Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/362

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Refoje ŝi montris la soldaton sur la ciferplato, flustrante:

—Rigardu!... tiun minacantan glavon, kiu tamen neniam ektrafos sian celon, tiun glavon ŝi fingre montris al mi, kiam ŝi kuŝis tie antaŭ la horloĝo..., kaj dum strio da sango elŝprucis el ŝia buŝo sur tiun tapiŝon, ŝi eldiris tiujn vortojn, minacantajn same terure kiel tiu glavo...

La kompatindulino tremetis kaj refoje kovris al si la vizaĝon per la velkintaj manoj.

—Kion do ŝi diris?— demandis Stanislas.

—Ŝi diris: Vi min mortigis, sed la tempo venos, kiam vi staros antaŭ via juĝanto same kiel tiu malbona virino tie staras antaŭ la sia... Kaj kiam mi genufleksis antaŭ ŝi por peti ŝian pardonon, tiam ŝi forpuŝis min kun la teruraj vortoj: Ne tuŝu min, iru for kaj laboru, ĝis kiam via koro krevos same kiel nun krevis la mia.

Ŝi eksilentis momenteton kaj rigardis al Stanislas, tiam ŝi flustris:

—Kaj mi laboris kaj laboradis por plenumi ŝian ordonon, sed mia koro ne krevis... Ho, ke ĝi krevus..., ĉar nur tiam mi trovus ripozon..., sed mi daŭrigos laboradi, ĉar tia estas ŝia volo.

—Sed kial laboradi?

La antaŭa tordiĝo reaperis sur la vizaĝo de la sinjorino.

—Mi rakontos tion, Stanislas, nur al vi mi ĝin rakontos, sed kio ajn okazos, neniam parolu pri ĝi.

Stanislas ekstaris por meti seĝon por ŝi, ĉar li timis ke ŝi falus, sed per rifuza gesto ŝi detenis la knabon.

—Ne! ... mi ne volas sidi, ĉar sidi estas ripozi. Mi volas stari, kaj starante mi rakontos... Vi pensas kaj diris, Stanislas, ke mi estas bona, sed vi trompiĝas; mi estas la plej malbona el ĉiuj virinoj, kaj iam mi estis la plej egoista kaj la plej fiera.