Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/361

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉu vi vidas tiun moviĝantan glavon? ... Ĝi minacadas..., nur minacadas kaj ne frapas...; sammaniere al mi minacadas jam dum multaj jaroj la du vitrecaj okuloj de mia viktimo... Preskaŭ sen interrompo ili traboras mian animon, ĉiam ili estas antaŭ mi, nokte kaj tage; eĉ dum mi dormas, ili min persekutas kaj nur tiam, kiam mi laboras, ili iom post iom foriĝas, sed tuj revenas, kiam mi volas ripozi pro laceco... Tial mi ĉiam laboras. Ĉiumatene mi purigas la kuirejon jam dum multaj sinsekvantaj jaroj. Neniu scias kial, nek la doktoro, nek la servistino, nek iu alia... Mi volis diri ĝin al neniu, ĉar tute sola mi volis porti la ŝarĝon, kiu pezas kiel plumbo sur mia konscienco. Mi volis porti ĝin, ĝis kiam ĝi rompus mian koron aŭ faligus min senrestariĝe. Sed mia koro ne rompiĝis kaj mia korpo ne falis sub mia ŝarĝo...

Ŝi parolis ĉiujn tiujn vortojn kvazaŭ en deliro kaj rigardante nur la ciferplaton, sur kiu la soldato de Salomo svingadis la minacantan glavon. Fine ŝi deturnis la okulojn de tiu loko kaj direktante ilin sur la knabon, ŝi diris plue:

—Neniam oni supozis, kial mi tiel laboradis, ĉar neniu iam eksciis tion, kio okazis kun mi kaj ŝi; neniu ekaŭdis la terurajn vortojn, kiujn ŝi parolis, kiam ŝi mortis, neniu scias, kiel ili ankoraŭ nun sonas kaj sonadas en miajn orelojn, penetras mian animon kvazaŭ per tranĉanta glavo. Tiuj vortoj formortiĝis kaj jam ne aŭdiĝas, kiam mi laboradas; sed apenaŭ mi ekripozas, ili denove resonadas en miajn orelojn. Nur miaj bruantaj balailo kaj sitelo povas silentigi la buŝon, kiu elparolis ilin.

Stanislas estis demandanta, kiu estas tiu, pri kiu la sinjorino parolis, sed ŝia vizaĝo tiel rigidiĝis en terura tordiĝo, ke li ne povis eligi unu demandan vorton.