Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/250

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

finiĝis, aŭdiĝas supre mallaŭtaj paŝoj. La koboldoj venas, la sonoj de la violonĉelo allogis ilin malsupren kaj apenaŭ la lastaj triladoj formortis, kiam ekaperas en la kadro de la malfermita pordo la figuro de mirinde bela knabo. Li estas ĉemize vestita. Li ekhaltas sur la sojlo, rigardante la ludinton per grandaj nigraj surprizitaj okuloj kaj kun malfermita buŝo.

La fremdulo rigardas lin kaj lin frapas la beleco de la knabo. Longaj nigraj harbukloj serpentumiĝas ĉirkaŭ lia kapo. Li staras tie kiel kerubo, kaj ĉar li ŝajne ne kuraĝas alproksimiĝi, li restas staranta, rigardante jen la muzikilon, jen la artiston, kiu siaflanke sen interrompo fiksas la rigardojn sur la nudpieda, ĉemize vestita knabo.

Fine la viro ekrompas la silenton kaj ekparolas germane, tiel ke la knabo komprenas lin, ĉar la dialekto en la norda parto de Groningen kaj la germana lingvo tre similas unu la alian:

—Ĉu vi estas la koboldo, kiu ludis tiel bele sur la fluto tie supre?

—Jes, mi ludis.

—Jam tiel frue en la mateno?

—Mi kuŝis sendorma en mia lito kaj ludis; tion mi faras ofte.

—Kial vi ne alproksimiĝas?

La knabo ne respondas; li tremetas pro malvarmo, ĉar li staras en la aertrablovo, iranta de la varma ĉambro en la koridoron.

—Ĉu al vi estas malvarme?

—Miaj vestoj estas supre.

—Almetu ilin, kaj revenu por varmiĝi.

La knabo ne timas, sed li estas surprizita. Li pensas: Kiu do estas tiu fremda sinjoro? ... Kiel li venis kaj kion li volas?