon, ke tiu juna sencerbulo diris, ke se la mono estas ronda, tio estas por ruliĝi. Se ĝi estas ronda por la malŝparemuloj, ĝi estas plata por la ŝparemuloj, kiuj kolone amasigas ĝin. Do, mia infano, tiu belulo parolas doni al vi veturilojn, diamantojn. Li havas monon, ke li elspezu ĝin por vi! bene sit! Tio ne koncernas min. Sed pri tio, kion mi donas al vi, mi ne volas, ke skudoj tiel pene ensakigitaj estu ŝanĝitaj en kaleŝegojn kaj fiaĵojn. Kiu elspezas troe, neniam estas riĉa. Per la cent mil skudoj de lia doto oni jam ne aĉetas tutan Parizo-n. y i povos ricevi iun tagon kelkajn centojn da mil frankoj, mi atendigos vin, je diablo! kiel eble plej longatempe. Mi altiris do vian estontan edzon en angulon, kaj viro, kiu kondukis la Lecokan bankroton ne multe penis por konsentigi artiston, ke li edziĝu sen biena komuneco. Mi observos severe la kontrakton, por ke oni taŭge kondiĉu la donaĵojn, kiujn li proponas rezervi al vi. Nu, mia infanino, mi esperas, esti avo, je diablo! mi volas jam okupi min pri miaj nepoj; ĵuru do al mi tie ĉi, ke vi neniam ion pro mono subskribos sen mia konsilo; kaj se mi irus tro frue trovi la patron Chevrel, ĵuru al mi, ke vi konsiliĝos kun Lebas, via bofrato. Ĵuru tion al mi.

— Jes, mia patro, mi ĵuras tion. Post ĉi tiuj vortoj prononcitaj mildvoĉe, la maljunulo kisis sian filinon sur la ambaŭ vangoj. Tiun vesperon, ĉiuj amantoj dormis preskaŭ tiel kviete kiel la gesinjoroj Guillaume.

Kelkaj monatoj post tiu memorinda dimanĉo, antaŭ la grandaltaro de Sta Leu okazis du malsamaj edziĝoj. Aŭgustino kaj Teodoro prezentis sin tie en. la tuta brilo de la feliĉo kun la okuloj amplenaj, vestitaj per elegantaj

tualetoj, atenditaj de luksa veturilaro. Veninta en taŭga

47