Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuraĝis aliri al li, timante ke la butikisto farus al mi malbonon. La du armitaj viroj iris en la butikon kaj deŝiris Ivan de la elmetejo. Jen li staris kaj volis foriri, sed la butikisto retenis lin kaj laŭta disputo fariĝis inter li kaj la armitaj viroj. Fine tiuj ĉi kaptis la vunditan mariston ĉe la brakoj kaj triope, Ivan en la mezo, ili forlasis la butikon kaj sekvate de la buboj, kiuj estis revenintaj, trairis kelkajn stratojn, ĝis kiam ili alvenis al granda konstruaĵo, antaŭ kiu staris du soldatoj kun pafiloj. Granda pordo malfermiĝis, Ivan kun la armitaj viroj eniris kaj la pordo refermiĝis post ili. Mi volis ankaŭ eniri, sed unu el la soldatoj forpelis min. Estis al mi klare, ke la kuiristo sin trovis en malliberejo kaj jen mi staris en la granda Patersburgo kun sufiĉe da mono en mia poŝo, sed sen alia helpo. Mi ekploris, sed pensante al Johano, mi forviŝis la larmojn, ĉar li ĉiam kuiris miajn pizojn, mi volis fari tion saman. Mi decidis atendi kun pacienco, ĝi kiam la triopo revenus, sed kiel granda estis mia disreviĝo, kiam post momento revenis nur la armitaj viroj. Kial Ivan ne revenis ankaŭ? Ĉu li restus post tiu granda pordo? Volonte mi demandus pri tio al la du viroj aŭ al la gardisto, sed ili ja ne komprenus min. Antaŭsentante, ke pli longa atendado ĉe tiu pordo estus vana, mi pripensis kion fari kaj decidis reiri al la haveno por konduki unu el la ŝipanoj al la soldato, por ke ĉi tiu povu informiĝi, kial Ivan ne forlasis tiun grandan konstruaĵon. Mi do ekmarŝis, sed tuj ekhaltis; kien mi devus direkti la paŝojn? Tion mi ne sciis kaj informiĝi pri la vojo al la haveno mi ne povis, ĉar neniu komprenus min. Pli ol iam mi spertis, kiel maloportune al mi estis ne povoscii paroli la lingvon de la urbanoj, en kies mezo mi troviĝis. Mi estis kiel surdmutulo inter miloj da homoj. Kiu helpus al mi? Mi rigardis ĉirkaŭe, ĉu okaze maristo preteriras, por ke