Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu estis streĉitaj kvar kordoj, kaj specon de bastoneto, sub kiu estis fiksitaj aro da longaj flavaj haroj. Mi atendis refoje muzikilon kaj mi ne trompis min. Romeskaŭ surŝultrigis la instrumenton, fikstenis ĝin per unu mano kaj per la mentono, kaj per la alia mano skrekadis sur la kordoj per la harhava bastoneto, dum Aleksandra siaflanke ludadis sur la piano.

Ofte mi ekaŭdis paroli pri muziko, kiam mia patrino legis al mi el libroj, sed neniam mi povis imagi, ke la forto de bela muziko estas tia, ke ĝi kapablas plorigi min. La malgranda muzikilo eligis tiel mirindajn sonojn, ke mi ne povis reteni la larmojn. Mi kredis sonĝi, dum misteraj voĉoj flustradis al mi siajn plendojn kaj ĝojon. Jen la instrumento ĝojkriis, jen ĝi rakontis, ke ĝi suferas kaj mi ĝojis kaj suferis kun ĝi. Mi jam ne atentis la personojn en la ĉambro, mi nur aŭdis la misterajn sonojn, kiuj ŝajnis veni el malproksimaj sferoj. Mi sidis kvazaŭ alforĝita al mia seĝo kaj vidis nenion de ĉio, kio okazis ĉirkaŭ mi, ĉar larmoj blindigis miajn okulojn.

Fine la muziko eksilentis. Mi forviŝis miajn larmojn kaj petege rigardis la ludinton. Li premis min en la trunkoj: mia tuta teniĝo estis parolinta pli klare ol vortoj povus, kaj ĉiuj en la ĉambro, komprenante min, konsciis, kion mi petegis, kiam mi direktis miajn okulojn al la tunelo. Mi volis lerni tiun arton, mi fine komprenis min mem; mi estis aŭdinta belan muzikon kaj mi konsciis, ke mia estonto estus nur muziko, kaj eĉ tiu muziko, kiun oni povas fari sur tiu malgranda instrumento. Kaŝita voĉo en mi flustris al mi, ke Romeskaŭ estas granda artisto, tia artisto mi volis ankaŭ fariĝi.