Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/415

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Sed sinjoro, vi do ne povas tiel gradmalaltiĝi...! Via rango en la societo kiel aktoro...

—Ne parolu pri gradoj aŭ rangoj, sinjorino, ĉar ili ekzistas nur image; mi jam pruvis al vi, ke ĉiuj rangoj estas egalaj kaj same altaj.

—Jes, vi pruvis, sed malgraŭ tio mi ne samopinias.

—Mi scias tion. Vi prefere servas tiel nomatajn „grandajn sinjorojn" ol „promenantajn reklamilojn“, ĉu ne vere?

—Pardonu al mi, sinjoro, al neniu mi servos kun pli da plezuro ol al vi, eĉ se vi estus tia „ilo“, sed kion diros la homoj, vidante vin tia?... kaj via amiko ja tute ne taŭgos por esti tia „ilo“.

—[**]Vi eraras, mi pruvos al vi, ke ni kune estos la plej taŭga reklamilo, kiu iam marŝis tra la urbo; sed mi bezonos la helpon de du kvarpieduloj.

—Du kvar...!?

—Jes, ĉar ni same kiel Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza bezonos malgrasan ĉevalaĉon kaj azenon.

—Por kion fari?

—Por rajdi sur ili same kiel faris tiu Don kaj lia Sanĉo.

Sinjorino Bus altigis ambaŭ manojn pro surprizo; ŝi tamen tuj rekrucigis ilin sur sia brusto, dirante:

—Estas feliĉe, ke mi vin konas kiel ŝercemulon, alie mi ja kredus, ke vi perdis la prudenton.

—Sinjorino, ni ne interdisputu pri tio, ĉu mi perdis la prudenton aŭ ne; mi volis Wur komuniki al vi, ke ni ŝanĝos la pensionon kiel eble plej baldaŭ. Post la manĝado mi serĉos tre malmultekostajn ĉambrojn en alia kvartalo de la urbo kaj tuj post kiam mi estos trovinta ilin, mi adiaŭdiros vin. Ĝis nun mi elspezis multan monon, mi povis tion fari, sed la cirkonstancoj aliiĝis; mi devas de nun esti ŝparema, sekve mi estas devigata lui aliajn apartamentojn.