Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/252

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉe kiu?

—Ĉe Klomp.

—Kiu estas Klomp?

—Farmisto de la tiea farmejo—. Dirante tion, Moseo fingre montras en la direkton, kie malaperis la marŝanta sonorilego.

—Kion ŝi faras tie?

—Ŝi laboras kaj melkas la bovinojn, kaj poste ŝi faras komisiojn.

—Kaj vi mem? ... Ĉu vi ne laboras ĉe Klomp?

—Mi vizitas ĉiutage la lernejon en Brej, nur ne sabate kaj dimanĉe, ĉar tiujn tagojn la lernejo estas fermita..., kaj vespere dufoje en la semajno mi iras al la lernejestro por lerni muzikon.

—Kian muzikon?

—Li instruas al mi notojn kaj ludi sur la preĝeja orgeno.

—Ho, sur orgeno? ... Vi do ne lernas ĉe li ludis sur la fluto?

—Ne, tion mi lernis per mi mem.

—Sed kiu instruis al vi la muzikaĵojn, kiujn vi ĵus ludis.

—Mi aŭdis ilin dum la kermeso tiun someron; la granda orgeno de la karuselo ludis ilin, kaj nun mi konas ilin memore.

—Mi scias, kies filo vi estas, Moseo—, subite diras la viro.

—Ĉu vi scias?

—Jes, vi estas kiel mi, filo de Orfeo.

La knabo rigardas la fremdulon surprizite; pri Orfeo li neniam aŭdis, kaj li demandas:

—Kie do estas Orfeo? ... kaj kiu li estas?

—Ho, li estas fama kantisto de Grekujo kaj en li la mitologio unuigas ĉiujn fortojn de la poezio de Apolono