Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/248

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rifuzante ĉiun laboron, nur agas laŭ sia plaĉo kaj oni konas nur tre malmultajn ekzemplojn, kiuj instruas al ni, ke ilia karaktero povas esti facile regata de la homa volo. Ĉiuj hundoj lernas artaĵojn, vole-nevole ili reportas al sia mastro forĵetitajn bastonojn, ili prezentas al li la antaŭan piedon kaj obeas ĉiujn ordonojn, kiujn la mastro konigas, ĉu buŝe, ĉu geste. Tion neniam faras la katoj. Ili agas nur propraplaĉe kaj montras amikecon nur al personoj, elektitaj de si mem. Instinkte la katoj konas siajn amikojn kaj malamikojn inter la homoj. Kelkfoje ili saltas sur la genuon de persono, kiun ili neniam antaŭe vidis kaj montras al ĝi per tio sian amikecon. Sammaniere agis la kato, kiam ĝi saltis sur la ŝultron de la sonĝanta fremdulo. El amikeco al li, ĝi karesas per la tuta korpo la vangon de la vekiĝinta fremdulo kaj malrapide kaj singarde irante de lia ŝultro, ĝi eksidas plenfide sur lia genuo, ĉiam kontente murmurante kaj rigardante lin per la grandaj rondaj okuloj, kvazaŭ por peti reciprokan amikecon kaj karesadon.

La besto juĝis prave, vidante en la fremda viro novan amikon, ĉar li karesas ĝin ridetante. La fremdulo pripensas pri la stranga sonĝo, pri la mistera muziko kaj rigardas ĉirkaŭe.

La flamo en la kameno disĵetas ne nur agrablan varmon en la ĉambro, sed samtempe heligas ĝin sufiĉe, por ke li povu distingi ĉiujn objektojn. Ĉie regas trankvilo kaj paco, sed estas al li enigmo, ke en la ĉambro, kaj eble en la tuta domo malestas loĝantoj, kaj ke ili eliris ne ŝlosinte la pordon. Por kiu do brulas tiu fajro sub la kamenkapuĉo? Eble la elirintoj revenos baldaŭ? ... Kiu loĝas en ĉi tiu izolita, sed agrabla dometo? Jen demandoj, kiujn la fremdulo ne povas respondi.

Li ekstaras, elrigardas eksteren tra la fenestretoj kaj vidas nur neĝon, nur unu blankan vastan dikan tavolon,