Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la ĉarmon de lia persono. Lia vizaĝo vivplena, juna kaj jam tre esprimema estis plie vigligita per lipharetoj pintlevitaj kaj nigraj kiel gagato, per sublipharetoj densaj, per vangharoj zorge kombitaj kaj per iom malorda arbaro de nigraj haroj. Li movetis vipeton montrante senĝenecon kaj liberecon, kiuj decis al la mieno kontenta de lia fizionomio kaj al afekto pri lia tualeto. La rubandoj ligitaj ĉe sia butontruo estis noditaj malŝatece kaj li ŝajnis, ke li estas pli fiera pro sia beleta teniĝo ol pro sia kuraĝo. Aŭgustino rigardis Dukinon de Karigliano montrante la kolonelon per rigardo, kies ĉiuj petoj estis komprenitaj.

— Nu adiaŭ, sinjoro d’ Anglemont, ni revidos nin en la Bulonja arbaro19).

Tiuj vortoj estis prononcitaj de la sireno, kvazaŭ ili rezultus de antaŭa decido. Si akompanis ilin per minaca rigardo, kiun la oficiro meritis eble pro la admiro, kiun li montris, atente rigardanta la modestan floron, kiu tiel taŭge kontrastis kun la fiera dukino. La juna afektulo kliniĝis silente, turniĝis sur la kalkanumoj kaj vive foriris el la buduaro. Tiumomente Aŭgustino spionante sian konkurantinon, kiu ŝajnis sekvi okule la distingan oficiron, ekrimarkis en tiu rigardo senton, kies nedaŭrajn esprimojn konas ĉiuj virinoj. Si pensis kun la plej profunda doloro, ke ŝia vizito estus neutila; tiu ruzoplena dukino tro avidis la respektajn submetiĝojn, por ke ŝi ne havu senkompatan. koron.

— Sinjorino, — diris Aŭgustino per interrompa voĉo, — la vizito, kiun mi faras tiumomente al vi, ŝajnos al vi tre stranga; sed malespero havas sian frenezon kaj pardonigos ĉion. Mi komprenas troe, kiel Teodoro preferas vian domon al ĉiu alia, kaj kiel via spirito ekzercas

tian influon super li. Ho ve! mi bezonas nur profunde

Balzac 5
65