Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Sed mi ne estas videbla! — Tiuj vortoj netaj kaj rapidaj, kvankam eldiritaj mallaŭte en la apuda buduaro, estis aŭditaj de Aŭgustino, kies koro batis forte.

— Tiu sinjorino sidas tie, — rebate diris la ĉambristino.

— Vi estas malsaĝa, enirigu do, — respondis la dukino, kies voĉo mildiĝis kaj ĝentiliĝis evidente; ŝi deziris tiam, ke oni aŭdu ŝin.

Aŭgustino antaŭeniris timeme. Funde de tiu freŝa buduaro, ŝi vidis la dukinon volupteme kuŝita sur luksa kanapo, lokita centre de duoncirklo, desegnita per la molaj faldoj de muslino tegita sur flava subaĵo. Ornamaĵoj el orumita bronzo metitaj kun delikata gusto plibeligis ankoraŭ tiun baldakenon, sub kiu la dukino ripozis kiel antikva statuo. La malhela koloro de la veluro ne lasis malaperigi iun delogan povon. Duonlumo, konvenanta al ŝia beleco, ŝajnis plivere rebrilo ol lumo. Kelkaj multvaloraj floroj altigis siajn parfumitajn kapojn super la Sevraj vazoj la plej riĉaj. Je la momento, kiam mirigite Aŭgustino vidis tiun spektaklon, ŝi marŝis tiel milde, ke ŝi povis surprizi rigardon de la ĉarmistino. Tiu rigardo ŝajnis diri al persono, kiun la pentristedzino ne tuj ekvidis: Restu, vi vidos beletulinon kaj ŝia vizito enuigos min malplie.

Vidante Aŭgustinon, la dukino leviĝis kaj sidigis ŝin apud sin.

— A1 kio mi ŝuldas la feliĉon de tiu vizito, sinjorino? — ŝi diris kun rideto plena de gracieco.

— Kial tiom da falseco? — pensis Aŭgustino, kiu respondis nur kapsigne.

Tiu silento estis ordonita. La juna virino vidis antaŭ si troan ĉeestanton por tiu sceno. Tiu persono estis la plej juna, la plej eleganta kaj la plej belkorpa el ĉiuj

koloneloj de 1’ armeo. Lia duonburĝa kostumo relifiegis

64