Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/268

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ordonita dieto mi eĉ ne trinku teon kaj kafon, tamen kelkfoje mi trinkas unu taseton, sed neniam pli multe... Oni do ne scias tie ĉi, kies filo li estas?

—Oni scias nur tion, kion mi ĵus rakontis al vi, neniom pli.

Kovács enpensiĝas dum momento, trinkas sian teon kaj diras:

—Ĉu li rakontis, ke mi venis al ili tiel neatendite en horo de l' mateno?

—Jes, kaj mi konkludis el lia rakonto, ke vi nepre devas koni lin, aŭ almenaŭ lian parencaron.

—Kiel mi jam diris al vi, mi venis en tiun dometon tute okaze, post kiam mi estis vagadinta longan tempon kaj estis perdinta la ĝustan vojon; sed mi ja pli detale rakontos tion pli poste, ĉar mi esperas resti en ĉi tiu vilaĝeto kaj de tempo al tempo mi volonte interparolos kun vi pri la knabo, kiu tre min interesas. Mi intencas instrui al li ludi violonĉelon, tio distros min kaj mi antaŭvidas, ke mia peno portos fruktojn.

—Sed neniu ĉi tie havas tian instrumenton.

—Mi aĉetos unu por li en Groningen; la mia estas por li tro granda, kaj krom tio, li bezonas apartan instrumenton, la mian li eĉ ne devas ektuŝi.

—Ĉar ĝi estas tro granda?

—Ankaŭ tial, sed li malbonigus la tonon. Pri violonoj oni devas esti singarda, ili estas delikatuloj kaj ne toleras, ke ĉiu ludas sur ili; nesperta ludanto povas malbonigi la plej bontonan instrumenton en tre mallonga tempo.

—Sed la mutulino neniam— — —

La pastro subite ekhaltas paroli. Kovács, kiu ĝis tiam tenis la jam malplenigitan tason en la mano, subite etendas la brakon, kvazaŭ por montri ion eksterordinaran antaŭ si sur la muro; liaj fingroj rektiĝas kaj ektremetas.