Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/223

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tadas ĝin. Li amas lerni, kio tre surprizas la instruiston, kiu ĉiam opiniadis, ke tia sovaĝa knabo, kiu nur saltetis trans longfosojn, nur grimpadis sur arbojn, ne amas sidadi kviete sur lerneja benko por aŭskultadi la instruiston kaj por skribadi kaj legadi.

La instruisto sin trompis tamen, ĉar la knabo diligente lernadas kaj ĉiam aŭskultas atente, kiam li rakontas pri kio ajn.

Post unu jaro la knabo povoscias iom legi kaj skribi kaj donace ekhavis ardezon kun bela grifelo kiel rekompencon de diligenteco, kaj Rika fieriĝas ankoraŭ pli multe pro sia adoptita filo.

Dimanĉe, kiam la orgenisto ne ludas, Moseo sidas ĉe la tablo kaj Rika rigardas kun profundaj kavetoj en la vangoj, kiel li manuzas la grifelon kaj kiel lerte li legas en bildolibreto. Ŝi deziras, ke li posedu multajn tiajn librojn kaj ĉiusemajne ŝi aĉetas unu po[**] dek cendoj ĉe la libristo de Warfum, kaj Moseo kun ĝojo rigardas la belajn bildojn kaj legas la sub ili starantajn presitajn vortojn.

La instruisto jam sciigis pli ol unu fojon al la pastro, ke Moseo estas la plej bona lernanto el lia klaso kaj la pastro, ride plilarĝigante la blankan barbon, ĉiufoje respondis al tio:

—Mi neniam dubis, ke li fariĝos bona lernanto; nur rigardu al li en la okulojn, kaj vi ne povas ne rimarki tion.

—Sed—, tiel ĉiam diras plue la instruisto, —li plej amas la orgenon.

De post la tempo, kiam la orgenisto eksciis, ke Moseo amas la muzikon, la knabo regule akompanas lin sur la orgenejon, ne nur sabate, sed ankaŭ dimanĉe dum la diservo.

Moseo ĉiam sidadas senmove, kiam la sonoj de l'