Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi povu lin sekvi; eble li ja irus al la ŝipo en la haveno kaj pere de li mi povus retrovi la mian. Mi atendis, ĝis preteriris persono, kiu laŭ la eksteraĵo ŝajnis al mi esti maristo, kaj mi sekvis lin je kelka distanco. Longan tempon mi denove iris tra multaj stratoj, kiuj estis pli belaj ol tiuj, kiujn mi ĝis nun vidis. La supozita maristo ne iris havenon, sed ekhaltis antaŭ domo, kies pordon li malfermis per ŝlosilo. Li malaperis post tiu pordo kaj kun li mia espero, baldaŭ retrovi mian skunon. Lian revenon mi ne atendis, sed iris plue tra tre belaj stratoj kaj laŭlonge de ĝardenoj. Pli ol centfoje mi ekaŭdis pri ĝardeno, sed nun mi vidis unu kun veraj arboj kaj eksidante sur pordo de unu el tiuj ĝardenoj, mi admiris la arbojn kaj la florojn. Sur multaj lokoj staris pentritaj benkoj, kie sinjoroj kaj sinjorinoj sidis. Vole nevole mi ekmemoris Johanon, kiu, kiel li skribis, post promenadoj ripozis sur tia benko en Hamburgo. La postajn tagojn mi eble ankaŭ ripozus sur benko. La postajn tagojn! ... Min subite ekfrapis la penso, ke jam alproksimiĝanta nokto antaŭiris la unuan postan tagon. Kie mi devus pasigi tiun unuan nokton? Johano dormadis sub ponto aŭ en sia subtegmentejo. Sed ponton mi ne vidis kaj subtegmentejon mi ne havis en ĉi tiu urbo. Nur monon mi havis, kaj eĉ plenan sakon, sed kiel mi devus lui ĉambreton (kvar- aŭ kvinetaĝan); kiel mi komprenigus, ke mi deziras lui unu? Jen refoje la barilo, la nesciado de la lingvo sin prezentis. Spite ĉio[**] mi tamen devis ie pasigi la unuan nokton, kaj mi ekserĉis. En tiuj ĝardenoj mi ja ne povus kuŝi, sekve mi iris plue, ĉiam plue por serĉi. Jam ekvesperiĝis, mi do devus rapidi kaj ne perdi tempon. Post longa marŝado mi rimarkis ĝardenon, kiu estis tute ĉirkaŭita de alta muro. Ĝardeno ĝi nepre estis, ĉar mi vidis la suprojn de arboj