Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eksciis per tio, ke li estas la resanigisto. La du postaj tagoj pasis kiel la unua. Aleksandra instruis min, la ruĝharulo revenis ĉiujn matenojn kaj ĉiujn vesperojn. La kvaran tagon li permesis al la sinjorino, ke ŝi leviĝu. Post kelkaj tagoj ŝi estis preskaŭ tute resaniĝinta kaj pasigis kun ni la tutan vesperon en la ĉambro, kie Aleksandra ordinare studadis. Ni sidis ĉe tablo kaj trinkis teon, kiun la maljuna servistino enportis, kaj ĉar mi ne povis partopreni la interparoladon, mi foliumis libron kun ilustraĵoj. Aleksandra sidis ĉe mia flanko kaj instruis al mi kiel kutime pri novaj vortoj. Tiel ni sidis proksimume horon, kiam sinjoro Romeskaŭ diris ion al sia filino, dum li montris la pianon. Aleksandra sidiĝis antaŭ ĝi kaj levis kovrilon de elstaranta parto. Tiun kovrilon mi ĝis nun ne rimarkis, kaj mi rigardis kun scivoleco, kion ŝi estis faronta. Ŝi forprenis pecon de blanka ŝtofo el kotono, kiun ŝi kunfaldis kaj mi vidis, ke sub tiu kotona peco sin trovas longa vico de eburaj objektoj, aspektantaj kiel giganta dentaro. Malferminte libron kun strangaj figuroj, ŝi metis ĝin antaŭ sin super la stranga dentaro kaj tiam ŝiaj ambaŭ manoj ekmanovris dekstren kaj maldekstren sur la eburaj dentoj, kiuj sin movis malsupren sub ŝiaj rapidaj fingroj, samtempe mi aŭdis belan muzikon. Sur mia vizaĝo sin montris sendube granda surprizo, ĉar gesinjoroj Romeskaŭ ridetis, rigardante min. Mia surprizo montris klare, ke mi ankoraŭ neniam aŭdis muzikon, kaj ĝi tuŝis min en la plej alta grado. Kiam Aleksandra finis la muzikaĵon, ŝi foliumis en la libro antaŭ si kaj sinjoro Romeskaŭ sin levis post kelkaj signoj de lia edzino. Mi ne komprenis tiujn signojn, sed baldaŭ mi komprenus ilin. Li prenis strangforman nigran kesteton el ŝranko, kiun mi ĝis nun ne estis rimarkinta, malfermis tiun kesteton kaj elprenis strangan flave brunan objekton el ligno, sur