Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/247

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de kato kaj tuj poste ĝi desaltas de la seĝdorso sur la plankon, kie ĝi prenas la formon de vera kato, kaj dum la flutistoj ludas plue kaj neniu en la salono jam atentas lin, la violonĉeliston, la besto miaŭadas pli laŭte kaj eksaltas sur lian ŝultron...

Kun ekkrio li vekiĝas... La salono malaperis, sed ne la kato, ĉar efektive ĝi staras sur lia ŝultro kaj ŝovas sian tutan korpon laŭ lia vango por karesi lin.

La flutoj eksilentis, kaj nenio aŭdiĝas en la ĉambreto krom la kontenta murmurado de la kvarpiedulo.

Katoj estas karakterhavaj bestoj, pli karakterhavaj ol ni pensas.

Ordinare malmultaj homoj opinias, ke valoras la penon studadi la karakteron de katoj kaj sen plua pripensado juĝas ilin falsaj bestoj, tute aliaj ol hundoj, kiujn ili rigardas kiel sincerajn kaj bonajn amikojn de la homoj. Fakte tamen la kato estas estiminda besto pro la firmeco de karaktero.

Estas klare kaj nature, ke ambiciaj homoj ne amas katojn, sed des pli la humilajn hundojn, kiuj sen kontraŭstaro sin submetas sub ilia volo kaj ambicio. Estas konate, ke la ambicia franca reĝo Henriko la tria malamis la katojn kaj ekzilis ilin de sia kortego, dum li ĉiam estis akompanata de belaj humilaj hundoj. Nur malmultaj ambiciuloj amis katojn kaj unu el ili estis la fama kardinalo Richelieu. Ĉi tiu tamen ne nur estis ambicia, sed ankaŭ homo de fortika karaktero, same kiel liaj miaŭantaj amikoj.

Oni eraras tamen opiniante, ke katoj estas indiferentaj pri homa amikeco. Hundoj estas, kiel ni jam diris, humilaj kaj ĉiam sin submetas al la volo de siaj mastroj, kies sklavoj ili estas. Per tio ili montras malsincerecon kaj malfirmecon de karaktero.

La katoj kontraŭe iras nur siajn proprajn vojojn kaj