Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Subite fariĝis al mi klare, ke mia dometo estas loko, kie ripozas la mortintaj familianoj de la knabino, ke plue la nova tien portita kesto enhavas la mortintan fraton kaj ke mi estis pasiginta multajn tagojn kaj noktojn en mortintejo. Mi ekmiris, ke tiu penso nur nun kaptis min, ĉar antaŭe mi ĉiam opiniis, ke enterigejo aŭ mortintejo aspektas tute alie ol mia ĝardeno. En "Mil kaj unu noktoj" mi vidis bildon pri ĝi, sed sur tiu bildo ne staris krucoj nek dometoj.

Post tiu portreto staris alia, prezentanta la gepatrojn de la knabino. Mi montris ŝian patrinon, kaj ŝi komprenigis al mi, ke ŝia patrino estas ĉagrenmalsana pro la morto de sia filo kaj ke ŝi kuŝas en lito en la apuda ĉambro. Ŝi aliris al tiu ĉambro kaj singarde malfermante la pordon, rigardis en ĝin. Rideto kuris sur ŝia vizaĝo, mi iris al la pordo kaj vidis ŝian patrinon. Ŝi vokis nin al si kaj eksidante interparolis kun la knabino, kaj ĉar tiu ĉi diris kelkajn vortojn, kiujn mi jam lernis tiun matenon, mi komprenis, ke ili parolis pri la fotografaĵo kaj pri la knabo, kies vestojn mi surhavis. Ni ne povis resti longe en tiu ĉambro, ĉar la virino estis ankoraŭ iom malforta kaj bezonis ripozon; ni sekve reiris en nian ĉambron, kie la knabino instruis al mi plue pri la nomoj de ĉiuj objektoj, kiuj sin trovis tie. Ŝi montris sin mem kaj diris, ke ŝi sin nomas Aleksandra Romeskaŭ. Mi sekve estis ĉe la familio Romeskaŭ. Mi komprenigis al ŝi, ke mia nomo estas Jafet. Ŝi montris du fingrojn, diris refoje: Aleksandra Romeskaŭ kaj kvazaŭ informiĝis pri mia dua nomo. Mi diris, ke mia nomo estas "Jafet", sen alia nomo, pri kio ŝi tre miris. Mi pensis, ke sendube mi havas ankaŭ du nomojn, sed mi neniam eksciis la duan.

Je la vespero la ruĝhara sinjoro revenis kaj refoje li eniris en la ĉambron de sinjorino Romeskaŭ. Mi