Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/416

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Nu, sinjoro, mi bedaŭras vian foriron; eble vi revenos post kelka tempo.

—Tio dependos de cirkonstancoj; tio dependos de cirkonstancoj.

Sinjorino Bus malrapide turnis al li la dorson kaj eliris la ĉambron.

Ivan, kiu komprenis nur malmulte la holandan lingvon, precipe ĉar la temo, pri kiu oni parolis, estis iom stranga, ĝis nun kviete manĝis kaj trinkis. Šajnis, ke li ĵus satiĝis, ĉar li formetis la forkon, ŝovis la teleron kaj la glason flanken kaj diris:

—Benitan manĝadon, kamarado.

—Mi dankas, Ivan.

Johano same satiĝis kaj la du viroj ekstaris.

—Ivan, mi tuj refoje devas eliri, sed mi vidas, kiel laca vi estas ankoraŭ; do ripozu komforte sur la kanapo, dormu momenton, se tio plaĉas al vi kaj atendu mian revenon.

—Mi spertis, ho ve, ke mi neeble povus piediri al Patersburgo—, diris la kuiristo, kaj li eligis duan ĝemegon.—Mi bedaŭras, ke per tio..., ke per tio... ke mia brusto..., ke... ho ve...

Li traserĉis sian tutan germanan konon por trovi la esprimon, kiun li bezonis por komprenigi, kion li tiel volonte klarigus al sia kunulo, sed li malsukcesis, grimace ridetis, svingis la brakojn kaj estis ploronta.

—Ho, mi komprenas, mia amiko... Ne melankoliiĝu, mi petas; ĉio ja fariĝos bona. Lasu min nur fari kaj agi, kaj ĉio aranĝiĝos per si mem.———Dormu bone!

Johano surmetis la ĉapelon kaj eliris la ĉambron, dum la kuiristo kuŝiĝis sur la kanapo por ripozi aŭ dormi.

La vetero estis varma, sed spite al tio Johano marŝis per siaj regulaj, longaj paŝoj tra multaj stratoj, sed la nova, serĉota pensiono ne povis sin trovi en la belaj