Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/269

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La taso falas, disrompiĝas en pecojn sur la tapiŝo. La pastro rigardas la montritan lokon de la muro, sed nenio eksterordinara troviĝas tie. Refoje fiksante la rigardon sur sian gaston, li vidas, ke ĉi tiu tremetas de la piedoj ĝis la kapo. Subite la fremdulo eligas laŭtan tirtonan krion, etendas la krurojn, glitas de la seĝo kaj falas sur la plankon, kaj dum la seĝo ŝoviĝas malantaŭen, la kapo de la artisto tuŝegas la plankon kun bruo kiel martelego, kiun forĝisto lasas fali sur amboson.

La pastro salte leviĝas pro ekteruro, ne sciante, kio okazas, kaj rigardante la falinton, li kredas lin tuj mortonta, ĉar la kompatindulo tremegas kvazaŭ tuŝata de elektra fluo. Lia vizaĝo paliĝas terurige kaj la larĝe malfermitaj okuloj estas fikse turnitaj kontraŭ la plafono; la buŝon kovras blanka ŝaŭmo kaj nun ne ellasas plu la antaŭan tirtonan krion, sed raŭkan penetrantan stertoron kvazaŭ de buĉata bovo.

La terurigita pastro staras alforĝita al la planko, li ne movas sin kaj preskaŭ ne kuraĝas spiri, kaj lia rigardo restas fiksita sur la malfeliĉulo tie antaŭ liaj piedoj.

Post ĉirkaŭe kvin minutoj, kiuj ŝajnas daŭri almenaŭ tutan horon, la tremaj skuadoj fariĝas malpli fortaj, sed la stertorado daŭradas.

—Kompatema Dio!— fine la pastro flustras, —tio estas epilepsio, la malsano, kiun li aludis.

En tiu momento la pordo singarde malfermiĝas, kaj la paliĝinta vizaĝo de la mastrumantino sin ŝovas internen.

—Kio okazis?— ŝi demandas per tremetanta voĉo.

—Tsss!— ... li jam rekonsciiĝas.

—Sed kio estas al li?— ŝi demandas plue, enirante kaj alproksimiĝante sur la pintoj de la piedoj... —Ĉu li svenis?