Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

orgeno movas lian animon kaj ĉiam kun miro li rigardas la libron, en kiu la ludanto kvazaŭ legas, kion li ludas. Moseo fine konscias, ke oni legas la muzikon same kiel rakonteton, kaj la deziro lin kaptas ankaŭ lerni tiun arton. Li petas, ke la orgenisto instruu al li pri tiuj nigraj punktoj en la kvin vicoj da rektaj linioj, kaj lia deziro estas plenumata.

Refoje jaro pasas kaj Moseo, kiu faris jam grandajn progresojn en legado kaj skribado, ankaŭ lernis la nomojn de la notoj kaj tiel komencis studadi la unuajn elementojn de la muziko.