Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/418

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Etiko“ verŝajne verkis sian neforgeseblan filozofiaĵon. Tiam li iris plue kaj jen li staris flanke de la statuo, prezentanta la sidantan, meditantan scienculon mem.

—Jen lia statuo!–tio estis la vortoj, kiuj vole-nevole eliĝis el la buŝo de Johano, kaj li aliris al ĝi, ĉirkaŭiris la feran kradon, en kies mezo sidis sur piedestalo kaj en antikva seĝo la filozofo, droninta en pensojn kaj kun krajono en la dekstra mano.

Haltante antaŭ la flanko de la krado, al kiu la statuo turnas la klinitan vizaĝon, li vidis, ke la bronza kapo estis makulita sur tri lokoj: Grandaj sekiĝintaj tabakmaĉaĵoj estis jetitaj sur unu okulon, sur la frunton kaj sur la vangon; krom tio kuŝis sur la genuo de la statuo malpura folio de brasiko.

Johano ekmiris: Kiu povus esti la jetinto de tiaj malpuraĵoj—, kiam malrapide alproksimiĝis promenanta maljuna sinjoro.

Johano lin salutis kaj demandis:

—Kiu do tiamaniere malpurigis tiun statuon!

La grizulo haltigis sian promenadon, rigardis supren al la kapo de Spinoza kaj respondis:

—La judoj.

—La judoj!?

—Jes, ili ĉiam ĵetas malpuraĵojn sur ĝin.

—Sed kial do?

—Ĉar ili malamas Spinozan.

—Mi petas, sinjoro, pruntedonu al mi dum unu minuto vian bastonon.

La grizulo ridetis surprizite, sed prezentis la bastonon, mirante pri la stranga peto de la longa fremdulo.

Johano forigis la malpuraĵojn per la bastona pinto kaj redonante la bastonon, li diris:

—Mi dankas, sinjoro... Vi vere opinias, ke la judoj malamas tiun statuon?